Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-23 08:13:39

Lakiro:Vi denove uzas la vorton Fakto, ne rilatantan al la teorio. Trovis fosilion. Kies? Ĉu de la hundo aŭ birdo? Kian rilaton ĝi havas al la homo? Tiu "fakto" estas plej granda trompo de 19 k 20 jarcentoj.
Eble vi ĉesu insulti la tutan fakon de biologio. Eble vi simple iomete pli bone informiĝi. Ne estas eble kun vi paroli, vi simple ne estas informita pri bazaj aferoj kiaj la aĝo de la tero aŭ la ekzisto de fosilioj, ankaŭ homaj. Vi simple negas la faktojn kaj nomas profesiulojn trompistoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-23 08:47:32

mihxil:
Lakiro:Vi denove uzas la vorton Fakto, ne rilatantan al la teorio. Trovis fosilion. Kies? Ĉu de la hundo aŭ birdo? Kian rilaton ĝi havas al la homo? Tiu "fakto" estas plej granda trompo de 19 k 20 jarcentoj.
Eble vi ĉesu insulti la tutan fakon de biologio. Eble vi simple iomete pli bone informiĝi. Ne estas eble kun vi paroli, vi simple ne estas informita pri bazaj aferoj kiaj la aĝo de la tero aŭ la ekzisto de fosilioj, ankaŭ homaj. Vi simple negas la faktojn kaj nomas profesiulojn trompistoj.
Kion vi povas ankoraŭ diri? Via intereso en tiu forumo estas nur mia persono. Aliflanke vi ne volas konversacii kun mi. Do ne skribu al mi viajn kolerajn leterojn. Viaj "faktoj" pri neekzistantaj fosilioj iomete komencas tedi. Certe vi scias precizan aĝon de la Tero, ĉar vi esploris ĝin personale dum tuta via vivo, kaj nun povas deklari pri F. Tamen multaj verkistoj de aĝesploraj metodoj diras pri krudaj ekartoj kaj neperfektecoj. Sed nur vi ĝuste scias ĉion. Vi estas fenomena unikulo, sed nenion povas klarigi.
Kaj aliaj vidpunktoj por vi ne ekzistas, vi ilin ne scipovas aŭdi kaj turnas ĉiujn al via Kredo sen iu ajn klarigoj. Ĉar vi diras "estas fakto". Kaj ĉiuj devas konsenti, ĉar tion diris vi. Bona metodo disputi!

Mi personale neniam diris pri la aĝo de la Terglobo. Mi nur ekzemplis aliajn (fremdajn) vidpunktojn. Ĉesu min, bonvolu. Mi ekzemplas diversajn vidpunktojn kaj ŝatas diri pri ili, en distingo de vi. Ĉesigu vian babiladon ekster de limoj de la temo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-23 10:39:58

Lakiro:

Ekster temo?? Kiu unue skribis ĉi tie pri nifoj kaj eksterteruloj??

Belmiro (Montri la profilon) 2014-januaro-23 10:51:39

[quote=AlfRoland./quote]Ekster temo?? Kiu unue skribis ĉi tie pri nifoj kaj eksterteruloj??[/quote]Mi ne scias! Ĉu vi? Kiu? Kie?

bryku (Montri la profilon) 2014-januaro-23 13:16:23

kontraŭe al dio, UFO nepre ekzistas!

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-23 14:16:20

Ludas en sablujo du infanoj. La unua subite komencas diri pri la beletro. La dua mire rigardas kaj nenion povas respondi. Sed necesas iu ajn argumento pok ke ne aspektu profano. Tiam li kaptas sablon kaj ĵetas en la okulojn de unua infano.
Tio estas proksimuma scenaro de interparolo de Lakiro kaj mihxil.
Ĥa-ĥa! Ĉiegale mi skribos pri ĉio, kio al mi plaĉas. Kaj ignoros insultojn.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-januaro-23 22:11:56

Lakiro:Vi denove uzas la vorton Fakto, ne rilatantan al la teorio. Trovis fosilion. Kies? Ĉu de la hundo aŭ birdo? Kian rilaton ĝi havas al la homo? Tiu "fakto" estas plej granda trompo de 19 k 20 jarcentoj. Viaj faktoj ekzistas nur en kapoj, reale do ili ne ekzistas. Kaj faktoj pri Dio ankaŭ ne ekzistas. Ĉion elpensas mem homo. Tiel oni verkas la fabelojn k konvinkas la homaron ke tio estas faktoj.
Ne, vi malpravas. Estas multaj memevidentaj faktoj ĉie:
Mi nun skribas ĉi afiŝon al vi.
Mi nun skribas Esperante.
Mi nun rigardas ekranon.
Mi nun tajpas per klavaro.
Mi manĝis hodiaŭ.
Mi nun surhavas subvestaĵon. okulumo.gif
Esperanto estas mojosa. lango.gif
(kaj tiel plu)

Plue, ankaŭ mesuradoj estas "faktoj", ĉar ni ne diras ke "ESTAS 0 gradoj Celsiusaj", sed ke "la termometro indikas ke la temperaturo estas inter 0 kaj 1 gradoj Celsiusaj". La unua estas TUTE NEPROVEBLA, sed la dua nepre pruveblas (kaj estas fakto). Scienco nur rilatas al la duan kazon.

Estas fakto ke multaj pruvoj forte indikas ke la evoluo preskaŭ certe okazis, sed ne estas fakto (laŭ strikta difino) ke la evoluo okazis.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-24 09:10:53

Finfine vi konsentis kun mi. Sed mi tute konsentas kun vi, ke iuj aĵoj aludas je la evoluo, koincidas kun niaj supozoj parte. Tamen ĉiun mekanismon de la evoluo neniu pruvis kaj scias. Estas unu fakto, ke la homo ekzistis dum miloj aŭ eĉ milionoj da jaroj. Jam estas trovitaj fosilioj de dinosaŭro kun restaĵo de beko de lanco en iliaj ostoj.
Estas fakto, ke vi rigardas ekranon, sed tio ne koncernas la evoluon kaj ne konfirmas ke vi evoluas. DNAon ni povas ŝanĝi, sed mem DNA sen ekstera rekta ago ne povas ŝanĝi sian strukturon. En sekvaj generacioj ĝia strukturo akiras malnovan formon. Tio estas fakto. Grandaj ŝanĝoj povas aperi en malmulta socio (kelkaj estaĵoj). Sed en grandkvanta socio tio ne eblas. Povas esti mi tre eraras, sed neniu ankoraŭ pruvis la malan. Verŝajne vi povas tion fari. Bv!

Paulinho (Montri la profilon) 2014-februaro-09 18:55:23

Kompreneble la forumo de LERNU devas esti la spaco de libereco en kiu ĉiu opinias el oniaj ekspertoj. Sed trejnita en la teorio de konaĵo, mi maleviteble ridetas pri la entuziasmo de tiuj kiuj, kontraŭ metafizika pensado alvokas la unuarangecon de faktoj. La empiriaj majstroj neas la ekziston de faktoj (vidu David Hume kaj sekvantuloj) kaj ne la metafizikanoj. Pluraj homoj en ĉi tiu forumo uzas la vorton "fakto" kaj defendas teoriojn laŭ kiuj faktoj ne ekzistas. Ekzixtas sentoj, perceptoj izolitaj. Laŭ ili "faktoj" jam estas menskonstruaĵo Sed ili ne konas tion.

Agarrett (Montri la profilon) 2014-februaro-13 03:20:31

Mi ne kredas, ke dio ekzistas, ĉar mi pensas, ke estas tre malverŝajna. Scienco klarigis la nesciantajn aspektojn, ke religio ankoraŭ povas ekspliki. Ni ne bezonas la mensogojn pri la mundo, ke religio donas al nin.

Mi donas ekzemplon. Religio ofte diras, ke evoluo ne ekzistas. Estas tre certa, ke la evoluo ekzisti; la pruvoj estas blindigaj, tamen ni ankoraŭ havas la problemon kun la evoluonegemoj. Ni eĉ havas homoj, kiu ne kredas en la evoluo en tiu ĉi forumo!

http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Religio havas iujn bonajn efektojn, sed la malutiloj estas pli eminentaj ol la utiloj.

Reen al la supro