Mergi la conținut

Kiel kontakti alilingvanojn?

de Altebrilas, 23 octombrie 2011

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 23 octombrie 2011, 10:24:56

Mi lanĉis debaton en la rubriko "pri ĉio cetera" pri historiaj periodoj, por scii, ĉu oni instruas historion sammaniere en diversaj landoj. Kelkaj konstatis, ke nur homoj el eŭropidaj landoj respondis.

Mi faris persone mian demandon al japana amiko, sed mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.

Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?

Mevido (Arată profil) 23 octombrie 2011, 10:57:13

Estas tutsimple, ellernu la ĉinan, araban kaj turkan lingvojn!

(Estas nur humuraĵo!) rido.gif

darkweasel (Arată profil) 23 octombrie 2011, 11:28:39

Vi povas ekzemple kontakti en Esperanto aktivajn forumanojn parolantajn tiujn lingvojn kaj esperi, ke ili komprenas kaj povas meti la mesaĝon en sia lingvo en la respektivan forumparton.

Jev (Arată profil) 23 octombrie 2011, 11:56:19

Altebrilas:Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
Ni havas tute bonan Esperanto-kategorion "Pri aliaj lingvoj", se vi havas iujn demandojn, kiuj rilatas al aliaj lingvoj, vi tute facile povas skribi viajn demandojn tie. Samtempe vi povas peti ke aliaj uzantoj traduku viajn demandojn al siaj lingvoj kaj videbligu ilin en aliaj nacilingvaj partoj. Sed mi kredas, ke en la plejparto de okazoj vi eĉ ne bezonos tradukon, ĉar Esperantistoj povos tuj traduki aŭ respondi viajn demandojn rekte en la sama Esperanto-kategorio.

antoniomoya (Arată profil) 23 octombrie 2011, 12:33:55

Altebrilas:mi metis mesaĝon en la ĉina, araba kaj turka forumo, en esperanto ĉar mi ne parolas tiajn lingvojn.

Sed bedaŭrinde miaj mesaĝoj malaperis. Kiel mi povas fari sen malkonformi al la reguloj de la forumoj?
Se mi estus vi, mi skribus personan mesaĝon al iu forumano el tiuj lingvoj (sufiĉas klaki sur sia nomo por aliri al sia profilo), petante lin/ŝin traduki sialingve tion kion vi volas.

(Ĉu vi dezirus ke mi hispanigu iun tekston de vi, kaj poste enretigu ĝin hispanforumen?) rideto.gif

Amike.

Altebrilas (Arată profil) 23 octombrie 2011, 19:11:00

Dankon por viaj sugestoj kaj proponoj. Mi provos kontakti rekte forumanojn (Eble, se ili estas komencantoj, tio povas instigi ilin peti klarigojn de sperta samlingva esperantisto).

@antoniomoya
Mi jam ricevis respondojn de hispanlingvanoj, sed se vi deziras partopreni al tiu fadeno, vi estas bonvena.

Înapoi mai sus