閉じられた
最大 500メッセージ
Dio ne ekzistas
cellus,2011年10月23日の
メッセージ: 1577
言語: Esperanto
UUano (プロフィールを表示) 2011年10月23日 20:35:27
miĥil:Vi ne devas kompreni tion. Ankaŭ mi ne ĝin eĉ komprenas. La fido kaj la komprenado tute ne egalas. Fakte, ili kontraŭas unu la alian. La bezono plene kompreni misterion (neeble, ni diru), aŭ nepre certe scii ion, obstrukcias la fidon. La fido ne temas pri komprenado. Mi kredas ke ambaŭ estas bezonataj; ili kompletigas sin.UUano:Mi elektas fidi tian ĉi misterion.Mi tamen ne komprenas kial. Kial nepre ekzistu 'ia' Dio? Vi fantaziis iom pri ecoj kaj kunevoluado, nomas tion misterio kaj tiam 'elektas fidi' tion. Mi tute ne komprenas kial oni farus tion.
Vi petis:
Kial nepre ekzistu 'ia' Dio?La kialo estas simple ke mi elektis fidi tion. Vi certe ne deviĝu fari same.
Evidente, ni ĉiam malsamopinios pri tio. Tiu fakto estas kiu ĝi estas - ni malsimilas, kaj tio estas okej. Bone?
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月23日 20:41:47
UUano: Evidente, ni ĉiam malsamopinios pri tio.Tio estas preskaŭ evidente. Ŝanĝo de opinio en ĉi tiaj forumoj ŝajnas al mi sufiĉe raraj.
Mi pli celus kompreni kial vi propravole tenas tian svagan starpunkton, kial vi konvinkiĝis ke 'fido' estas bezonata, kaj kial vi tiom insistas ke ni plue forgesu pri la afero.
UUano (プロフィールを表示) 2011年10月23日 20:42:15
UUano (プロフィールを表示) 2011年10月23日 20:55:54
miĥil:Vi pravas!UUano: Evidente, ni ĉiam malsamopinios pri tio.Tio estas preskaŭ evidente. Ŝanĝo de opinio en ĉi tiaj forumoj ŝajnas al mi sufiĉe raraj.
miĥil:Mi pli celus kompreni kial vi propravole tenas tian svagan starpunktonĈar ĝi estas pli senchava al mi ol la certeco de aliaj starpunktoj.
miĥil:kial vi konvinkiĝis ke 'fido' estas bezonataMi penis iutempe vivi sen fidon. Al mi ne tro plaĉis tio.
miĥil:kaj kial vi tiom insistas ke ni plue forgesu pri la afero.Mi ne volas ke iu forgesu ian ajn aferon. Mi reklamacias la rajton esti malsimile, kaj mi fine favoras samon pri ĉiu.
Bonvolu ne miskompreni min. Mi trovas nian argumentadon utila por klarigi niajn pensojn. [redakto: aŭ, por ke niaj pensoj klariĝu al ni mem]
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月23日 21:04:51
UUano: Mi penis iutempe vivi sen fidon. Al mi ne tro plaĉis tio.Do, simple temas pri plaĉo, ne pri ia racia peso de poroj kaj kontraŭoj. Tiam vi eble ankaŭ povas 'fidi' (kion tio eĉ signifu?) je ajna alia Dio. Mi rekomendus simple elekti, aŭ eĉ mem elpensi, la plej plaĉan.
ereere (プロフィールを表示) 2011年10月23日 21:15:01
vidas vandenis:REE LA ATEISTOJ REMEMORIS DION!Iom tro facila sentenci tiamaniere. Post 2 jarmiloj de absurdaĵoj ŝajnas ke la sola armilo kiu restis al vi kontraŭ ateistoj estu unu vortludeto.
Valdecy_Silva (プロフィールを表示) 2011年10月23日 21:19:50
UUano:Ankaŭ, mi ne vere zorgas pri tio, ke oni samopinias kun mi rigardante la ebleco de dio.Mi opinias ke devas ekzisti grandega inteligenteco kiu lanĉis ian penson por ke ĉiuj komencu kaj sin gvidu mem, kaj samtampe mi opinias ke oni ne devas perdi tempon serĉante kompreni liajn ecojn. Sed ni devas niavice evoluigi niajn ecojn por niaj propraj klopodoj, inteligenteco, ktp... kaj tiel farighi kapabjaj lin kompreni, sen atendi misteran helpon.
Tiu kiu plej gravas laŭ mi estas la maniero en kiu oni agas rilate al aliuloj.
_____________
redakto: ĉi ĉio inkluzivas la rajton de ricevi respekton pri oniaj kredoj, ĉu jesas aŭ ĉu neas oni la ekziston de ia dio. Eble estas ia usonaneco ene de mi.
mihxil (プロフィールを表示) 2011年10月23日 21:28:09
Valdecy_Silva:Mi opinias ke devas ekzisti grandega inteligenteco kiu lanĉis ian pensonKial?
UUano (プロフィールを表示) 2011年10月23日 21:31:43
miĥil:Ne, ne pri plaĉo sed pri senchavo. Laŭ mia sperto, la racio ne tutas. Ekzistas ankaŭ la instinkto, kaj la emocio, kaj la sperto (kaj la tradicio, kaj tiel plu...) La racio montris al mi, ke vivado sen fido ne bonis - do mi trovis fidon, al kiu mi povis algluiĝi...ia senchava fido. Al fino devas oni elekti laŭ kiu fonto oni regados sian vivon.UUano: Mi penis iutempe vivi sen fidon. Al mi ne tro plaĉis tio.Do, simple temas pri plaĉo, ne pri ia racia peso de poroj kaj kontraŭoj. Tiam vi eble ankaŭ povas 'fidi' (kion tio eĉ signifu?) je ajna alia Dio. Mi rekomendus simple elekti, aŭ eĉ mem elpensi, la plej plaĉan.
Mi ne atendas ke oni akceptu tion. Eble mi ne esprimas ĝin tro klare. Tio ne estas facila afero!
Dorinha (プロフィールを表示) 2011年10月23日 22:03:03
Mi kredas je Dio! Mi scias ke li ekzistas, tio sufiĉas al mi.