Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Beiträge: 1577
Sprache: Esperanto
AlfRoland (Profil anzeigen) 1. Dezember 2011 07:46:03
hebda999:Vi certe pravas ke Biblio ĉefe enhavas "erarojn". Cetere vi skribas nur galimation.darkweasel:ĉu ne laŭ la biblio li diris ke la homo regu la teron?Tion diris la homo, skribante la Biblio, kiu ne estas "dia" libro - ĝi enhavas tro multe da eraroj, kaj la Dio neniam eraras. Por la Dio ni estas tiel malgravaj kiel bakterioj por ni. Nur homa fiero devigas nin pensi, ke ni estas la plej altaj kreitaĵoj de la potenca Dio. Homo eraras je ĉio. Homo ne komprenas la universon. Ni konas nur tre malgrandan parton de ĝi. Ni komencis science pensi nur antaŭ kelkaj jarcentoj. La homa vivo estas tro mallonga por ke ni povu kompreni la eternan Dion.
Biblio, same kiel Korano kaj "Mil kaj unu noktoj" estas fabelaroj - literature interesaj, sed ne pli!
antoniomoya (Profil anzeigen) 1. Dezember 2011 09:38:35
hebda999:Tion diris la homo, skribante la Biblio, kiu ne estas "dia" libro - ĝi enhavas tro multe da eraroj, kaj la Dio neniam eraras.Mi ne scias KIAL, por serĉi Dion aŭ la originon de tuto, oni ĉiam turnas sin al Biblio, Korano, ktp., kiuj estas nur libroj skribitaj antaŭ multaj jarcentoj, kun la pensmaniero kaj la tiamaj konoj de niaj prauloj.
Ĉu oni ne povas enketi memstare, kaj malkovri per si mem kie troviĝas la vero?
Amike.
bildo (Profil anzeigen) 1. Dezember 2011 10:56:40
antoniomoya:Certe la vero ne troviĝas en dogmoj.
Ĉu oni ne povas enketi memstare, kaj malkovri per si mem kie troviĝas la vero?
AlfRoland (Profil anzeigen) 1. Dezember 2011 19:27:15
antoniomoya:Kondiĉe ke vi kredas je Dio, kiu kreis universon la homoj kiuj skribis la religiajn tekstojn certe havis same bonan scion, kiun havas iliaj hodiaŭaj posteuloj. Neniu alia ol Dio mem povus informi pri sia ekzisto - nun same kiel antaŭ miloj da jaroj. La pli bonan konon hodiaŭ donis al ni la scienco kaj tiu ne trovis Dion.hebda999:Tion diris la homo, skribante la Biblio, kiu ne estas "dia" libro - ĝi enhavas tro multe da eraroj, kaj la Dio neniam eraras.Mi ne scias KIAL, por serĉi Dion aŭ la originon de tuto, oni ĉiam turnas sin al Biblio, Korano, ktp., kiuj estas nur libroj skribitaj antaŭ multaj jarcentoj, kun la pensmaniero kaj la tiamaj konoj de niaj prauloj.
Ĉu oni ne povas enketi memstare, kaj malkovri per si mem kie troviĝas la vero?
Amike.
Miland (Profil anzeigen) 1. Dezember 2011 20:17:39
antoniomoya:Mi ne scias KIAL, por serĉi Dion aŭ la originon de tuto, oni ĉiam turnas sin al Biblio .. Ĉu oni ne povas enketi memstare, kaj malkovri per si mem kie troviĝas la vero?Ĉu vere vi sukcesis trovi "la veron" per vi mem?

jeckettre (Profil anzeigen) 2. Dezember 2011 03:56:47
miĥil:Pri aferoj pri kiuj mankas konoj oni normale diras 'mi ne scias', kaj 'ne kredas ke ekzistas'.interese estas ke, same ĉe Lernu, mi iam sinpretendis ateisto
...
Ankaŭ pri koboldoj ni scias nenion, sed ja mankas ĉiuj pruvoj, do estas tre nature aserti ke ni ne kredas ke ili ekzistas, kaj mi supozas ke tion faras preskaŭ ĉiu.

mi ja ankoraŭ ne vidis ian laŭ-oni-difinan "pruvon" de Dio, mi tamen ekdubas ke la naturo mem, aŭ la universo mem, mirinda, nevenkebla, estus Dio.
kun pruvo mankanta, oni povas kaj "ne kredi ke ekzistas" kaj "ne kredi ke ne ekzistas", sed senprudenta estas "kredi ke ne ekzistas" same kiel "kredi ke ekzistas"
do, ĉu oni povas nur stari nun je Ora Mezo ?

miĥil:Mi ne tute certas (mi ne komprenas pri tiu uzo de 'incenso'), sed ĉu mi do legis ke vi eĉ pretus kredi pri la ekzisto de koboldoj? Ĉu do la ekzemplo estas eĉ ne sufiĉe absurda? Kio pri unukornuloj?por mi, absurda estos nur tio kio ŝokus. la incensumo pro mi nur estas moro senofenda kiu manifestas kredon al Dio, koboldoj aŭ animoj de la prauloj (se nur sincere tamen; mi diros iomposte ke oni plejparte miskomprenadas ion pri incensumo).
pri unukornuloj - mi kredas: la rinoceroj

bildo (Profil anzeigen) 2. Dezember 2011 06:29:03
jeckettre:Materialistoj ne havas dogmojn. Materio estas tio, kion homoj vidas ĉiutage. Ekzistado de materio ne estas dogmo, tio estas vero.
interese estas ke, same ĉe Lernu, mi iam sinpretendis ateistokaj poste min trovis nur stulta papaguminte la materialistan dogmon kaj neniam pripensis memstare.
jeckettre:Diokredantoj nek vidas Dio, nek eĉ scias, kiu estas "Dio". Eĉ ĉu "Dio" estas vivulo aŭ ne. Do, ekzistado de Dio estas dogmo.
mi ja ankoraŭ ne vidis ian laŭ-oni-difinan "pruvon" de Dio, mi tamen ekdubas ke la naturo mem, aŭ la universo mem, mirinda, nevenkebla, estus Dio.
jeckettre:Laŭ mi, ne estas racia kredi je kio ajn. Kiam pruvoj mankas, pli racia estas pensi kaj dubi. Sed pri ekzistado de materio ni havas pli ol sufiĉe da faktojn.
kun pruvo mankanta, oni povas kaj "ne kredi ke ekzistas" kaj "ne kredi ke ne ekzistas", sed senprudenta estas "kredi ke ne ekzistas" same kiel "kredi ke ekzistas"
jeckettre:Absurda estas tio, kio estas nekomprenebla. Ĉio racia estas komprenebla kaj ne absurda.
por mi, absurda estos nur tio kio ŝokus. la incensumo pro mi nur estas moro senofenda kiu manifestas kredon al Dio, koboldoj aŭ animoj de la prauloj (se nur sincere tamen; mi diros iomposte ke oni plejparte miskomprenadas ion pri incensumo).
mihxil (Profil anzeigen) 2. Dezember 2011 06:40:08
jeckettre: mi tamen ekdubas ke la naturo mem, aŭ la universo mem, mirinda, nevenkebla, estus Dio.'La universo mem estus Dio'? Galamatio, kiel AlfRoland dirus.
jeckettre:kun pruvo mankanta, oni povas kaj "ne kredi ke ekzistas" kaj "ne kredi ke ne ekzistas", sed senprudenta estas "kredi ke ne ekzistas" same kiel "kredi ke ekzistas"La ekzemploj de koboldoj, tekruĉoj, unukornuloj ktp montras ke tiuj du ne estas egalvaloraj. La nul-hipotezo ĉiam estas plej simpla, la neekzisto de ia fenomeno. Kial ni supozus malgrandajn ulojn kiuj loĝas en fungoj, kiam nia monda bildo same bone funkcius sen ili? Kial ni supozus eĉ ĉionpovantan personon, kiu kreus la universon, kiam nia monda bildo same bone funkcius sen ĝi?
jeckettre:do, ĉu oni povas nur stari nun je Ora Mezo ?Ne.
jeckettre:por mi, absurda estos nur tio kio ŝokus.Ŝajne estas via kutimo redifini vortojn. Tio ne helpas efikan komunikadon.
jeckettre:mi diros iomposte ke oni plejparte miskomprenadas ion pri incensumo).Pli da 'galamatio'. 'Incensumo' ŝajnas al mi rita ago pri bruligo de ia rezino. Kiel eĉ rilatas al la temo, estas malklare al mi.
jeckettre:pri unukornuloj - mi kredas: la rinocerojHa ha, kiom sprite. Vi simple denove redifinis vorton. Unukornulo estas io alia
jeckettre (Profil anzeigen) 2. Dezember 2011 08:16:06
bildo:Materialistoj ne havas dogmojn. Materio estas tio, kion homoj vidas ĉiutage. Ekzistado de materio ne estas dogmo, tio estas vero.materialismo estas materialismo, materio estas materio.
bildo:Diokredantoj nek vidas Dio, nek eĉ scias, kiu estas "Dio". Eĉ ĉu "Dio" estas vivulo aŭ ne. Do, ekzistado de Dio estas dogmo.Dio estas Dio, diokredantoj estas diokredantoj.
kio pri neekzistado de Dio?
bildo:Laŭ mi, ne estas racia kredi ĉion. Kiam pruvoj mankas, pli racia estas pensi kaj dubi.Tio estas ankaŭ laŭ mi.
bildo:Absurda estas tio, kio estas nekomprenebla. Ĉio racia estas komprenebla kaj ne absurda.Ne ĉio nekomprenebla donas impreson de absurdo, ekz. kelkaj ideoj, ŝatoj de la aliuloj, pri kiuj mi ne tute komprenas. Tiuj laŭ mi maksimume estas interesa. Rimarku la distingon inter "ne tute" kaj "tute ne".
jeckettre (Profil anzeigen) 2. Dezember 2011 08:39:42
miĥil:'La universo mem estus Dio'? Galamatio, kiel AlfRoland dirus.mi ne provu persvadi antaŭjuĝon... cito: Dio estas Dio, diokredantoj estas diokredantoj.
miĥil:La ekzemploj de koboldoj, tekruĉoj, unukornuloj ktp montras ke tiuj du ne estas egalvaloraj. La nul-hipotezo ĉiam estas plej simpla, la neekzisto de ia fenomeno. Kial ni supozus malgrandajn ulojn kiuj loĝas en fungoj, kiam nia monda bildo same bone funkcius sen ilin? Kial ni supozus eĉ ĉionpovantan personon, kiu kreus la universion, kiam nia monda bildo same bone funkcius sen ĝi?Mi reklarigas, ke ne mi kredas tiojn; sed mi provas pensi pri tiaj onidiroj senantaŭjuĝe.
miĥil:Ne.

absurda (absurd·a ← absurd·o)L'incensumo ja al mi estas nek kontraŭa al normala saĝo nek tute ne komprenebla. Se ĝi estas "jes", do ŝokus min. Tie estas vidpunkt-malsameco pli ol redifino.
kontraŭa al normala saĝo; tute ne komprenebla
miĥil:Pli da 'galamatio'. 'Incensumo' ŝajnas al mi rita ago pri bruligo de ia rezino. Kiel eĉ rilatas al la temo, estas malklare al mi.Mi provos klarigi sube.
miĥil:Ha ha, kiom sprite. Vi simple denove redifinis vorton. Unukornulo estas io aliarinocero estas ja unu el la unukornuloj, ulo kiu havas unu(solan) kornon

Ĉio estas ebla.