Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 de outubro de 2011

Mensagens: 1577

Idioma: Esperanto

erinja (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2013 00:26:34

Mi memorigas, ke diskutado en la lernu-forumoj devas esti ĝentila kaj sen personaj atakoj.

Oni rajtas diskuti siajn kredojn kaj opiniojn sed oni ne rajtas kalumnii aŭ fiparoli tiujn kiuj havas aliajn kredojn kaj opiniojn.

La lernu-administrantoj ne povas zorge legi ĉiun fadenon. Uzantoj kiuj vidas mesaĝon kiu malrespektas la lernu-regularon (kiu postulas ĝentilan konduton en la forumoj) povas raporti ĝin kiel spamon. Administranto kontrolos la mesaĝon, kaj ĝi eventuale povus nuliĝi.

Se vi ne volas perdi viajn mesaĝojn en la fadeno, estas facile - simple estu ĝentila. Mi avertas ankaŭ ke ni ne havas tempon nek emon por forpreni nur la malĝentilan parton, do se vi havas longan kaj tute bonan mesaĝon, krom unu parteto kiu fiparolas alian personon aŭ alian grupon, tiu tuta mesaĝo riskas nuliĝi.

mihxil (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2013 04:05:46

erinja:Mi memorigas, ke diskutado en la lernu-forumoj devas esti ĝentila kaj sen personaj atakoj.

Oni rajtas diskuti siajn kredojn kaj opiniojn sed oni ne rajtas kalumnii aŭ fiparoli tiujn kiuj havas aliajn kredojn kaj opiniojn.

La lernu-administrantoj ne povas zorge legi ĉiun fadenon. Uzantoj kiuj vidas mesaĝon kiu malrespektas la lernu-regularon (kiu postulas ĝentilan konduton en la forumoj) povas raporti ĝin kiel spamon. Administranto kontrolos la mesaĝon, kaj ĝi eventuale povus nuliĝi.

Se vi ne volas perdi viajn mesaĝojn en la fadeno, estas facile - simple estu ĝentila. Mi avertas ankaŭ ke ni ne havas tempon nek emon por forpreni nur la malĝentilan parton, do se vi havas longan kaj tute bonan mesaĝon, krom unu parteto kiu fiparolas alian personon aŭ alian grupon, tiu tuta mesaĝo riskas nuliĝi.
Kaj mesaĝo en kiu iu deklaras 100 paĝojn konsistantaj 'plejmulte el atakoj kaj insultoj' ne estas insulta aŭ malĝentila? Mi diras, ke mi, kiu skribis kelkajn el tiuj paĝoj, ja estas iom ofendita de tiu diro.

Kaj ankaŭ konstati ke iu verŝajnas suferas pro dezira pensado estas sendube iom tikle, sed funde ne estas insulto ĉar probable vere tiel estas. Tio ne vere estas 'persona atako', sed simpla provo kompreni la aliulon.

Aldone mi diris ke pdenisowski kondutas sin tre viktimece. Kiel tio estas insulto? Tio estas ne malpli ol vero. ĉar li malprave vidas eĉ 100 paĝojn da insultoj kaj komparas sin al aliaj viktimoj de atako kaj insulto.

Sume, mi ne komprenas kial mia mesaĝo estis forigita, kaj mi petas klarigon. Ankaŭ mi ŝatus scii kiu raportis ĝin.

heirabbit (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2013 09:03:50

tutsimple kaj malbele, la kaŭzo (kaj celo) de sendiismo estas masturbado. post kiam viro perdas kreaĵon kaj kreecon, li ne plu povas imagi kia estas la elpensema kaj kreema mondo de la animo, spirito, kaj Dio. li falas al la kredo je reflektoj da kruda lumo sur mortaj objetoj, sorbitaj de la karnaj okuloj.

tute klaras ke la tuto de vivestaĵoj estas kreitaj de ia potenco multe, miliardoble pli vasta ol tio de homaro. la sendiisto povas rigardi poŝtelefonon kaj kompreni ke iuj homoj kreis ĝin. sed rigardante per la stultigitaj okuloj de pornografio, masturbado, droguzado ktp, li ne plu havas logikon kompreni ke vivestaĵoj estas nekredeble mirindaj kreaĵoj.

li pensas ke la materialo memstariĝis kaj formiĝis....

mihxil (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2013 15:23:57

heirabbit:tutsimple kaj malbele, la kaŭzo (kaj celo) de sendiismo estas masturbado. post kiam viro perdas kreaĵon kaj kreecon, li ne plu povas imagi kia estas la elpensema kaj kreema mondo de la animo, spirito, kaj Dio. li falas al la kredo je reflektoj da kruda lumo sur mortaj objetoj, sorbitaj de la karnaj okuloj.

tute klaras ke la tuto de vivestaĵoj estas kreitaj de ia potenco multe, miliardoble pli vasta ol tio de homaro. la sendiisto povas rigardi poŝtelefonon kaj kompreni ke iuj homoj kreis ĝin. sed rigardante per la stultigitaj okuloj de pornografio, masturbado, droguzado ktp, li ne plu havas logikon kompreni ke vivestaĵoj estas nekredeble mirindaj kreaĵoj.
Mi pensas ke se religiuloj pensas ke tio ĉi estas afabla kaj ĝentila maniero paroli pri siaj kunhomoj, ke tiaokaze estas ankaŭ pro tio pli bone ne esti religia.

Miland (Mostrar o perfil) 9 de agosto de 2013 07:19:04

Jen interesa anglalingva libro fare de iutempa ateisto, ĵurnalisto kaj krim-raportisto, kiu kristaniĝis kaj intervjuis la agnostikulon Templeton (iutempe kunlaboranto de Billy Graham) kaj multajn spertulojn pri religiaj temoj: Lee Strobel. Li verkis "The case for faith" ("La kazo por fido" ). Mi ĵus finis la libron kaj legontas aliajn verkojn de Strobel.

mihxil (Mostrar o perfil) 9 de agosto de 2013 15:57:26

Miland:Jen interesa anglalingva libro fare de iutempa ateisto, ĵurnalisto kaj krim-raportisto, kiu kristaniĝis kaj intervjuis la agnostikulon Templeton (iutempe kunlaboranto de Billy Graham) kaj multajn spertulojn pri religiaj temoj: Lee Strobel. Li verkis "The case for faith" ("La kazo por fido" ). Mi ĵus finis la duan kaj legontas aliajn verkojn de Strobel.
Kaj kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?

Aldone, mi dirus ke ne estas tre inde reklami pri komercaj produktoj en la forumo. Tio ja preskaŭ estas spamo.

Miland (Mostrar o perfil) 10 de agosto de 2013 22:34:53

mihxil:..kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?
Miaopinie, eblas ke kelkaj homoj ne volas kredi je Dio pro tio, ke ili ne volas forlasi tiun aŭ ĉi tiun pekon. Tamen, mi ne povas juĝi individuojn.

mihxil:..ne estas tre inde reklami pri komercaj produktoj en la forumo. Tio ja preskaŭ estas spamo.
La libron rilatas al la fadentemo, do miaopinie eblas, ke ĝi helpos kelkajn serĉantojn al la vero. Legi ĝin, tamen ne estas deviga por tiuj, kiuj ne volas.

Sunjo (Mostrar o perfil) 11 de agosto de 2013 09:36:00

Miland:
mihxil:..kial vi ne reagas al la efektiva enhavo de la afiŝoj? Kion vi ekzemple dirus pri la diraĵoj de heirabbit?
Miaopinie, eblas ke kelkaj homoj ne volas kredi je Dio pro tio, ke ili ne volas forlasi tiun aŭ ĉi tiun pekon. Tamen, mi ne povas juĝi individuojn.
Ekzistas ankaŭ homoj kiuj simple ne samopinias ke tiuj "pekoj" entute estas pekoj.

Laŭ mia opinio tiu aserto de heirabbit montras tro fermitan mondobildon.

Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
2. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio.
3. Tiuj kiuj ne samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
4. Tiuj kiuj ne samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio.

Pri la aserto de Miland (ke ekzistas homoj kiuj apartenus al grupo 1 sed pro konscia decido nun apartenas al grupo 2) mi opinias ke temas pri ŝajnargumento de religianoj por klarigi ateismon al aliaj religianoj.

pdenisowski (Mostrar o perfil) 11 de agosto de 2013 15:06:49

Sunjo:Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...

Sunjo (Mostrar o perfil) 11 de agosto de 2013 16:08:57

pdenisowski:
Sunjo:Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
Kaj kion ekzakte vi nun ne komprenas?

De volta à parte superior