Meldinger: 4
Språk: Esperanto
Niddler (Å vise profilen) 2011 10 16 19:44:13
Mia hararo estas ruĝete blonda. Mi ĵus ekemis farbi ĝin flame ruĝan. Do, per vere ruĝa farbo kolorigi la harojn laŭ strioj/bukletoj/tufoj (en serĉo por plej taŭga vorto).
Iom laŭ ĉi bildo, fakte.
Miaj demandoj estas: ĉu estas facile? Ĉu mi devus unue blondigi la harojn? Ĉu mi devus peti profesian hararanĝiston?
Mi neniam antaŭe farbis miajn harojn.
Tjeri (Å vise profilen) 2011 10 17 04:48:25
"Mi volas farbi mian hararon ruĝan", signifas, ke ĝi jam estas ruĝa, kaj vi volas farbi ĝin.
antoniomoya (Å vise profilen) 2011 10 17 05:58:34
Niddler:Iom laŭ ĉi bildo, fakte.Mmmm... Belega bildo.
Rilate vian projekton, mi scias nenion, sed mi unue vizitus hartondiston, se ne por ke li faru la laboron, almenaŭ por demandi lin kiel vi povus plej bone elturni vin.
Amike el Hispanalando.
sudanglo (Å vise profilen) 2011 10 17 11:06:00
Prefere, uzu tinkturon. Kaj eble plej bone, vizitu tinkturiston.