Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Dio ne ekzistas
kelle poolt cellus, 23. oktoober 2011
Postitused: 1577
Keel: Esperanto
arturvaladares (Näita profiili) 28. juuli 2013 11:42.43
mihxil:(kaj pardonu ne fini miajn mesaĝojn tiom afable kiel vi, mi simple opinias ke tio ne estas konvena al la forumo-formo. Ne temas pri leteroj, sed pri afiŝoj).Tute bone, kara kunulo. Malgraŭe vi ne pensas kiel mi, mi tute respektas vin kaj vian manieron pensi. Antaŭ ĉio, la respekto. Ni diskutis pri ideoj, ne pri personoj aŭ karakteroj. Paco al vi.
Paulinho (Näita profiili) 28. juuli 2013 14:01.41
mihxil (Näita profiili) 28. juuli 2013 15:14.48
Paulinho:Laŭ mi,la plej granda deklaro de la ekzisto de Dio estas la fascino, kiun Dio ekzercas super ateistoj.Vi miskomprenas. La fascino ne estas pri Dio, sed pri la fakto ke estas tiom da homoj kiuj kredas en io tiom evidente ne vera. Ekzistas aliaj similaj temoj. Ekzemple astrologio, homeopatio, aŭ eksterterulaj vizitoj al tero. Ankaŭ pri tiuj sensencaĵoj oni trovus kredantojn, kaj pro tio oni ankaŭ trovus priajn diskutojn. Tio ne estas deklaro de iliaj efektivaj ekzistoj.
Paulinho:Ni diskutos Halzinkel. Ni vidu se ĉi tio logas iujn ĉirkaŭe ...Unue difinu kion ekzakte vi celis per 'Halzinkel', ĉar mi ne konas la vorton.
yyaann (Näita profiili) 28. juuli 2013 23:38.39
Paulinho:Laŭ mi,la plej granda deklaro de la ekzisto de Dio estas la fascino, kiun Dio ekzercas super ateistoj. Ni diskutos Halzinkel. Ni vidu se ĉi tio logas iujn ĉirkaŭe ...Honeste, jes, la (ne)ekzisto de io dia estas al mi interesa demando. Tamen, ĝi ne estas pruvsolvebla kaj tial restas al mi nur fore konsiderinda. Plie, ke tiu intereso ekzistas ne elmontras ion ajn krom ke tiu intereso ekzistas. Oni povas interesiĝi pri tute imagaj aferoj kiel sangtrinkuloj, luphomoj kaj hantuloj.
Sed la kredo je diekzisto estas al mi multe pli atentokapta afero ol la ebleco de tia ekzisto.
Atentokaptas min la grando de la homa imagpovo, kiu ebligas kredi je aferoj neniam rekte spertitaj de la sensoj aŭ montritaj de ajnaj videbligiloj.
Konsiderindas ankaŭ al mi la sinsekvoj de ĉi tiaj kredoj por la homaro.
Kiel homo, mi estas sendia. Tamen, kiel futura psikokuracisto, mi helpos interalie dikredantojn. Tiam, la ecoj, kiuj ili atribuos al ilia(j) dio(j) estos gravaj por kompreni, kiaj ili mem estas. Ne koni ilian religion estus ankaŭ grava manko por kompreni iujn el iliaj agadoj, pensoj kaj sentoj. Mi do devos kapabli rezoni kvazaŭ mi estas islamano, budano, hinduo, aŭ kristano (kaj virino, samseksamulo, transgenrulo, alilandiĝinto, senhejmulo, kaj pli kaj plu)
Mi havas miksitajn sentojn pri religioj ĉar unuflanke mi ne ŝatas neelmontreblajn kredojn sed aliflanke mi ŝatas la diversecon kulturan kaj religioj ja partoprenas en ĝi.
Ĉefe homajn aferojn rilatas do mia di-intereso.
cellus (Näita profiili) 29. juuli 2013 16:43.48
La demando pri la ekzisto de Dio ankaŭ implicas nian imagon pri kia dio estas. Se dio estas la ĉionpova kreanto de la mondo, estas tre malmultaj indikoj ke Dio vere ekzistas kaj estas interesita pri ni homoj.
Estas interese ke se estas iu katastrofo , co estas pli probable ke rabenoj, pastroj aŭ imamoj diros ke la katastrofo kaj la bato al la homoj dependis de tio ke Dio pensas ke ili ne sufiĉe fidele adoras ĝin. Neniam mi aŭdis ke iu diris ke la katastrofo dependis de tio ke Dio volis sendi signon ke la homoj tro multe interesas sin pri la religion anstataŭ helpi siajn kunhomojn!
Mi dubas ke plenkreskaj homoj, kiuj havas sian sanan menson povas honeste diri ke Dio ekzistas. aŭ ili mensogas aŭ estas viktimoj de dezira pensado.
Rigardo ankaŭ multajn pastrojn, ne ĉiuj, kiuj vivas riĉe kaj tute ne kiel la malriĉa profeto de Galileo!
Algis (Näita profiili) 29. juuli 2013 19:08.33
cellus:Ne indas ĉiam kulpigi Dion, homoj mem kulpas. Ekz:katastrofoj kaj militoj ne finiĝos, ĝis homoj mortigos (manĝos) bestojn-siajn pli junajn fratojn. Ĉar sango de bestoj elvokas (postulas) homan sangon. Ankaŭ senprudenta fosado, borado, eksplodado de nia Patrino Tero elvokas naturan ties reakcion- homo ofte fariĝas kiel fremdkorpulo por la Tero. Kaj, se homoj tion ne komprenos, tiam ili iros (jam iras) al mempereigado
Estas interese ke se estas iu katastrofo , co estas pli probable ke rabenoj, pastroj aŭ imamoj diros ke la katastrofo kaj la bato al la homoj dependis de tio ke Dio pensas ke ili ne sufiĉe fidele adoras ĝin. Neniam mi aŭdis ke iu diris ke la katastrofo dependis de tio ke Dio volis sendi signon ke la homoj tro multe interesas sin pri la religion anstataŭ helpi siajn kunhomojn!
Belmiro (Näita profiili) 29. juuli 2013 21:56.41
cellus:Mi estas feliĉa ĉar mi konas kelkajn nekredantojn kiuj estas afablaj kaj edukitaj!
Mi dubas ke plenkreskaj homoj, kiuj havas sian sanan menson povas honeste diri ke Dio ekzistas. aŭ ili mensogas aŭ estas viktimoj de dezira pensado.
Epovikipedio (Näita profiili) 29. juuli 2013 23:36.22
vidas vandenis:SUKCESON ADMIRI AL VI MEM, KAJ NOMI 'IDIOTOJ' LA KREDANTOJN.Estus bone se nekredantoj respektis kredantojn. (Mi parolas pri la nekredantoj kiuj insultas kredantojn (kiel vi priskribis ĉi-supre).)
Paulinho (Näita profiili) 4. august 2013 19:07.26
Sunjo skribis:Laŭ mia kompreno de la kristana kredo Dio kreis la mondon kun la bonaĵoj kaj la malbonaĵoj kaj tiuj kiuj kredas meritas la bonaĵojn dum la "nekredantoj" (laŭ propra decido) meritas malbonaĵojn (ekz. eternan suferadon en la infero).Mi pardonpetas por enkonduki malgrandan korekton. Laŭ kristana kredo, pozitive parolante nenia malbono ekzistas. Malbonaĵo, el la vidpunkto de aferoj estas manko. Ekzemple, la malsano estas la manko de sano. Morala malbono estas la devio. Ekzemple, korupteco estas ago sen honesteco. Kristanismo estas esence optimista: La tuta kreado estas bona.
pdenisowski (Näita profiili) 4. august 2013 19:48.13
cellus:Mi dubas ke plenkreskaj homoj, kiuj havas sian sanan menson povas honeste diri ke Dio ekzistas aŭ ili mensogas aŭ estas viktimoj de dezira pensado.Mi estas plenkreska, havas sanan menson, kaj honeste diras ke mi kredas je Dio. Se vi ne kredas, bone, tio estas via afero -- mi respektas vian vidpunkton kaj mi bondeziras vin.
Sed tiu 100-paĝa fadeno konsistas plejmulte el atakoj kaj insultoj kontraŭ kredantoj. Se vi tiel atakus kaj insultus virinojn, malplimultanojn, gejojn, ktp. tio (mi esperas) ne estus tolerita aŭ ĉe Lernu aŭ ĝenerale.
Amike,
Paul