Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октомври 2011

Съобщения: 1577

Език: Esperanto

usonano78 (Покажи профила) 05 април 2016, 00:24:13

yyaann:
usonano78:Kial oni ne malamas tion, ke oni estas mistraktita kiel peonon? En ambaŭ politiko, sportoj, kaj religio oni estas nur peono por ia movado. Se vi estas ruza, vi ja ribelus kontraŭ la stato de la peono.

Kial homoj fieras esti peonoj?
Ĉu ni apliku, kion vi diris, al la Esperanta movado? Ni estu ruza, ni ne estu peonoj de Zamenhof! lango.gif
Kompreneble. Zamenhof ne profitas kontroli nin.

Mi ne havas elekton: mi devas lerni Esperanton. Anglalingvo maltaŭgas por mi. Mi ne povas paroli miajn pensaĵojn per Usona Angla. Ekzemple vi estas en Francio. Nun mi parolas al vi, se vi ne parolas la anglan! Se mi nur skribus en Usona Angla Forumo, kiuj mi parolas kune kun? Usonanoj? Kiuj? Mi estas ekcentrikulo. Angla ne taŭgas.

yyaann (Покажи профила) 05 април 2016, 04:23:36

Kompreneble. Zamenhof ne profitas kontroli nin.
Sed eble la UEA profitas? lango.gif Pli serioze, mi pensas, ke partopreni en ajna movado ne estas necese malbone, tiel longe, ke oni scias kial oni faras tion, kaj restas konscia, ke oni tiel estas eksponata al risko de grup-pensado.
Mi ne havas elekton: mi devas lerni Esperanton. Anglalingvo maltaŭgas por mi. Mi ne povas paroli miajn pensaĵojn per Usona Angla. Ekzemple vi estas en Francio. Nun mi parolas al vi, se vi ne parolas la anglan! Se mi nur skribus en Usona Angla Forumo, kiuj mi parolas kune kun? Usonanoj? Kiuj? Mi estas ekcentrikulo. Angla ne taŭgas.
Statistike, vi havas pli grandan verŝajnecon renkonti angla-, hispana- aŭ ĉina-parolanton ol Esperanto-parolanton. Mi pensas, ke la elekto paroli Esperante devenas pleje de la deziro interparoli egalbaze, ĉu ne?

usonano78 (Покажи профила) 05 април 2016, 13:50:11

Mi ne estis rekrutigita. Mi legis pri Esperanto flanke en biographio de Stalin. De samlibro mi ekkomprenis la naftan industrion en Azerbajĝano. ridulo.gif

Mi elektis lerni Esperanton, ĉar Usono enhavas nenaturan realecon, kaj mi ne sentas, ke mi estas en la plej bona lando. Kompreneble Usono havas troigata memestimecon kaj ne estas tutmonde egala. Oni estas facile fremdigita en Usono.

Latinaj lingvoj estas plu natura. Kiam mi vojaĝis al Hispanio aŭ Italio, la realeco sentas pli nature. Nuntempe mi pensas, ke esti nenatura esta la plej granda problemo tutmonde.

Religio estas nenatura, kaj ĝi malefektivigas vin, sed religio estas nur iu el multe da aferoj, kiuj sentigas nenaturiĝan. Politiko ankaŭ kaŭzas la senton, ke vi ne estas natura persono.

Ankaŭ mi trovas, ke la 1960aj generacio kontrolas Usonon, kaj ĝi ne estas mia lando. Estas la nacio por la "Baby-boomers" kiel Trump kaj Clinton. Do, angla estas pli ilia lingvo, la lingvo de Granda usono. Mi malŝatas Grandan Usonon, kaj mia generacio ne spertis 1950ajn. Do, mi estas fremdigita kaj volas ian alian lingvon.

Paulinho (Покажи профила) 10 април 2016, 03:26:27

Diskuti la ekziston de Dio estas senutila, kiam la ekzisto de la homo estas en ludo. Ni ĉiuj devas fari penon ŝanĝi la mondon. Kaj ne pensu oni ke ĉi tiuj penadoj ne povas ŝanĝi la mondon. Tiuj agoj disvastiĝis en socio nia, bono kiu ĉiam portas frukton preter kio oni povas vidi. Tial, ene de ĉi tiu tero, estas bono kiu ĉiam emas disvastigi, kelkfoje nevideble. Pli, la uzado de ĉi tiuj kondutoj restarigas nian senton de digno kaj kondukas nin al pli granda ekzisteca profundo, nin permesas sperti valoras nian vojon tra tiu mondo.

bryku (Покажи профила) 13 април 2016, 14:59:46

usonano78 (Покажи профила) 21 април 2016, 01:49:43

Mi promenis apud rivero proksima mia hejmo. Mi vidis subite malgrandan novatestamenton restinta sur ŝtupon proksime al la akvo. Mi haltis, kaj prenis la malgrandan libron en mia mano. Mi volis scii, se ĝi estas malseka kun akvo el la rivero. Estas tute seka, kaj la paĝoj estis pura. Subite, mi ĵetis la libron en la rivero. Tiam ĝi estis ja malseka! okulumo.gif

Stefano888 (Покажи профила) 02 май 2016, 22:46:10

bryku:La Sankta Kurano
Tio estas interesa. La Korano en Esperanto kun indekso en la interreto. Mi eklegis la Koranon en la angla antaŭ ses monatoj. Mi surpriziĝis vidi kiel similaj estas la instruaĵoj de la Korano al la Biblio. Mi estas kristano. Mi ne planas fariĝi islamano, sed mi havas multe pli da respekto al ilia sankta libro de kiam mi eklegis ĝin.

Miaopinie, Dio ekzistas kaj eble la Korano estas unu parto de la planego de Dio por homaro.

Miland (Покажи профила) 03 май 2016, 08:53:51

usonano78:Mi vidis subite malgrandan novatestamenton restinta sur ŝtupon proksime al la akvo. .. mi ĵetis la libron en la rivero.
Kial malŝpari libron? Kial ne lasi ĝin tie por alia homo?

Alkanadi (Покажи профила) 03 май 2016, 15:17:29

Stefano888:...sed mi havas multe pli da respekto al ilia sankta libro de kiam mi eklegis ĝin.

Miaopinie, Dio ekzistas kaj eble la Korano estas unu parto de la planego de Dio por homaro.
La kurano estas bela, sed la hadisoj kaj la interpretado estas la problemoj.

Estas lokoj, kiuj ankoraŭ mortigas sorĉistinojn.

usonano78 (Покажи профила) 03 май 2016, 18:38:04

Miland:
usonano78:Mi vidis subite malgrandan novatestamenton restinta sur ŝtupon proksime al la akvo. .. mi ĵetis la libron en la rivero.
Kial malŝpari libron? Kial ne lasi ĝin tie por alia homo?
Biblio estas unu el la plej publikigitaj libroj en la mondo. En mia apartmento konstruaĵo, foje iu lasas bibliojn en publikaj ĉambroj. Mi lacas je la daŭraj provoj de kristanoj disvastigi ilian religion. Mi ne ŝatas la humilecon aŭ malaltan memestimecon en ĉi tiu religio. Mi estas mia mem, ne ia aktoro in religia teatraĵo.

Обратно нагоре