Suljettu
Max. 500 viestiä.
Dio ne ekzistas
cellus :lta, 23. lokakuuta 2011
Viestejä: 1577
Kieli: Esperanto
mihxil (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 21.41.23
mihxil:Kaj aldone, estus multa laboro, kion vi evidente ne vere meritis. Sed jen ekzemple la vikipedia artikolo pri la temo. Tion citi estas relative simple, kaj fakte ĉiu ajn same bone povis mem trovi.ustra:Mi reprenas.Tio estas tro simpla. Propravorte klarigu kial tio estis stulta rimarko. Mi volas scii ke vi efektive volas kompreni la teorion. Kio plejverŝajne ne estas kazo nun, ĉar vi pensas ke scienco produktas 'idiotaĵojn'. Tio estas tro senrespekta.
antoniomoya (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 21.49.45
Ne scienco ofendas mian inteligentecon, sed via pretendo ke evoluo inventis sin sola.
Aliflanke, mi observas ke, ĉiufoje oni faras profundan demandon, la respondo estas “tio ne estas sciata”. Ŝajnas ke oni nur funkcias per “teorioj” kaj per “oni ne scias”.
Kiel tio rilatas?
Televidilo estas senfine malpli kompleksa ol viv-evoluado. Oni bezonas lertan inĝenieron por fari la unuan, sed laŭ vi oni bezonas nenian inteligentecon por ekfunkciigi la duan.
Bela maniero pensi.
Amike.
mihxil (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 21.57.30
antoniomoya:Ne scienco ofendas mian inteligentecon, sed via pretendo ke evoluo inventis sin sola.Mi pretendis nenion. Mi rilate al la teorio de evoluado nur prezentis tion kion diras scienco.
antoniomoya:Aliflanke, mi observas ke, ĉiufoje oni faras profundan demandon, la respondo estas “tio ne estas sciata”. Ŝajnas ke oni nur funkcias per “teorioj” kaj per “oni ne scias”.Efektive. Ne estas alternativo simple fantazii iom. Aŭ oni havas teorion, aŭ io simple ne estas sciata. Multaj aferoj simple estas nesciataj, do mi diras tion.
antoniomoya:Vivaĵo estas io tute alia ol televidilo. Televidilo estas farata en fabrikoj, kaj ni povas facile trovi la inĝenieron. Vivaĵoj kreskas per recepto en ĉiuj siaj ĉeloj. Tute ne komparebla. Vivaĵoj havas praulojn, kiuj naskas, kiuj seksumas ktp ktp. Neniel komparebla kun televidilo. Vivaĵoj havas strangajn konstruojn, rezulto de evoluado, kiuj klare ne estis dezajnita. La sola afero kiun vi konsideras estas 'komplekseco'. Tio estas simpluma. Aldone la mekanismo de evoluado estas amase subtenata de evidentaĵoj, kaj supozo de inĝeniero estas superflua.
Kiel tio rilatas?
Televidilo estas senfine malpli kompleksa ol viv-evoluado. Oni bezonas lertan inĝenieron por fari la unuan, sed laŭ vi oni bezonas nenian inteligentecon por ekfunkciigi la duan.
ustra (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 22.15.08
mihxil:Tio estas tro simpla. Propravorte klarigu kial tio estis stulta rimarko. Mi volas scii ke vi efektive volas kompreni la teorion. Kio plejverŝajne ne estas kazo nun, ĉar vi pensas ke scienco produktas 'idiotaĵojn'. Tio estas tro senrespekta.Bedaŭrinde mi nur kapablas propravorte klarigi kial via ideologia blindigo estas tiel ridinda. Ĉiuj ĉi-fadenaj mesaĝoj de vi plene mankas enhavo kaj des pli argumentoj. Sed certe mi ja ne indas legi viajn grandiozajn argumentojn ĉar mi ja ne komprenus ĝin. Plie, mi nun ŝajne insultis la sciencon. Neniam mi nun vidos viajn sekretajn pruvojn por ĉi teorio...
Sed en unu punkto vi eraras: Mi ne pensas, ke scienco produktas idiotaĵojn. Mi pensas, ke vi produktas idiotaĵojn.
mihxil (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 22.23.33
ustra:Ĉiuj ĉi-fadenaj mesaĝoj de vi plene mankas enhavo kaj des pli argumentoj.Ha, ĉu vi legis ĉiujn?
ustra:Sed certe mi ja ne indas legi viajn grandiozajn argumentojn ĉar mi ja ne komprenus ĝin. Plie, mi nun ŝajne insultis la sciencon. Neniam mi nun vidos viajn sekretajn pruvojn por ĉi teorio...Simple legu vikipedion aŭ ion similan. Mi jam provizis la ligon.
ustra:Sed en unu punkto vi eraras: Mi ne pensas, ke scienco produktas idiotaĵojn. Mi pensas, ke vi produktas idiotaĵojn.Vi povas nur insulti. Mi ĝis nun vidis el vi nenion kio eĉ nur ĝustas. Vi ankoraŭ ne serioze reprenis vian argumenton kontraŭ evoluado, tiun pri bredado. Vi nur provis laborigi min.
ustra (Näytä profiilli) 10. marraskuuta 2014 22.35.13
mihxil:Mi nur volas aldoni, ke estas vi kiu skribis pri idiotaĵoj (de mi). Do mi nur adoptis vian nivelon. Bedaŭrinde. Venas tempo ĉesi. Bonan ŝancon kun via eterna serĉado en la nomo de scienco kaj Vikipedio.ustra:Sed en unu punkto vi eraras: Mi ne pensas, ke scienco produktas idiotaĵojn. Mi pensas, ke vi produktas idiotaĵojn.Vi povas nur insulti. Mi ĝis nun vidis el vi nenion kio eĉ nur ĝustas. Vi ankoraŭ ne serioze reprenis vian argumenton kontraŭ evoluado, tiun pri bredado. Vi nur provis laborigi min.
sergejm (Näytä profiilli) 11. marraskuuta 2014 9.36.39
antoniomoya:Kiel tio rilatas?Ĉu vi konfesas ke televidiloj ankaŭ evoluas?
Televidilo estas senfine malpli kompleksa ol viv-evoluado. Oni bezonas lertan inĝenieron por fari la unuan, sed laŭ vi oni bezonas nenian inteligentecon por ekfunkciigi la duan.
Intelekto multe plirapidigas evoluojn, sed por viv-evoluado estis 4,5 miliardoj da jaroj. Vivo finkcias kun preskaŭ 100-procenta efiko, la efiko de televidiloj estas malplia. Nunaj televidiloj post cent jaroj restas nur ĉe kolentantoj de malnovaj aĵoj.
Evoluado ekzistas ĉie kie estas alfluo de energio kaj ĝia defluo kun ekstra entropio. Sen forigo de ekstra entropio nenia intelekto helpos.
Jakovo (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2014 13.44.50
antoniomoya:Kara antoniomaya, bonvolu unumomente imagi ke vi estus ŝtelisto: Imagu ke vi staras antaŭ monŝranko kiu estas fermita per seruro. Vi nur povus malfermi la seruron kun la ekzakte ĝusta nombra kodo. Vi devas ekzakte trafi ĉiujn 6 ciferojn. Nek ekzistas ŝlosilo, nek iu perforta metodo alveni al la mono aŭ trezoro.mihxil:Neniu diras ke ni ekestis pro hazardo. Ni ekestis pro evoluado per natura selekto.Ah, jes? Kaj kio/kiu ekirigis tiun viv-programon nomita "evoluado"? Ĉu ĝi ekaperis sola, kvazaŭ magie?
Vi nun staras antaŭ tiu monŝranko kaj provas kelkajn nombrojn, ekz. 123456, sed la verŝajneco ke tio estas la ĝusta kodo estas nur 1 el 1.000.000 (ĉar eblas 000000 kaj 000001 ĝis 999999). Vi plue provas 746392...
Neatendite ekaperas malgranda verda koboldo, kaj diras al vi: "mi scias la kodon, sed mi ne diros ĝin al vi, hehe.". Sed vi estas saĝa kaj respondas: "diru al mi nur se miaj unuaj nombroj pravas, tio al mi sufiĉas". Ŝajnas ke la koboldo estas iom stulta, ĉar li diras: "bone, vi jam prave metis 7 kiel unua nombro."
Do vi pensas: "7....." estas jam prava, mi nun provu iun alian nombron: "783678".
La koboldo diras: "Ne, 78 ne estas la unuaj nombroj."
Do vi pensas: "7....." estas jam prava, mi nun provu iun alian nombron: "739941".
La koboldo diras: "Vi jam prave metis, 73. Sed la aliaj nombroj malpravas."
Do vi pensas: "73...." estas jam prava, mi nun provu iun alian nombron ...
Post kelkaj provoj vi "divenis" ĉiujn ses nombrojn, kaj la koboldo ĉiam nur diris al vi ĉu pravas la unuaj nombroj.
Do, antoniomoya, ĉu vi neas ke eblas "diveni" la pravan kodon de la monŝranko se iu koboldo (aŭ fuŝe kreita seruro) montrus al ni ĉu la unuaj nombroj pravas?
Kial tiu meĥanismo la vi ne povus ankaŭ funkcii ĉe bestoj? La diferenco estas nur ke ne ekzistas iu "kodo" kiun la bestoj alŝtrebas, estas la vivmedio kiu diktas la "kodon": Tiuj besto kiuj pli bone trafis tiun "kodo" kvazaŭ trafis pli el la "unuaj nombroj".
kaŝperanto (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2014 18.41.18
ustra:Vortoj de vere saĝaj homoj ja, sed Dio ne rilatas al la evoluo krom por uloj kiu kredas je libroj pli ol je Dio. Ĉu gravas pli se Dio ekzistas kaj kreis ĉion, aŭ ĉu ke la vortoj de unu libro laŭlitere veras absolute? Tial mi neniam komprenos kial kredantoj tiom atakas sciencojn. Mi forte dubas ke Planck aŭ Heisenberg neis la evoluo, ĉar ili estis veraj kredantoj (ne estis blindaj, senpensaj homoj). Ili tute respektus la vidpunkton de miĥil kaj aliaj sampensantoj, ĉar ili scias la faktojn kaj faras iliajn proprajn kredojn.mihxil:Vi imagas esti pli inteligenta ol ĉiuj biologiistoj. Ĉu ne eblus ke la eraro ne estas ĉe ili, sed ĉe vi?Interalie du nobelpremiitoj malkonsentas:
Max Planck:Por la kredulo Dio estas la komenco de ĉiuj pripensadoj, por la natursciencisto Dio estas la rezulto de ĉiuj pripensadoj.Werner Heisenberg:La unua trinko de la scienco faras ateisman, sed sur la fundo de la kaliko atendas Dio.Ĉu vi imagas esti pli inteligenta ol tiuj nobelpremiitoj?
Ankaŭ:
Arthur Stanley Eddington:La moderna fizikio direktas nin nepre al Dio, ne for de Li. Neniu de la inventistoj de ateismo estis natursciencisto. Ĉiuj estis tre mezbonaj filozofoj.
Ĉu vi estus kristana se vi plenkreskis en Indio aŭ Ĉinio? Mi forte dubas (estus tre neverŝajna). Do vi plej verŝajne heredis viajn kredojn de aliuloj, kaj kial estas viaj libroj pli ĝustaj ol aliaj? Se vera Dio ekzistas, Li ne bezonus la feblajn vortojn de homoj por esti evidenta. Estas ĉi tiu ideo, pri kiu Planck kaj Heisenberg parolas.
ustra (Näytä profiilli) 13. marraskuuta 2014 20.44.43
kaŝperanto:Vortoj de vere saĝaj homoj ja, sed Dio ne rilatas al la evoluo krom por uloj kiu kredas je libroj pli ol je Dio. Ĉu gravas pli se Dio ekzistas kaj kreis ĉion, aŭ ĉu ke la vortoj de unu libro laŭlitere veras absolute? Tial mi neniam komprenos kial kredantoj tiom atakas sciencojn. Mi forte dubas ke Planck aŭ Heisenberg neis la evoluo, ĉar ili estis veraj kredantoj (ne estis blindaj, senpensaj homoj). Ili tute respektus la vidpunkton de miĥil kaj aliaj sampensantoj, ĉar ili scias la faktojn kaj faras iliajn proprajn kredojn.La kredo je Dio oni ne nepre necesas kunigi ĝin kun religio. Almenaŭ tio estas mia kompreno. Kaj iuj sanktaj libroj ne gravas al mi. Mi estas akceptema al ĉiaj pensoj kaj mi ege malŝatas pensajn malpermesojn kaj tabuojn. Ŝajnas al mi, ke kritika pripensado de la evoluado estas tia tabuo ene la laikisma socio. Tio mirigas min. Kiel mi jam skribis, post 150 jaroj ne ekzistas unu sola pruvo por la teorio de la evoluado. Se oni ankoraŭ asertas, ke ĝi ĝustas, tiam ĉi tiu teorio simple iĝas mensogo. Mi ne atakas la sciencon sed evidente malĝusta teorio.
Ĉu vi estus kristana se vi plenkreskis en Indio aŭ Ĉinio? Mi forte dubas (estus tre neverŝajna). Do vi plej verŝajne heredis viajn kredojn de aliuloj, kaj kial estas viaj libroj pli ĝustaj ol aliaj? Se vera Dio ekzistas, Li ne bezonus la feblajn vortojn de homoj por esti evidenta. Estas ĉi tiu ideo, pri kiu Planck kaj Heisenberg parolas.
Mi ege dubas, ke Planck aŭ Heisenberg aliĝis al ĉi tiu teorio.