Uzamknuté
Max. 500 správ.
Dio ne ekzistas
od cellus, 23. októbra 2011
Príspevky: 1577
Jazyk: Esperanto
usonano78 (Zobraziť profil) 29. marca 2016 0:43:21
mihxil (Zobraziť profil) 29. marca 2016 6:07:55
Miland:Mi forgesis aldoni rakonton pri Patrino Teresa de Kolkata.Sufiĉe malbona ekzemplo. Ŝi amis la povrecon, sed ŝajne ne la povrulojn, ĉar tiuj venis por morti de facile eviteblaj kaŭzoj al ŝiaj aĉaj malsanulejoj (eĉ kiam ŝi abunde havis monon).
Sed kompreneble vi tute ne interesiĝus pri io ajn kritika je tiu 'sanktulo'. Dume, la katolika eklezio perdis pliajn poentojn en miaj okuloj, ĉar ĝi tiom senkritike subdorsis tian dubindan kazon.
Se vi tiom ŝatas ŝin, kial vi ne legas ekzemple la libron de Hitchens? Ekzemple de Amazon havebla
Alkanadi (Zobraziť profil) 29. marca 2016 6:34:49
hilex:Dio ne estas ekzistaĵo.Se dio ne estas ekzistaĵo, ĉu ŝi estas nur en niaj mensoj?
Se dio estas beleco, kaj aliaj atributoj, ĉu ni interŝanĝu la biblion por la vortaron?
hilex (Zobraziť profil) 29. marca 2016 6:55:13
Alkanadi:Dio ne havas lokon por loĝi. Dio estas samtempe ĉie kaj nenie. Sed Dio povas ĵeti sian radion en menso de homo. Tiam la homo ricevas kapablon enkorpigi la parton de tiu radio aŭ per penso aŭ tra iu artaĵo aŭ per iu alta ago. Sed tio ne signifas ke Dio foje volas foje ne volas ĵeti la radion. Simple homoj multeparte ne scipovas kaj ne volas ricevi la radiojn, kiuj estas ĉie.hilex:Dio ne estas ekzistaĵo.Se dio ne estas ekzistaĵo, ĉu ŝi estas nur en niaj mensoj?
Se dio estas beleco, kaj aliaj atributoj, ĉu ni interŝanĝu la biblion por la vortaron?
Koncerne la Biblio... Oni devas povi legi ĝin. Litero mortigas. Oni povas havi vivantan spiriton en si por senerare kompreni iun ajn literon. Tial multaj homoj povas forĵeti la Biblion ĉar ili ne havas vivantan spiriton. Kaj per legado de tiu libro la vivanta spirito ne estiĝas.
Miland (Zobraziť profil) 29. marca 2016 16:21:00
mihxil:Ŝi amis la povrecon, sed ŝajne ne la povrulojn..Krom la biografio de Navin Chawla (kiu ne estas katolika miakomprene), legindas Something beautiful for God fare de Malcolm Muggeridge, kiu ŝajne enhavas konversaciojn kun la Fratino. Legintoj decidu, ĉu ŝi amis povrulojn.
mihxil:.. kial vi ne legas ..Hitchens?Miaopinie lia ateismo estas amara, kaj ne kapablas fari justecon al aliaj. Mi preferus legi ekz. la dialogon inter Bertrand Russell kaj Patro Frederick Copleston. Aŭ tiuj inter la rusa ortodoksa episkopo Anthony kaj la ateismulino Marghanita Laski (presita en God and Man).
usonano78 (Zobraziť profil) 29. marca 2016 17:12:05
mihxil (Zobraziť profil) 30. marca 2016 6:41:09
Miland:Mi pensas ke estas domaĝe ke vi lasas vin gvidi de preferoj kaj ne interesiĝas pri kritiko. Sed ĉiuokaze tute ne gravas, Teresa estis nur ekzemplo, kaj ne kerno de la argumento. Mia rimarko estis ke bonon faras homoj, kaj ne Dio. Fakte se Dio ekzistus, li tiom malmulte faras per sia ĉionpoveco ke estus grandega skandalo.
mihxil:.. kial vi ne legas ..Hitchens?Miaopinie lia ateismo estas amara, kaj ne kapablas fari justecon al aliaj. Mi preferus legi ekz.
Homoru damne la homojn kaj ne iun pigregan amasmurdulon, kiu verŝajne simple eĉ ne ekzistas
Miland (Zobraziť profil) 30. marca 2016 11:12:20
mihxil:..Teresa estis nur ekzemplo, kaj ne kerno de la argumento.. amasmurdulon, kiu verŝajne simple eĉ ne ekzistasHomaj ekzemploj ja estas la kerno de la afero por mi, eĉ se ili ne profitos ĉiujn. Nur homoj kapablas esti amasmurduloj. ekz. Hitler aŭ Stalin.
Ne eblas devigi homojn kredi je Dio. Indas tamen por serĉantoj al la vero esplori la spertojn, kiuj kondutis multajn fari tion.
Altebrilas (Zobraziť profil) 30. marca 2016 15:47:11
Sed se anstataŭ demandiĝi "Ĉu Dio ekzistas", oni demandiĝas "Kiun estaĵon la plej sinceraj kaj veramaj kredantoj nomas per tiu vorto", la respondo estas pli interesa kaj pli profita por onia feliĉo.
Mi antaŭ kelkaj tagoj ĉeestis prelegon de samideano pri sufismo. Li konkludis per tiuj vortoj: "Dio estas bela kaj ŝatas belecon".
mihxil (Zobraziť profil) 30. marca 2016 20:54:45
Miland:Vi estas kristano, ĉu ne? Ĉu Dio kapablus savi multajn homojn de malsano, naturkatastrofoj ktp? Se li povus li estus tiom kulpa de amasa sufero ĉar li malgraŭ tiu povo preterlasas ke 'amasmurdanto' ne vere estas malbona atribuo. Se li ne povus, li apenaŭ indas la nomon 'Dio'.mihxil:..Teresa estis nur ekzemplo, kaj ne kerno de la argumento.. amasmurdulon, kiu verŝajne simple eĉ ne ekzistasHomaj ekzemploj ja estas la kerno de la afero por mi, eĉ se ili ne profitos ĉiujn. Nur homoj kapablas esti amasmurduloj. ekz. Hitler aŭ Stalin.
Ne eblas devigi homojn kredi je Dio. Indas tamen por serĉantoj al la vero esplori la spertojn, kiuj kondutis multajn fari tion.
Aldone, en la biblio li ankaŭ diversajn fofojn propramane amase murdas aŭ ordonas amase murdi. Mi supozas ke vi legis ĝin.
Do, mi ne komprenas kiel vi povas nei ke la Dio de la biblio estas amasmurdanto. Li simple fakte estas.