بستن
حداکثر 500 پیام.
Dio ne ekzistas
از cellus, 23 اکتبر 2011
پستها: 1577
زبان: Esperanto
Vestitor (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 1:39:23
hilex (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 2:22:13
Vestitor:Dio-de-la-interspacoj denove. 'Ĉio estas Dio'. Simpla, tamen tro simplisma panteísmo rubo. Pigra (mallaborema) 'filozofio' kiu provas aserti ĉion kiel la rezultoj de nepruvita postulation.Mi scias nenion pri tiu, interspaca, dio. Ĉio ne estas dio. Dio nur estas principo, kiel leĝo. Sekve, ĝi estas nemateria. Ĝi lokiĝas nenie kaj ĉie. Kaj ĉiuj interspacaj aĵoj estas nur sekvo de ĝia rivelado. Ne estas neceso por adori ĝin. Oni devas nur esplori ĝin por ke oni komprenu sencon de ĉiuj ĝiaj rivelaĵoj.
bryku (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 9:30:11
JoeyJoJo:Se Dio ne ekzistas, kiu kantis na Holy Diver?Unu amerika gubernatoro diris, ke lernado de fremdaj lingvoj estas malnecesa, ĉar, kiel oni povas mem vidi, Jezuo Kristo parolis angle.
bryku (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 9:38:10
hilex:Kiel oni devu esplori ion, kio ne ekzistas? De kie oni prenu la scion pri tiu ĉi dio? Kaj kial malŝpari energion por sensencaĵojn?Vestitor:Dio-de-la-interspacoj denove. 'Ĉio estas Dio'. Simpla, tamen tro simplisma panteísmo rubo. Pigra (mallaborema) 'filozofio' kiu provas aserti ĉion kiel la rezultoj de nepruvita postulation.Mi scias nenion pri tiu, interspaca, dio. Ĉio ne estas dio. Dio nur estas principo, kiel leĝo. Sekve, ĝi estas nemateria. Ĝi lokiĝas nenie kaj ĉie. Kaj ĉiuj interspacaj aĵoj estas nur sekvo de ĝia rivelado. Ne estas neceso por adori ĝin. Oni devas nur esplori ĝin por ke oni komprenu sencon de ĉiuj ĝiaj rivelaĵoj.
hilex (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 10:27:06
bryku:Principo aŭ leĝo ne estas IO, en senco de materio. Sekve, ĝi ne ekzistas. Tamen ĝi estas. Fiziko ĉiam esploras tion, kio ne ekzistas, t.e. fizikajn leĝojn. Ili ne ekzistas, tamen estas. Kiel fiziko ekkonas la leĝojn? Esplorante la konduton de materio. Tiamaniere ekkoniĝas kaj dio. Aldone, mi ne opinias, ke dio kaj fizikaj leĝoj estas distingaj ideoj.hilex:Kiel oni devu esplori ion, kio ne ekzistas? De kie oni prenu la scion pri tiu ĉi dio? Kaj kial malŝpari energion por sensencaĵojn?Vestitor:Dio-de-la-interspacoj denove. 'Ĉio estas Dio'. Simpla, tamen tro simplisma panteísmo rubo. Pigra (mallaborema) 'filozofio' kiu provas aserti ĉion kiel la rezultoj de nepruvita postulation.Mi scias nenion pri tiu, interspaca, dio. Ĉio ne estas dio. Dio nur estas principo, kiel leĝo. Sekve, ĝi estas nemateria. Ĝi lokiĝas nenie kaj ĉie. Kaj ĉiuj interspacaj aĵoj estas nur sekvo de ĝia rivelado. Ne estas neceso por adori ĝin. Oni devas nur esplori ĝin por ke oni komprenu sencon de ĉiuj ĝiaj rivelaĵoj.
Sekve, sensencaĵoj aperas nur en iuj kapoj, se tiuj kapoj ne kapablas enfosiĝi pli profunde en esencon de la mondo.
mihxil (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 19:55:38
antoniomoya:Scio pri religio similas al scioj pri star trek. Eblas multon pri ĝi diri, sed mankas ĉiu rilato al realo.
Tiu kiu havas iluziojn estas vi, kiu eble kredas malsaĝe ke la Realo aperis el Nenio. Mi komprenas sufiĉe da scienco por scii ke ĝi havas neniajn respondojn al ĉefaj homaj demandoj.
Vi eble multe scias pri scienco, matematiko aŭ teknologio, sed vi scias absolute NENION pri filozofio aŭ religio. Tie, vi estas simpla nesciulo.
antoniomoya:Ekzistas nur unu vero. Estas malfacile malkovri kia ekzakte ĝi estas, sed scienco almenaŭ provas, kaj multgrade sukcesis. Male al religio kiu estas centelcente elpensaĵoj de homoj kiaj vi kiuj opinias ke ili povas forviŝi ĉiujn tiujn laborojn de sciencistoj per tia ĉi senrespekta movo ke realo estas io elektebla laŭ prefero. La esenco de scienco estas ke ĝi ne estas libere elektebla. Ke vi ne agnoskas tion, montras ke vi tute ne komprenas sciencon. Ja ĉio ajn devas agordi kun observoj kaj oni devas aktive testi siajn teoriojn. Vi simple forviŝas ĉiajn konceptojn kaj eltrovojn dirante ke la unuvorta respondo je ĉio 'Dio' estas ekvivalenta. Tio estas preskaŭ skandala, kaj absurda simpligo.
Via vero estas nur la via, sed ne estas la UNUNURA vero.
mihxil (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 20:06:09
Guilllem:Ĉar oni ne povas elmontri la neekziston de Dio, la ideo ke “Dio ne ekzistas” estas kredo, same kiel estas kredo la ideo ke “Dio jes ekzistas”.Ke du ebloj estas tiel ekvivalente vortigeblaj ne signifas ke ili estas estas same valoraj aŭ saĝaj.
Ne estas eble absolute pruvi ke morgaŭ la suno leviĝos, nek estas eble pruvi ke morgaŭ ĝi ne leviĝos. Tamen mi asertas ke estas multefoje pli saĝe supozi ke morgaŭ ĝi denove leviĝos, precize kiel ĝi faris jam miliardojn da fojoj antaŭe.
Ekzistas nenia ajn indiko ke ekzistas ia superulo kiu kreis la universon. Ĉio ajn indikas ke ĝi evoluiĝis tute sen ajn interago kun supera inteligenteco. Sendia universo simple tute agordas kun la sciataj faktoj, kaj supozi ian superan inteligentecon estas evidente fantaziaĵo, kies ŝanco de esti reala, estas eble nenula, sed tamen tre malgranda. Eble simile verŝajne kiel ke la okazaĵoj de Star Wars ie ekzakte okazis kiel prirakontitaj en la filmoj. Ne eblas elmontri ke ne tiel efektive okazis, sed vi devus samopinii ke estas freneze pro tio supozi ke efektive tiel vere okazis, kvazaŭ tio estas simile saĝe kiel simple supozi ke ĝi estas nur rakonto, farita por amuzi la homojn, kaj vendi la filmojn.
antoniomoya (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 21:41:04
mihxil:Scio pri religio similas al scioj pri star trek. Eblas multon pri ĝi diri, sed mankas ĉiu rilato al realo.Estas evidente ke vi malestimas religion, la superkonatan, starigitan kaj tradician religion.
Sed vi scias absolute nenion pri la religio de la persona serĉado kaj de la persona sperto, tiu kiun oni gajnas per pojn-forto, mem-serĉante dum jaroj kaj jaroj da esplorado, komparado, pripensado, ktp, ktp. Vi scias nenion pri la vera religio. Kaj vi scias ankaŭ nenion pri filozofio.
Sed mi jes scias ĉion kion vi rakontas pri scienco, ĉar dum 40 jaroj de mia vivo mi studis ĉion kion mi povis pri scienco, kaj ankaŭ pri filozofio kaj pri vera (ne oficiala) religio.
Vi firme kaj laŭlitere kredas kion diras sciencon, sed vi ne scias rilatigi tiun scion al filozofio nek al vera religio. La Realo estas tri-pieda benko, kaj vi konas nur unu piedon. Vi ignoras kaj tute malestimas la du aliajn.
Estas vi kiu lamas, amiko, ne mi.
Frate.
usonano78 (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 22:50:03
JoeyJoJo:Se Dio ne ekzistas, kiu kantis na Holy Diver?Haha! Mi preferas na DRI el Houstono.
hilex (نمایش مشخصات) 3 ژوئیهٔ 2016، 23:54:13
mihxil:Estas absolute neniu pruvo de leviĝo aŭ neleviĝo de la Suno. Ĉar ĝi simple ne povas leviĝi aŭ neleviĝi. Tio simple la Tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso. Tiu fakto oni konis ankoraŭ en antikva tempo. Ne ĉiuj, certe, tamen oni konis. Malgraŭ tiu absurdaĵo, aperanta kiam oni diras pri leviĝo aŭ neleviĝo, oni tute povas tiel diri, ĉar tio estas kutimaĵo kaj estas komprenebla al ĉiuj. Same, religioj elektis kompreneblajn en tiu tempo bildojn por liveri verojn pri iuj flankoj de la mondo. Ĉiuj tiuj dioj estas simple imagaĵoj, rolantaj striktajn rolojn, en kiuj ili personigas la konduton de la materio, aŭ ekstere de homo, aŭ malekstere de homo. Tio kuŝas en kerno de religio. Ĉio alia, aperinta poste, kiam religioj fariĝis uzataj de οἱ πολλοί, estas distordo. Nome tiu distordo estas kialo de abomeno kontraŭ religio. Kaj mi estas sur tiu flanko de la abomeno. Tamen mi ne forgesas, ke enkerne religio enhavas la veron, kiu devas esti trovota. Al mi tre plaĉas la diraĵo, ke "Ne ekzistas religio pli supera ol la vero". Nome tiun veron oni devas serĉi ĉie. Por ĉiu vera esploristo estas grava ĉiu esplorkampo, eĉ religio, kiel ajn ĝi ne plaĉis al scienculoj.
Ne estas eble absolute pruvi ke morgaŭ la suno leviĝos, nek estas eble pruvi ke morgaŭ ĝi ne leviĝos. Tamen mi asertas ke estas multefoje pli saĝe supozi ke morgaŭ ĝi denove leviĝos, precize kiel ĝi faris jam miliardojn da fojoj antaŭe.