前往目錄

Prononco

貼文者: gianich73, 2011年10月19日

訊息: 6

語言: Esperanto

gianich73 (顯示個人資料) 2011年10月19日上午1:39:18

Kiel nia denaska lingvo efikas sur la prononco en Esperanto kaj kiel enmiksiĝas en la komunikado? Vi dividus vian propran sperton ĉirilate?

Sxak (顯示個人資料) 2011年10月19日上午4:25:22

Mi distingas la rusan akĉenton (malĝusta H kaj nuancoj de iuj aliaj sonoj) kaj la ĝermanan (malĝusta R)

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月19日上午5:23:48

Mi umile kaj oneste konfesas, ke francoj avas malelpon por prononci iajn leterojn. rido.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月19日上午5:44:18

Iam en sonbabilejo uzanto rimarkis, ke mi havas "sudgermanan" (jes, ne nur germanan, sed sudgermanan) akĉenton! Laŭ tiu uzanto mia elparolo de la litero "r" estis rimarkebla, kaj ankaŭ tio, ke mi faris etajn paŭzojn (ĉu glotajn haltojn?) inter la vortoj (la alia uzanto miamemore estis hispanlingvano, do vi povas imagi ...).

Eble mi fojfoje miselparolas ankaŭ la "aj"-ojn kaj "aŭ"-ojn, kiuj en la viena dialekto kunfandiĝas al unu sono.

Alia malfacilaĵo por sudaj germanlingvanoj estas distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn.

flipe (顯示個人資料) 2011年10月19日上午6:10:09

Portugalj ĝi Brazilu parolanĉi kaj fojfoji ĝiranĉi, kieŭ pri vorto "vortu", "kutimi" kaj aliaj! Se vi estas brazilano, eble komprenas! lango.gif

o fariĝos u, e fariĝos i, el fariĝos eŭ, c fariĝos k dum mislegado kaj misparolado ankaŭ t fariĝos ĉ kaj d fariĝos ĝ, iu brazilano diru pli pri tio? ridego.gif

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年10月19日下午12:06:21

Al mi ŝajnas, ke litovoj E-an sonojn,
kunmetaĵojn de literoj, prononcas senprobleme. Eble nur 'l' ili fojfoje prononcas tro malmole.
Mi ne volas laŭdi litovojn, sed faktoj
montras ,ke litovoj tre rapide ellernas
la fremdan lingvon, kiam ili translokiĝas
al alia lando. Tion oni ne ĉiam povas diri pri iuj popoloj, 50-100 (aŭ eĉ 200-300)
jarojn loĝantajn en Litovio. La kauzoj ne klaras. Eble la litova estas tre malfacila lingvo.

回到上端