Al la enhavo

Propozicioj pri vokativo por Esperanto?

de lgg, 2011-oktobro-22

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

lgg (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 14:34:47

Ĉu existas la propozicioj pri vokativa kazo por Esperanto? Lingva estas neplena sen ĉi tio kazo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 14:53:29

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 15:02:26

lgg, la unua vorto de tiu ĉi mia mesaĝo bone montras, ke eblas vokativi en Esperanto. rideto.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 09:51:02

Mi citu la Majstron:
Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

maratonisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 11:11:55

La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.

Sxak (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 11:20:26

maratonisto:La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.
Отче наш
Чего тебе надобно старче
господи
Aperia ankaxu nova vokativo, kiu estas farata el la vortoj, finiĝantaj per -а -я per forigo de la lasta litero
Оя, Вань, гляди какие клоуны

maratonisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 15:12:23

Ŝak:
maratonisto:La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.
Отче наш
Чего тебе надобно старче
господи
Tiuj estas arĥaismoj, precipe el eklezia lingvo. La vokativoj malaperis el la rusa.

Sxak (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 01:47:56

maratonisto:
Tiuj estas arĥaismoj, precipe el eklezia lingvo. La vokativoj malaperis el la rusa.
Sed ĉi tiu citaĵo ja ne estaas arkaismo:
В.Высоцкий:
Ой, Вань, гляди какие клоуны
Jes, ĝi malaperis, kaj denove aperis en la nova formo.

AlexN (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 05:59:03

maratonisto:La vokativoj malaperis el la rusa.
Ne tute. Ni kutime uzas vokativon, sed ni ne scias pri tio.

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 07:00:02

La Zamenhofa ho en "Ho mia kor' " estas ja vokativa partikulo.

Ho amikoj, ni ne devas forbati jam malfermitajn pordojn!

Kjell R

Reen al la supro