Lukket
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
fra cellus,2011 10 23
Meldinger: 1577
Språk: Esperanto
UUano (Å vise profilen) 2011 10 23 22:09:39
Valdecy_Silva:Dankon por via kontribuo al diskurso, kaj bonvenon!
Mi opinias ke devas ekzisti grandega inteligenteco kiu lanĉis ian penson por ke ĉiuj komencu kaj sin gvidu mem, kaj samtampe mi opinias ke oni ne devas perdi tempon serĉante kompreni liajn ecojn. Sed ni devas niavice evoluigi niajn ecojn por niaj propraj klopodoj, inteligenteco, ktp... kaj tiel farighi kapabjaj lin kompreni, sen atendi misteran helpon.
cellus (Å vise profilen) 2011 10 24 08:27:18
UUano:Mi trovas tion amuza, ke en la estinteco estis la nekredulojn kiujn oni mistraktis, sed oni hodiaŭe malfidas religiemulojn.Probable multo dependas de la religia konteksto en kiu oni vivas. Kiam mi estis juna en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, la nereligiemuloj havis kvazaŭ privilegion (aŭ unuvicecon) formuligi la problemon pri ekzisto de dio aŭ ne. Ŝajnas al mi ke la religioj forte revenis dum la lastaj 20 jaroj, kion mi opinias estas paŝo malantaŭen. Ke religiuloj vidas la aferon inverse estas certe klara!
cellus (Å vise profilen) 2011 10 24 10:01:40
Se ni imagas kreanton de la tuta universo, tiam ni devas demandi al ni kian sintenon tiu kreanto povas havi al la homo, al la unuopulo.
Ni scias ke la suno estas la konata faktoro de kiu ĉiu vivo sur la Tero dependas. La suno ne estas inteligenta. Ĝi "nur" lumas. Kio indikas ke la origino de la universo estas pli inteligenta ol la suno?
Fakte la scienca fikcio povas doni eblan teologian respondon, ke la Dio alprenas formon, kiun la homo povas kompreni. Tiu motivo estas priskribita, uzata, en kelkaj rakontoj, kaj – se mi bone memoras – ankaŭ en la televida serio "Star Trek".
Dum la evoluo de la homo kiel ni konas ĝin, la imago pri dio ŝanĝiĝas de io sufiĉe konkreta, kiel speciala insulo kie la dio povas loĝi, pere de idoloj, bildojn kiujn homoj faris al si pri la dio, kaj finfine la abstrakta ideo pri dio kiel ĉeestanta en la tuta universo.
Mi vidas la ideon pri dio kiel bona kaj praktika dum certa stadio de la homa evoluo. Sed ju pli ni evoluiĝas kaj lernas novaĵojn, des pli abstrakta ni devas fari nian bildon pri dio.
Ideo pri dio kiu faras kion li volas kun la homoj estas, se oni rigardas kio okazas ĉiraŭ ni, la plej probabla. Dio scias ĉion, diras la kredantoj, do Dio ankaŭ scias pri miaj malfortaj flankoj, mia stulteco kaj mia neplena kompreno, kaj tamen li (se li nun estas viro) minacas min per la plej teruraj punoj se mi ne adoras lin. Se li estus homo, oni dirus ke li estas despoto. Li nur volas homojn kiuj hipokrite lekas liajn piedojn.
Tia dieco estas multe pli kredebla ol tia kiu amus ĉiun homon kaj tamen sendas cunamojn kaj aliajn malbonaĵojn al la homaro. Ke la priskribo kiun oferas la religionoj pri la esenco de dio ne povas esti vera, ŝajnas evidenta el la supra.
unpensador (Å vise profilen) 2011 10 24 11:09:32
http://www.youtube.com/watch?v=lh3kPŜurFQ
http://www.youtube.com/watch?v=CACCAEM-r60
Ĝis
Edu http://la-falange.mforos.com/
Miland (Å vise profilen) 2011 10 24 13:28:32
Dorinha:Mi kredas je Dio! Mi scias ke li ekzistas, tio sufiĉas al mi.Bone por vi! Mi dubas, tamen, ĉu debatoj povas konvinki tiujn, kiuj ne kredas je Dio, sen ia spirita sperto.
Tamen, eble estos utile por ateistoj pripensi la eblon. Se estas problemo de malbono en nia mondo, ĉu ne ankaŭ problemo de bono? Kiel klarigi nian kapablecon krei lingvojn kaj artajn kulturojn?
Hyperboreus (Å vise profilen) 2011 10 24 14:14:09
cellus (Å vise profilen) 2011 10 24 14:43:36
Hyperboreus:"Se Dio volas malebligi malbonon sed ne povas, - do li ne estas ĉiopovo.Tio estas interesa punkto. Se oni vere rigardas dion kiel realaĵo estas interese kiel eĉ kredanton traktas tiun dion kiel io kion oni povas uzi por siaj propraj celoj. El la historio ni povas vidi multajn ekzemplojn pri homoj kiuj ekzemple mortigis aliajn homojn, eĉ en la nomo de Dio, sen pensi ĉu tio vere estis io kion Dio akceptas. Kaj pri sanktuloj estas interesaĵo ke eĉ la ŝtelistoj havas sian sanktulon! Malgraŭ la ordono de Dio ke oni ne ŝtelu! Paroli pri oportunemo!
Se li povas malebligi malbonon sed ne volas, - do li estas malbonvolanta.
Se li povas malebligi malbonon kaj povas, - do de kie venas la malbono?
Se li nek povas nek volas? - do kial lin nomi Dion?"
kaha (Å vise profilen) 2011 10 24 14:55:18
Kamory (Å vise profilen) 2011 10 24 15:19:45
mihxil (Å vise profilen) 2011 10 24 15:58:24
Miland:Kiel klarigi nian kapablecon krei lingvojn kaj artajn kulturojn?Tiuj kapabloj aŭ donis al nia specio avantaĝon en evoluado (pri lingvo tio sufiĉe klaras), aŭ tio donis al ni ian certan 'seksan' avantaĝon, simile al la vosto de pavo (tio povus esti vera por multaj kulturmanifestiĝoj), aŭ simple temas pri hazarda kromefiko.
Fakte mi eĉ ne vidas la problemon. Laŭ mi tiuj kapabloj estas komplete kaj sufiĉe facile klarigeblaj en materia mondobildo.