Al la enhavo

Kiel kontakti alilingvanojn?

de Altebrilas, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 10:24:56

Mi lanĉis debaton en la rubriko "pri ĉio cetera" pri historiaj periodoj, por scii, ĉu oni instruas historion sammaniere en diversaj landoj. Kelkaj konstatis, ke nur homoj el eŭropidaj landoj respondis.

Mi faris persone mian demandon al japana amiko, sed mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.

Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?

Mevido (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 10:57:13

Estas tutsimple, ellernu la ĉinan, araban kaj turkan lingvojn!

(Estas nur humuraĵo!) rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 11:28:39

Vi povas ekzemple kontakti en Esperanto aktivajn forumanojn parolantajn tiujn lingvojn kaj esperi, ke ili komprenas kaj povas meti la mesaĝon en sia lingvo en la respektivan forumparton.

Jev (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 11:56:19

Altebrilas:Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
Ni havas tute bonan Esperanto-kategorion "Pri aliaj lingvoj", se vi havas iujn demandojn, kiuj rilatas al aliaj lingvoj, vi tute facile povas skribi viajn demandojn tie. Samtempe vi povas peti ke aliaj uzantoj traduku viajn demandojn al siaj lingvoj kaj videbligu ilin en aliaj nacilingvaj partoj. Sed mi kredas, ke en la plejparto de okazoj vi eĉ ne bezonos tradukon, ĉar Esperantistoj povos tuj traduki aŭ respondi viajn demandojn rekte en la sama Esperanto-kategorio.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 12:33:55

Altebrilas:mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.

Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
Se mi estus vi, mi skribus personan mesaĝon al iu forumano el tiuj lingvoj (sufiĉas klaki sur sia nomo por aliri al sia profilo), petante lin/ŝin traduki sialingve tion kion vi volas.

(Ĉu vi dezirus ke mi hispanigu iun tekston de vi, kaj poste enretigu ĝin hispanforumen?) rideto.gif

Amike.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 19:11:00

Dankon por viaj sugestoj kaj proponoj. Mi provos kontakti rekte forumanojn (Eble, se ili estas komencantoj, tio povas instigi ilin peti klarigojn de sperta samlingva esperantisto).

@antoniomoya
Mi jam ricevis respondojn de hispanlingvanoj, sed se vi deziras partopreni al tiu fadeno, vi estas bonvena.

Reen al la supro