Tertutup
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
dari cellus, 23 Oktober 2011
Pesan: 1577
Bahasa: Esperanto
antoniomoya (Tunjukkan profil) 30 Juni 2016 22.52.54
Kaj ĝi ne havas respondojn por la plej gravaj homaj demandoj.
Eble scienco estas la "religia" kredo de miaj samtempuloj, samkiel religio estis la kredo de la 15-jarcentaj homoj.
Ĉu kion diras scienco, tio iras mesen?
Amike.
Vestitor (Tunjukkan profil) 30 Juni 2016 23.31.42
antoniomoya:Scienco ne estas la ununura maniero kapti la Realon.Blabla...
Kaj ĝi ne havas respondojn por la plej gravaj homaj demandoj.
Eble scienco estas la "religia" kredo de miaj samtempuloj, samkiel religio estis la kredo de la 15-jarcentaj homoj.
Ĉu kion diras scienco, tio iras mesen?
Amike.
Vi pravas, ĝi estis la kredo de 15a-jarcentaj homoj, sed ni ne plu estas en la 15a-jarcento. Ĉu vi ankaŭ pensas pri aliaj aferoj en 15-jarcento maniero? Ĉu vi faras fajron en via ĝardeno anstataŭ uzi vian centran hejtadon? Ĉu vi lavas viajn vestojn en rivero? Ĉu vi ankoraŭ pensas ke malsanoj estas kaŭzitaj de malbonaj spiritoj?
Mi suspektas ne. Do, kial vi estas feliĉa uzi 15-jarcentaj ideoj por sciencaj-filozofiaj aferoj?
hilex (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 00.22.49
Vestitor:Kiel en mezepoko, pluraj homoj scias nenion pri fajro science, scias nenion pri kial akvo estas fluida, scias nenion pri kaŭzoj de malsanoj, krom kiel en banalaj vortoj sen kompreno pri la reala funkciado. Tial estas nenia diferenco inter mezepoko kaj nuntempo esence. Homoj amase estas sensciaj, kiel ili estis tiaj ĉiam. Malgraŭ ke ili aŭdas ĉiuloke saĝajn sciencajn vortojn, kiel ili aŭdis pri feoj en mezepoko, ili estas same malkleraj, kiel tiam.antoniomoya:Scienco ne estas la ununura maniero kapti la Realon.Blabla...
Kaj ĝi ne havas respondojn por la plej gravaj homaj demandoj.
Eble scienco estas la "religia" kredo de miaj samtempuloj, samkiel religio estis la kredo de la 15-jarcentaj homoj.
Ĉu kion diras scienco, tio iras mesen?
Amike.
Vi pravas, ĝi estis la kredo de 15a-jarcentaj homoj, sed ni ne plu estas en la 15a-jarcento. Ĉu vi ankaŭ pensas pri aliaj aferoj en 15-jarcento maniero? Ĉu vi faras fajron en via ĝardeno anstataŭ uzi vian centran hejtadon? Ĉu vi lavas viajn vestojn en rivero? Ĉu vi ankoraŭ pensas ke malsanoj estas kaŭzitaj de malbonaj spiritoj?
Mi suspektas ne. Do, kial vi estas feliĉa uzi 15-jarcentaj ideoj por sciencaj-filozofiaj aferoj?
Vestitor (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 01.25.08
Mi ne diris ke scienco havas ĉiuj solvojn por tiaj temoj kiel: persona konduto, etiko, feliĉo ktp (tamen ĝi ja proponas iujn gravajn enrigardojn), sed ĝi proponas pli bonan, pli racian klarigon por la mondo kaj ĝia (lia?) origino ol religio.
vejktoro (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 04.34.58
Ĉu la ekzistado de Dio solvas ion?
Sen dio oni demandas, " Kiel ni povas pensi? Kiel ni povas esti konscia? Kiel la vivo povus scii kiel evolui?"
Do, ni prezentas Dion por solvi tiujn demandojn. SED...
La respondo nur puŝas la samajn demandojn for.. de kie Li venis? De kie venis Sian konscion? .... Se mi pensas ĉar Li penas kaj Li min faris, do, do ,do, kial Li pensas?
'Kial mi staras?' tre similas al 'kial Li staras?' Li devas sekvi strangajn leĝojn.. kial?, de kie venis tiujn leĝojn? Ĉu ekzistas pli fortan realecon? Kaj el kie Tiu venis?
Mi devas krei ke la universo havas kreitojn kiuj povas pensi.. mi ne komprenas kial la forŝovado de tiu fenomeno el iu kreito al alio solvas ion.
Oni povas diri ke dio estas.. oni povas diri ke vivo estas... ke estado estas. Kial?
Kial dio estas? Mi ne scias. Kial estado estas? Mi ne scias.
Dio NE estas respondo.... Dio nur proponas le samajn demandojn.
bryku (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 10.57.22
antoniomoya:La universo aperis de si mem, spontane. Ĉu vi ne aŭdis pri virtualaj partikloj? De kie ili venas? De la vakuo mem. La dio ne estas necesa por la universo.
Se Dio ne estus tie, bonvolu imagi DE KIE vi estis aperintaj, DE KIE aperis la universo mem.
Amike.
bryku (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 11.00.34
antoniomoya:Scienco ne estas la ununura maniero kapti la Realon.Jes, ĝi havas respondojn, sed por kompreni ilin, oni devus esti pli saĝa.
Kaj ĝi ne havas respondojn por la plej gravaj homaj demandoj.
Amike.
hilex (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 11.17.41
bryku:Tiuj respondoj donas nur iluzion de la kompreno. "Spontane" estas same enigmo, kiel dio. Virtualaj partikloj enhavas tiom da mistero, kiel dio mem. Vakuo estas ne malpli mistera aĵo ol dio. La tutaj tiuj nomoj kreas la iluzion, ke ni kaptis la misteron de la universo. Ni nur ellernis fari utilajn por ni aĵojn. Tamen la komprenon de la tuto ni ne kaptis.antoniomoya:La universo aperis de si mem, spontane. Ĉu vi ne aŭdis pri virtualaj partikloj? De kie ili venas? De la vakuo mem. La dio ne estas necesa por la universo.
Se Dio ne estus tie, bonvolu imagi DE KIE vi estis aperintaj, DE KIE aperis la universo mem.
Amike.
antoniomoya (Tunjukkan profil) 1 Juli 2016 18.18.15
hilex:Tiuj respondoj donas nur iluzion de la kompreno. "Spontane" estas same enigmo, kiel dio. Virtualaj partikloj enhavas tiom da mistero, kiel dio mem. Vakuo estas ne malpli mistera aĵo ol dio. La tutaj tiuj nomoj kreas la iluzion, ke ni kaptis la misteron de la universo. Ni nur ellernis fari utilajn por ni aĵojn. Tamen la komprenon de la tuto ni ne kaptis.Vi tutege pravas.
Scienco anstataŭis la vorton "Dio" (kiu ne plaĉis al moŝtaj scienculoj) por vortoj kiel "spontana generado", "virtualaj partikloj", "vakuo", kaj aliaj spritaĵoj. Tiuj vortoj signifas absolute nenion, kaj klarigas ankoraŭ malpli. Ili nur montras la nescion de tiuj novaj "pastroj", kiuj havas tiom da "kredantoj" kiom la malnovaj religioj.
Kio estas energio?
Kio estas spaco?
Kio estas tempo?
Kio estas vivo?
Kio estas inteligento?
Kio estas personeco?
Kial ni estas tie?
Kial ekzistas io, anstataŭ nenio?
De kie aperis la tutan Realon?
Scienco scias nenion pri ĉio-ĉi. Ili nur spekulas, elpensas teoriojn, poste forĵetas ilin, kaj tiel plu.
Se ekzistas ununura malnecesa estaĵo, ekzistas nepre necesa Estaĵo.
Kvankam tio ne plaĉu al iuj, Dio estas neanstataŭigebla. Tute simple.
Amike.
mihxil (Tunjukkan profil) 2 Juli 2016 06.17.02
antoniomoya:Estis jam , kaj denove estas tute klare ke vi nek komprenas sciencon, nek volas ĝin kompreni kaj preferas anstataŭigi ĝin per viaj propraj misinterpretoj kaj iluzioj. Mi hezitis eĉ uzi la vorton 'mensogoj', sed mi timas ke vi lavis vian cerbon tiom profunde ke eĉ mem estas konvinkita.
Scienco scias nenion pri ĉio-ĉi. Ili nur spekulas, elpensas teoriojn, poste forĵetas ilin, kaj tiel plu.