Затворено
Най-много 500 съобщения.
Dio ne ekzistas
от cellus, 23 октомври 2011
Съобщения: 1577
Език: Esperanto
usonano78 (Покажи профила) 31 март 2016, 00:56:48
Miland (Покажи профила) 31 март 2016, 09:11:48
mihxil:Vi estas kristano, ĉu ne?Mi ne neos la aserton, tamen eble mi estas simpatiulo pli ol kredanto, ĉar mi ne pretendas havi konscian sperton de Kristo.
mihxil:Ĉu Dio kapablus savi multajn homojn de malsano, naturkatastrofoj ...?La mondo estas neperfekta. Eĉ antaŭ la unua peko, Adamo kaj Evo alfrontis la defion kredi Dio malgraŭ tio, ke ili ne kapablis kompreni Lin plene. Same por ni.
mihxil:en la biblio li .. propramane amase murdas aŭ ordonas amase murdi.Se Dio vere volus mortigi homojn mortpune (kaj ne temis nur pri homaj ideoj pri Dio en iu epoko), la aĉuloj indus je la puno. Tamen, eble fojfoje se Dio forprenas la vivon, estas efektive liberado el granda sufero.
mihxil: mi ne komprenas kiel vi povas nei ke la Dio de la biblio estas amasmurdanto.Se justa juĝisto kondamnas krimulon al mortpuno, tio ne estas murdo. Tamen, se juĝo falas sur tuta komunumo, eblas ke senkulpuloj kaj kulpuloj suferas kune.
thyrolf (Покажи профила) 31 март 2016, 09:13:03
La plej grava afero tamen estas, ke neniu trudu al alia homo sian kredon kaj la konsekvencan konduton, kaj ke ĉiu respektas la homajn rajtojn de la alia homo.
Ekzemple ĜENERALA LEĜO, kiu malpermesas amoron inter plenkreskuloj antaŭ edziĝo, eĉ konsentitan de ambaŭ flankoj, apartenas al la nelegitimaj trudprovoj de religiuloj. Ĉar ĉiu religiulo ja havas la plenan permeson, ne amori antaŭ edziĝo, same kiel ĉiu alia havas la permeson fari tion.
mihxil (Покажи профила) 31 март 2016, 11:37:08
Miland:do, ĉiuj homoj kaj bestoj dum la tempo de noaho, ĉiuj amalekitoj, kaj ĉiuj infanoj mortantoj pro malsato aŭ kancero, simple meritis tiun sorton. Ili estas de Dio punataj. Ĉu tiel?
mihxil: mi ne komprenas kiel vi povas nei ke la Dio de la biblio estas amasmurdanto.Se justa juĝisto kondamnas krimulon al mortpuno, tio ne estas murdo. Tamen, se juĝo falas sur tuta komunumo, eblas ke senkulpuloj kaj kulpuloj suferas kune.
Miland (Покажи профила) 01 април 2016, 10:58:14
mihxil:La bestoj, infanoj kaj senkulpaj homoj suferis kune kun la kulpaj homoj. Malbonfarantoj estas parto de komunumo, kaj puni ilin bedaŭrinde povas suferigi aliajn. Ni povas rigardi tion malgrandskale eĉ en civilizitaj socioj: kiam homo kondamniĝas al malliberejo, lia familio suferas.Miland:do, ĉiuj homoj kaj bestoj dum la tempo de noaho, ĉiuj amalekitoj, kaj ĉiuj infanoj mortantoj pro malsato aŭ kancero, simple meritis tiun sorton. Ili estas de Dio punataj. Ĉu tiel?
mihxil: mi ne komprenas kiel vi povas nei ke la Dio de la biblio estas amasmurdanto.Se justa juĝisto kondamnas krimulon al mortpuno, tio ne estas murdo. Tamen, se juĝo falas sur tuta komunumo, eblas ke senkulpuloj kaj kulpuloj suferas kune.
yyaann (Покажи профила) 01 април 2016, 11:51:23
Miland:La bestoj, infanoj kaj senkulpaj homoj suferis kune kun la kulpaj homoj. Malbonfarantoj estas parto de komunumo, kaj puni ilin bedaŭrinde povas suferigi aliajn. Ni povas rigardi tion malgrandskale eĉ en civilizitaj socioj: kiam homo kondamniĝas al malliberejo, lia familio suferas.Ili ja suferas, sed oni ne sendas ilin mem maliberejen nur ĉar ili havas krimulon en ilia familio. La paraleligo malbone funkcias.
mihxil (Покажи профила) 02 април 2016, 00:30:41
Miland:do, dio estas fuŝulo, kiu akcidente perkancere murdas infanojn, ĉar li volas puni iliajn gepatrojn? Do mi miskomprenas ion, ne ili sed iliaj gepatroj meritas tion? Ĉu tiel?mihxil:La bestoj, infanoj kaj senkulpaj homoj suferis kune kun la kulpaj homoj. Malbonfarantoj estas parto de komunumo, kaj puni ilin bedaŭrinde povas suferigi aliajn. Ni povas rigardi tion malgrandskale eĉ en civilizitaj socioj: kiam homo kondamniĝas al malliberejo, lia familio suferas.Miland:do, ĉiuj homoj kaj bestoj dum la tempo de noaho, ĉiuj amalekitoj, kaj ĉiuj infanoj mortantoj pro malsato aŭ kancero, simple meritis tiun sorton. Ili estas de Dio punataj. Ĉu tiel?
mihxil: mi ne komprenas kiel vi povas nei ke la Dio de la biblio estas amasmurdanto.Se justa juĝisto kondamnas krimulon al mortpuno, tio ne estas murdo. Tamen, se juĝo falas sur tuta komunumo, eblas ke senkulpuloj kaj kulpuloj suferas kune.
Miland (Покажи профила) 02 април 2016, 09:45:33
mihxil: dio .. akcidente perkancere murdas infanojn, ĉar li volas puni iliajn gepatrojn? Do mi miskomprenas ion, ne ili sed iliaj gepatroj meritas tion? Ĉu tiel?Tre interesa demando. Kial senkulpaj suferu? Jesuo suferis kiel granda krimulo malgraŭ tio, ke li estis senkulpa pri granda krimo. Kial li ne provis eskapi?
Miaopinie, iu ajn respondo, kiun mi povus diri al vi estus nur teoria, ĉar mankas al mi spirita sperto pri tio.
Tial, mi nun lasu vin al via propra esplorado.
Paulinho (Покажи профила) 02 април 2016, 21:53:05
Oni ne povas argumenti ke la empiriaj sciencoj plene eksplikus vivon, la esencon mem de ĉiuj kreitaĵoj kaj la tuta realo. Tio estus troe transiri ilian limigitan metodikan randojn. Se oni pensas nur en tia limigita kadro, malaperas estetika sentemo, poezio kaj eĉ la kapableco por apartigi la veron de la malveron ankaŭ en la empiriaj sciencoj. Klasikaj religiaj tekstoj povas havi signifon por multuloj. Ili havas motivigantan forton kiu ĉiam malfermas novajn horizontojn. Ĉu estus inteligenta ilin ĵeti al mallumo, nur ĉar ili naskiĝis en la kunteksto de religia kredo? Efektive, estus naiva pensi ke etikaj principoj povas esti prezentita en pure abstraktaj terminoj, malkonektita de la tuta mondo. Etikaj principoj povas ĉiam reaperi sub malsamaj makvestoj kaj esprimita per malsamaj lingvoj, inkluzive de religiaj.
mihxil (Покажи профила) 02 април 2016, 22:01:31
Miland:La respondo evidente estas klarega. Senkulpuloj suferas ĉar ili malbonŝancas. Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas. Ĉu entute vi konsideras tiun eblon?mihxil: dio .. akcidente perkancere murdas infanojn, ĉar li volas puni iliajn gepatrojn? Do mi miskomprenas ion, ne ili sed iliaj gepatroj meritas tion? Ĉu tiel?Tre interesa demando. Kial senkulpaj suferu? Jesuo suferis kiel granda krimulo malgraŭ tio, ke li estis senkulpa pri granda krimo. Kial li ne provis eskapi?
Miaopinie, iun ajn respondon, kiun mi povus diri al vi estus nur teoria, ĉar mankas al mi spirita sperto pri tio.
Tial, mi nun lasu vin al via propra esplorado.