Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-23 11:27:15
Hundies19:Opinio de kial Dio konjekte ekzistasEstus tro multe nun tute analizi tiun filmeton (la forumo ne permesas tiajn longajn mesaĝojn). Mi scias ke estas ne tre aferkoncerne, sed mi ne povas forlasi rimarkigi ke Berllinski ĉiam trafas min kiel tre pompa, tre aroganta. Eĉ se li iel pravus, mi tute ne ŝatas lin.
Por tiu kiu angle parolas. La bazaj Metafizikaj ŝancoj subtenas la ekzistas de Dio.
Sed kompreneble li ne pravas. Li prenas superecan starpunkton ke sciencistoj ignoras aliajn flankojn de la vero (eĉ komparas ilin kun krimuloj), kaj klaĉas iom pri fosilioj (tute eĉ ne mencias la aliajn pruvojn por evoluado).
Finefine lia sola argumento ŝajnas esti ke almenaŭ nuna scio pri kosmologio estas kohera kun la kristisma Dio, kion li krome apenaŭ pluklarigas.
Hundies19:Jusuo estis historian ulon.La temo estis Dio, ne Jesuo.
Cetere, Jesuo estas apenaŭ 'historia ulo'. Supozeble ni povas diri ke li probable ja ekzistis. Kvankam la fontoj estas sufiĉe unuflankaj kaj skribitaj dekojn de jaroj poste. Pruvoj el lia vivtempo eĉ tute mankas. Sed bone, ni akceptu ke li ekzistis. Kompreneble li ne reviviĝis post la morto. Pri tio ekzistas eĉ malpli da pruvo. Ne pli ol por averaĝa nifo-observo.
Hundies19:Ni ne Fizikajn leĝojn kompreni laŭ baza nivelo aŭ origino. Materio estas ne memekzista. La kredo pri la memekzista Dio estas racia.Mi ne scias kion signifu 'memekzista'. Sed ŝajne maksimume konkludeblas el ĉi ĉio ke estas aferoj pri kiuj ni scias nenion. Kiel el tio sekvus la Dio de la malnova testamento estas komplete malklare.
Hundies19: Sed la ateistulo nehavas racian kialon por diras aliulojn "Mi scias (supozas ) ke Dio neekzistas."Ja havas: mankas pruvoj
Hundies19: Por la vidado de veron, oni devas kredi oniajn sensojn por dirado de "Dio ne ekzistas". Do la argumento "Vi iluziiĝi" estas memvenka.Mi ne bone komprenis kion vi volis diri. Sed scienco ne nur dependas de oniaj sensoj. Precipe dependas de ripeteblaj eksperimentoj kaj observoj. Kaj ankaŭ gravas kohero. Mirakloj ne estas koheraj kun fiziko, sed ja kun psikologio. Do, mi prenas la koheran starpunkton kaj supozas ke la okazo de 'mirkakloj' aŭ 'komunikoj' kun Dio simple estas rezultoj de la homa menso. Do ili estas similaj, rilataj aŭ samaj al fantaziamikoj, amashisterioj, pura trompo, kogna disonanco, kredado pri ĉarlatanado kaj astrologio ktp. Klaras ke homoj emas observi kaj kredi multajn aferojn kiuj evidente estas malveraj.
Hundies19:"La plej bona datum' ke ni havas pri la praeksplodo, estas ekzakte kio mi antaŭdirus se mi havus nur la kvin librojn de Moseo, La Psalmoj kaj la Biblio entute."Nobelpremio aŭ ne, sed se la faktoj pri la praeksplodo estas tiom ekzakte eltireblaj el la biblio do kial neniu faris, antaŭ ol scienco prezentis la faktojn?
-Arno Penzias
darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-23 13:57:17
miĥil:la forumo ne permesas tiajn longajn mesaĝojnPor ĉiu problemo estas solvo.
kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-23 15:29:25
Hundies19:Jusuo estis historian ulon.pardonu, vi verŝajne konfuzas du vortojn:
rakonto = story
historio = history
ja jesuo estis rakonta ulo. kiu ekzistas nur en rakontoj.
fakte same kiel unukornaj ĉevaloj, elfoj, ktp.
Hundies19:La kredo pri la memekzista Dio estas racia.kial kaj kiel?
laŭ mi ŝajnas tiom neebla...
ĉu se mi ekkredas je unukornaj ĉevaloj, tio signifas ke senpruve ili ekzistas?
krome, mi scias ke dio ne ekzistas kiel mi scias ke unukornaj ĉevaloj ne ekzistas. se iam vi montras al mi unukornan ĉevalon, aŭ dion, eble tiam mi ŝanĝon kion mi kredas. sed por la momento tio ne okazis...
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-novembro-23 15:35:51
kaha:Certe Jesuo estis! Ankaŭ hodiaŭ estas multaj Jesuoj, sed plej ofte en mensmalsanulejoj.Hundies19:Jusuo estis historian ulon.pardonu, vi verŝajne konfuzas du vortojn:
rakonto = story
historio = history
ja jesuo estis rakonta ulo. kiu ekzistas nur en rakontoj.
fakte same kiel unukornaj ĉevaloj, elfoj, ktp.
Hundies19:La kredo pri la memekzista Dio estas racia.kial kaj kiel?
laŭ mi ŝajnas tiom neebla...
ĉu se mi ekkredas je unukornaj ĉevaloj, tio signifas ke senpruve ili ekzistas?
krome, mi scias ke dio ne ekzistas kiel mi scias ke unukornaj ĉevaloj ne ekzistas. se iam vi montras al mi unukornan ĉevalon, aŭ dion, eble tiam mi ŝanĝon kion mi kredas. sed por la momento tio ne okazis...
Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-23 15:43:59
La Biblio provizas scion por personoj de aliaj epokoj. Estas konfirmado de kredo ke kosma realo estas spegulita en la Biblio.
"Mirakloj ne estas koheraj kun fiziko"
Mirakloj estas esceptojn pri fiziko laŭ difino. Oni devas havi kontraŭsupernaturaj supozoj antaŭ por reguli ilin tial nepova.
" Do ili estas similaj, rilataj aŭ samaj al fantaziamikoj"
Fantazioj neŝanĝas la vivojn de personoj laŭ similaj potenco aŭ ordo kiel kristanismo. La homa menso estas ja estigita por spiritaj aĵoj. La povo de Kristanismo (kaj kelkaj aliaj religioj) kreski malgraŭ grandaj malfacilegoj kaj la multaj sanigaj mirakloj kiuj okazas, simple meti la projekto en la ejo de "Dio ekzistas". Ĉu estas evoluadita eco aŭ estas rekte estigita eco de Dio, negravas,
"Ja havas: mankas pruvoj"
Ĉi tiu nur funkcias kiel kialo diri "Mi ne kredi pri Dio". Ne ke aliuloj nedevas kredi.
"Kvankam la fontoj estas sufiĉe unuflankaj kaj skribitaj dekojn de jaroj poste."
PraIzraelo estas forte parolan kulturon. Scio estas tre bone donis el person' al person'. Ankaŭ la Novtestamento estas la plej bone konservita verko de la pramondo, (kun 5,700 grekaj manuskriptoj). Ĝi estas ankaŭ la plej bone kopita praverko iam. Scienculo akceptas la valideco de la klasikaĵoj sed ofte atakas la Novtestamento kiu skribiĝas antaŭ la klasikaĵoj.
"Kompreneble li ne reviviĝis post la morto."
La atestoj de antaŭe skeptikulo paŭlo kaj la kredita atestoj de virinoj (kiuj estis neofte donita kredeblo) kaj cento da personoj, diri li reviviĝis. La rakonto mankas signojn de legendo, ĝi estas simpla. Estas universale akceptita per novtestamenta scienculo ke la disĉiploj cete vivis kristo post sia morto. Estas pli probabla ke ili vere vidis la gloriĝita krist ol ke estis amasa iluzio. La konjekto estas en la teista flanko.
"Berllinski ĉiam trafas min kiel tre pompa"
Li montras frue ke (kelkaj) ateismanoj estas pomaj.
"Li prenas superecan starpunkton ke sciencistoj ignoras aliajn flankojn de la vero"
Ekzaktle kiel la ateismano . Ili neniam konfesus ke ili nehavas estrecon en spiritaj aŭ eĉ kulturaj aferoj. Ili gajnas potecon per ilia ateisma vidpunkto. Laŭ aliaj vortoj, estas malsincera kailo por iliaj vidpunkoj pri kulturo kaj religio.
"Dio, kion li krome apenaŭ pluklarigas."
Ne bezono . La ideo estas ke kristanoj kaj aliaj religioj havas la konjekto (kiu estas alia ke ambaŭ flankoj havas) ĉe ilia flanko sed ateistoj nehavas ĝin.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-23 16:05:09
Hundies19:La Biblio provizas scion por personoj de aliaj epokoj. Estas konfirmado de kredo ke kosma realo estas spegulita en la Biblio.Ni prenu la biblion.
Frazo unua:
" En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. "
En la komenco?! La tero ekekzistis 9 miliardojn da jaroj post tiu komenco! Tio ne plu estas en la komenco. Pardonu, sed se vi volas aserti ke la biblio provizas ian ajn 'spegulon' pri la la 'kosma realo' vi devus iom pli klarigi tion. Ĉar ĉi-sole la aserto estas ne pli ol absurda. Jam la unua frazo de la biblio estas evidente malĝusta.
Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-24 00:10:45
Ĉielo signifas la stelojn kaj aliaj kosmajn korpojn. Tajpu "ĉiela" angle en la vortaro. Ĝi tradukiĝas "celestial". La signifo estas simila hebree. Ĉi tio estas la kreadon de kosmaj aĵoj. Poste la tero estas kreita. Tio estas ĉiom iu bezonas scii pri kreadon de la universo por kulti Dion (Nu estas pli en la Biblio, sed ĉi tio estas baza ordo de kreado).
Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-24 01:51:29
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-24 06:43:57
Hundies19:"En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron."Jes, mi supozis ke ĉielo interpreteblas kiel 'steloj'. Sed tio ne forprenas la evidentan malĝustaĵon ke la tero estus kreita 'en la komenco'. Vi simple tute ignoras la esencon de mia rimarko.
Ĉielo signifas la stelojn kaj aliaj kosmajn korpojn. [...] Poste la tero estas kreita. Tio estas ĉiom iu bezonas scii pri kreadon de la universo por kulti Dion (Nu estas pli en la Biblio, sed ĉi tio estas baza ordo de kreado).
Kaj ke 'tio estas ĉiom kion iu bezonas', tion vi ĉiam povus diri, neniu fakto pri la kosma historio estas esence por vivteni onin. La biblio simple ne provizas iun ajn impresan fakton pri la 'kosma realo'. Estus imprese se skribiĝus 'En la komenco Dio kreis la universon. Kelkajn centojn da milionoj da jaroj poste li kreis la unuajn stelojn. Naŭ miliardojn da jaroj post tio li kreis la sunon kaj la teron.' Sed ne, tio reduktiĝis al 'en la komenco dio kreis la ĉielon kaj la teron'. Tio estas tre malbona resumo, kaj estas evidente skribaĵo de homoj.
Se vi volas resti ĉe via absurda aserto, mi petas ke vi prezentu unu fakton el la biblio kiun judo el la epoko de la skribo de la biblio ne povis scii, kiu intertempe estas pruvita ĝusta, kaj kiu estas pli specifa kaj pli ĝusta ol tiu idiota 'en la komenco'.
Hundies19:"Dr.Gerald Schroeder" ŝajnas esti interesa sciencisto kiu eksplikas kiel la biblio speguligas kosma kreado .Prezentu viajn ideojn mem. Gugli mi ankaŭ povus sen via helpo.
Jakovo (Montri la profilon) 2011-novembro-25 22:03:54
Scio kion dio povintus doni al homaro:
* vi estas ĉiuj homoj, neniu popolo estas pli aŭ malpli homa ol alia. vi estas nur ete alie por pli bone venki la ĉirkonstancoj de viaj loĝregionoj.
* ekzistas malgrandegaj bestoj kiuj malsanigas vin se vi ne lavas viajn manojn antaŭ ol manĝi aŭ operacii
* eĉ homo estas nur besto al kiu "mi" donis iom pli da inteligenteco. do ne murdu ilin senkiale, eĉ pli bone tute ne se eble
* e = m * c ^2
* aero konsistas el diversaj gasoj. nur unu el ili estas bezonata por spiri.
* cancero estas troiĝo de ĉeloj
* per varmego vi povos unutage instigi movadon
* per movado vi povos unutage instigi lumon
* kelkaj metaloj altiras unu peco la alian
* ekzistas kvazaŭ-lumo kiu povas trapasi eĉ la tutan korpon
* sono estas malpli rapida ol lumo
* nenio povas esti pli rapide ol lumo
* ĉiu korpo altiretas la aliajn, sed nur vere videblas se korpego kiel la tero aŭ la luno
* la luno respondecas pri tio ke la maro venas kaj foriras ĉiujn ses horojn
* k. t. p.