Til indholdet

Senpaga konstruado de la retpaĝaro pri via e-klubo kaj urbo en retejo.info

af knightrus, 21. okt. 2011

Meddelelser: 8

Sprog: Esperanto

knightrus (Vise profilen) 21. okt. 2011 11.18.27

Saluton al ĉiuj!

Se vi volus havi senpage sian propran retejon pri via e-klubo kaj urbo, bv vizitu http://urbo.retejo.info/

Kontaktoj:
Andreo, classs(ĉe)bigmir.net
Rustem, rustem25(ĉe)inbox.ru

flipe (Vise profilen) 21. okt. 2011 17.38.56

Mi volas aldoni por mia urbo Belorizonto

Andreo Jankovskij (Vise profilen) 21. okt. 2011 19.51.24

flipe:Mi volas aldoni por mia urbo Belorizonto
Bonege!

Kiel nomi vian urbon en Esperanto?
Bel-Horizonto
bel-horizonto.retejo.info ĉu bone?

(kaj estas ebleco poste ŝanĝi la nomon, se estos tre bezonate)

flipe (Vise profilen) 21. okt. 2011 20.44.19

Vi povas uzi "Belorizonto" mem, spite similas al "Belo kiu estos rizo", la nomo esperante estas Belorizonto. ridego.gif

darkweasel (Vise profilen) 21. okt. 2011 21.05.24

flipe:Vi povas uzi "Belorizonto" mem, spite similas al "Belo kiu estos rizo", la nomo esperante estas Belorizonto. ridego.gif
Nu, tiu Vikipedia artikolo uzas Bel-Horizonto ...

flipe (Vise profilen) 21. okt. 2011 21.22.56

darkweasel:Nu, tiu Vikipedia artikolo uzas Bel-Horizonto ...
BEA ...2 [Esper.: “b]Belorizonta Esperanto-Asocio[/b]”] Associação Esperantista de Belo Horizonte.

Belo Horizonte (geogr.: cid. do Brasil, cap. do Estado de Minas Gerais; sigl.: BH) Belorizonto, Belo-Orizonto. Vd. belo-horizontino, BH, Belô, Beagá.

belo-horizontino adj. (pl.: belo-horizontinos) 1 (relativo a Belo Horizonte MG ou aos seus naturais ou habitantes) belorizonta, belo-orizonta. · s.m. 2 (natural ou habitante de Belo Horizonte MG) belorizontano, belo-orizontano.


Verkita de Tulio Flores, loĝanto de Belorizonto (kiel mi), kaj granda vortaristo, li redaktas VTF (Vortaro Tulio Flores).

Andreo Jankovskij (Vise profilen) 22. okt. 2011 22.36.27

En vikipedio mi trovis jenan informon:
Mi ŝanĝis la nomon "Belo Horizonto" al la portugala formo "Belo Horizonte". Ŝajne la urbo ĝis nun ne akiris vere akceptitan esperantan nomon, eĉ ne dum la 38-a Brazila Esperanto-Kongreso en 2003. Ĉiuokaze tiu nomo ne estu "Belo Horizonto", ĉar tiel "Belo" iĝas la ĉefa vorto (= Beleco, kiu nomiĝas Horizonto), tute kontraŭe al la portugala (bela horizonto). Esperanta nomo povus esti "Belo-Horizonto", "Bel-Horizonto" aŭ eĉ laŭvorte "Bela Horizonto".
Kaj mi povas fari ke la retejo estu atingebla laŭ du domajnnomojn samtempe.

flipe (Vise profilen) 23. okt. 2011 01.05.08

Andreo Jankovskij:En vikipedio mi trovis jenan informon:...
Vi povas uzi "Belorizonto", laŭ la BEA kaj vortaro VTF farita de unu belorizontano.

Tilbage til start