Al la enhavo

Rajti, lici, *darfi?

de cellus, 2011-oktobro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 17:02:42

cellus:La ekzemplon "Oni ne licas uzi drogojn" igas minn pensi pri "illicit drugs" (!)
Jes, se mi bone komprenas la signifon de "lic" esperante, ĝia uzado estas nur por leĝa senso (same por "rajt"), do, se vi diras "Vi licas uzi mian komputilon", signifas ke estas kontraŭleĝa se vi ne permesos.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 17:11:17

Eble tiuj, kiuj asertas, ke rajti havas tian malvastan signifon, ke ĝi aplikeblas nur al leĝaj rajtoj, donu ian fonton por tio.

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 17:21:12

darkweasel:donu ian fonton por tio.
Bone, ReVo uzas "rajt" ĉe juro flago ĉe via priskribo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 18:28:05

flipe:
darkweasel:donu ian fonton por tio.
Bone, ReVo uzas "rajt" ĉe juro flago ĉe via priskribo.
Ne tre konvinke ...

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 19:02:54

darkweasel:Ne tre konvinke ...
Se vortaro ne konvinkas, nur demandante Zamenhofon!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 19:25:17

flipe:
darkweasel:Ne tre konvinke ...
Se vortaro ne konvinkas, nur demandante Zamenhofon!
Nu, vi konkludas el la simbolo uzata por doni la kategorion de vorto, kian signifon havu tiu vorto - kio vere ne ŝajnas al mi tre konvinka argumento.

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 19:29:46

darkweasel:vi konkludas el la simbolo uzata por doni la kategorion de vorto, kian signifon havu tiu vorto
Simbolo estas uzata por tio, sed bone, mi uzas rajt kaj lac por leĝa senso, vortaron diras tion, alia diskuto ĉi tie estas nepropra al fadeno.

Reen al la supro