ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Dio ne ekzistas

از cellus, 23 اکتبر 2011

پست‌ها: 1577

زبان: Esperanto

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:02:13

Stefano888:Vi kompreneble ne komprenas teologion. La knabino, kiu estis en la video, estas kristanino. Mi divenas ke ŝi estas protestanta.
Mi ne scias. Mi divenus ke ŝi estas aktorino, kaj la teksto rekte venas de la farinto de la filmo, ŝi probable mem aldonis nenion ajn.

Stefano888:La ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio, ne scienco. Oni povas nek pruvi nek malpruvi la ekziston de Dio uzante sciencon.
Mi ne akceptas la diferencon. La scienca metodo estas la sola maniero kiu montras efektive funkcii. Oni ne povas pruvi aŭ malpruvi la ekziston de Dio, sed tio kio ne pruveblas kaj kio ne necesas por klarigi ion ajn, same bone ne ekzistu.

Stefano888 (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:07:58

Miĥil,

Vi uzas cirklan sofismon por atingi vian konkludon ke Dio ne ekzistas. Vi maltrafas la ĉefargumenton en la video.

sergejm (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:09:13

mihxil:
ustra:Post 150 jaroj kiom valoras teorio sen sola pruvo por ĝia ĝusteco? Laŭ Darwin MAKROevoluado ja ekzistas kaj la tero devus esti plenplena kun pruvoj...
Ĝi estas plena de pruvoj. Kaj 'MAKRO'-evoluado neniel rilatas al muloj. Tio nur montras vian malkomprenon pri la teorio, ĝi tute ne diras ke tio eblu. Kaj evoluado ne funkcias per mikso de specioj.
Imagu ke aperis individuo de nova speco. Ĉu ĝi povas reproduktiĝi? Certe ne - ĝi ja ne havas paron. Necesas ke aperu samtempe kelkcent individuoj da nova speco. Kiel tiom dae povas aperi? Nur per mikso de parencaj, sed malsamaj specoj. Krom tio, nova speco devas trovi propran ekologian niĉon - alie ĝi formortos pro malsato.
Blankaj kaj brunaj ursoj nun oni opinias malsamaj specoj (ursus arctos kaj ursus maritimus), ambaŭ havas proprajn ekologiajn niĉojn, ili povas hibridiĝi, sed blank-brunaj ursoj ne havas propran ekologian niĉon.
Alia sukcesa mikso de specoj estas lupoj kaj hundoj. Sed al kontraŭdarvinistoj ne placis tio, kaj ili insistis ke tiuj estas unu speco.
Krom tio, ĉiu jare oni trovas novajn specoj de skaraboj. Ĉu ili ĉiuj antaŭe kaŝiĝis de scientistoj? Mi ne pensas tiel.
Plej verŝajne, ke evolucio de mamuloj venis en senelirejon, dum evolucio de skaraboj ankoraŭ funkcias.

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:12:13

sergejm:Imagu ke aperis individuo de nova speco.
Tio neniam okazas. Novaj specioj ekaperas grupe kaj laŭgrade. Ĉiu individuo estas de la sama specio kiel siaj gepatroj.

sergejm (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:23:58

mihxil:
sergejm:Imagu ke aperis individuo de nova speco.
Tio neniam okazas. Novaj specioj ekaperas grupe kaj laŭgrade. Ĉiu individuo estas de la sama specio kiel siaj gepatroj.
Nome pri tio mi diras. Kial ekaperas la grupo?
Alia vojo estas ke la grupo estas infektita de viruso.
Sed tiam denove fakte estas mikso de specioj - de la malnova specio kaj viruso.

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 19:55:54

Stefano888:Miĥil,

Vi uzas cirklan sofismon por atingi vian konkludon ke Dio ne ekzistas. Vi maltrafas la ĉefargumenton en la video.
Mi ne vidas cirklon. Ni simple ne akceptas aferojn por kiuj mankas evidento. Kaj mi ne nomas la nesciatan cirkonstancon ĉe la komenco 'Dio', ĉar tio ne senchavas, kaj ne kongruas kun la signifo de la vorto.

ustra (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 20:20:29

mihxil:
ustra:Ne disvastigu mensogojn. Se ekzistus multaj pruvoj por la darvinismo kiel vi asertas, la teorio de la evoluado ne plu estus nur teorio. Estas tiel simpla.
Ĉu vi aŭdis pri la teorio de gravito? Ĉu vi ankaŭ pensas ke 'gravito' ne estas certa ĉar la teorio 'nur' estas teorio. Vi evidente ne scias pri kio vi parolas.
Kiel mi jam suspektis, via scio bazas sur pseŭdosciencaj faktoj kaj sur manko de precizeco.
Oni nomas tion "teorio de gravito" ĉar oni ne scias kial la gravito okazas. Tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas.

mihxil:
ustra:Tamen tio ne ŝanĝas la fakton, ke la makro-evoluado estas la decida aspekto de la teorio, kiun oni ne povas pruvi - inkl. vin.
Tio ne estas fakto. Evoluadon subtenas amaso da faktoj. Tiom, ke ĝi mem konsideratas fakto. Ke vi rifuzas informiĝi ne estas mia kulpo.
Vere konvinka.

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 20:34:35

ustra:Kiel mi jam suspektis, via scio bazas sur pseŭdosciencaj faktoj kaj sur manko de precizeco.
Oni nomas tion "teorio de gravito" ĉar oni ne scias kial la gravito okazas. Tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas.
Vi ne scias kion la vorto 'teorio' signifas en scienco. Vi prezentas tion tiom aplombe erare ke mi supozas ke vi estas trolo. Eble ni ignoru vin.

ustra (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 21:10:01

mihxil:Vi ne scias kion la vorto 'teorio' signifas en scienco. Vi prezentas tion tiom aplombe erare ke mi supozas ke vi estas trolo. Eble ni ignoru vin.
Vi, vi, vi. Ĉu vi ankaŭ havas ion por kontribui krom kulpigoj kaj riproĉoj? Mi ne vidis unu solan argumenton de vi. Tio estas la vera maniero de trolo.

mihxil (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2014،‏ 21:18:41

ustra:
mihxil:Vi ne scias kion la vorto 'teorio' signifas en scienco. Vi prezentas tion tiom aplombe erare ke mi supozas ke vi estas trolo. Eble ni ignoru vin.
Vi, vi, vi. Ĉu vi ankaŭ havas ion por kontribui krom kulpigoj kaj riproĉoj? Mi ne vidis unu solan argumenton de vi. Tio estas la vera maniero de trolo.
Ne eblas argumenti, ĉar vi ne scias pri kion diras evoluado, nek scias la plej bazajn signifojn de vortoj. Mi pensas ke vi faras tion intence.

بازگشت به بالا