Al la enhavo

Prononco

de gianich73, 2011-oktobro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

gianich73 (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 01:39:18

Kiel nia denaska lingvo efikas sur la prononco en Esperanto kaj kiel enmiksiĝas en la komunikado? Vi dividus vian propran sperton ĉirilate?

Sxak (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 04:25:22

Mi distingas la rusan akĉenton (malĝusta H kaj nuancoj de iuj aliaj sonoj) kaj la ĝermanan (malĝusta R)

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 05:23:48

Mi umile kaj oneste konfesas, ke francoj avas malelpon por prononci iajn leterojn. rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 05:44:18

Iam en sonbabilejo uzanto rimarkis, ke mi havas "sudgermanan" (jes, ne nur germanan, sed sudgermanan) akĉenton! Laŭ tiu uzanto mia elparolo de la litero "r" estis rimarkebla, kaj ankaŭ tio, ke mi faris etajn paŭzojn (ĉu glotajn haltojn?) inter la vortoj (la alia uzanto miamemore estis hispanlingvano, do vi povas imagi ...).

Eble mi fojfoje miselparolas ankaŭ la "aj"-ojn kaj "aŭ"-ojn, kiuj en la viena dialekto kunfandiĝas al unu sono.

Alia malfacilaĵo por sudaj germanlingvanoj estas distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn.

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 06:10:09

Portugalj ĝi Brazilu parolanĉi kaj fojfoji ĝiranĉi, kieŭ pri vorto "vortu", "kutimi" kaj aliaj! Se vi estas brazilano, eble komprenas! lango.gif

o fariĝos u, e fariĝos i, el fariĝos eŭ, c fariĝos k dum mislegado kaj misparolado ankaŭ t fariĝos ĉ kaj d fariĝos ĝ, iu brazilano diru pli pri tio? ridego.gif

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 12:06:21

Al mi ŝajnas, ke litovoj E-an sonojn,
kunmetaĵojn de literoj, prononcas senprobleme. Eble nur 'l' ili fojfoje prononcas tro malmole.
Mi ne volas laŭdi litovojn, sed faktoj
montras ,ke litovoj tre rapide ellernas
la fremdan lingvon, kiam ili translokiĝas
al alia lando. Tion oni ne ĉiam povas diri pri iuj popoloj, 50-100 (aŭ eĉ 200-300)
jarojn loĝantajn en Litovio. La kauzoj ne klaras. Eble la litova estas tre malfacila lingvo.

Reen al la supro