Kiel kontakti alilingvanojn?
от Altebrilas, 23 октября 2011 г.
Сообщений: 6
Язык: Esperanto
Altebrilas (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 10:24:56
Mi faris persone mian demandon al japana amiko, sed mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.
Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
Mevido (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 10:57:13
(Estas nur humuraĵo!)
darkweasel (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 11:28:39
Jev (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 11:56:19
Altebrilas:Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?Ni havas tute bonan Esperanto-kategorion "Pri aliaj lingvoj", se vi havas iujn demandojn, kiuj rilatas al aliaj lingvoj, vi tute facile povas skribi viajn demandojn tie. Samtempe vi povas peti ke aliaj uzantoj traduku viajn demandojn al siaj lingvoj kaj videbligu ilin en aliaj nacilingvaj partoj. Sed mi kredas, ke en la plejparto de okazoj vi eĉ ne bezonos tradukon, ĉar Esperantistoj povos tuj traduki aŭ respondi viajn demandojn rekte en la sama Esperanto-kategorio.
antoniomoya (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 12:33:55
Altebrilas:mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.Se mi estus vi, mi skribus personan mesaĝon al iu forumano el tiuj lingvoj (sufiĉas klaki sur sia nomo por aliri al sia profilo), petante lin/ŝin traduki sialingve tion kion vi volas.
Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
(Ĉu vi dezirus ke mi hispanigu iun tekston de vi, kaj poste enretigu ĝin hispanforumen?)
Amike.
Altebrilas (Показать профиль) 23 октября 2011 г., 19:11:00
@antoniomoya
Mi jam ricevis respondojn de hispanlingvanoj, sed se vi deziras partopreni al tiu fadeno, vi estas bonvena.