去目錄頁

Farbi ruĝan haron ruĝan

Niddler, 2011年10月16日

讯息: 4

语言: Esperanto

Niddler (显示个人资料) 2011年10月16日下午7:44:13

Salaton!

Mia hararo estas ruĝete blonda. Mi ĵus ekemis farbi ĝin flame ruĝan. Do, per vere ruĝa farbo kolorigi la harojn laŭ strioj/bukletoj/tufoj (en serĉo por plej taŭga vorto).

Iom laŭ ĉi bildo, fakte.

Miaj demandoj estas: ĉu estas facile? Ĉu mi devus unue blondigi la harojn? Ĉu mi devus peti profesian hararanĝiston?

Mi neniam antaŭe farbis miajn harojn.

Tjeri (显示个人资料) 2011年10月17日上午4:48:25

Vi volas farbi vian hararon ruĝa (sen N).
"Mi volas farbi mian hararon ruĝan", signifas, ke ĝi jam estas ruĝa, kaj vi volas farbi ĝin.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年10月17日上午5:58:34

Niddler:Iom laŭ ĉi bildo, fakte.
Mmmm... Belega bildo. rideto.gif

Rilate vian projekton, mi scias nenion, sed mi unue vizitus hartondiston, se ne por ke li faru la laboron, almenaŭ por demandi lin kiel vi povus plej bone elturni vin.

Amike el Hispanalando.

sudanglo (显示个人资料) 2011年10月17日上午11:06:00

Mi ne rekomendus ŝmiri farbon sur vian kapon.

Prefere, uzu tinkturon. Kaj eble plej bone, vizitu tinkturiston.

回到上端