Yugawe
Max. 500 messages.
![](/upload/photos/100_100/ed/ed2b20e7d817114cd082918ec5413bb4_1717082744.jpg)
Dio ne ekzistas
ca, kivuye
Ubutumwa 1577
ururimi: Esperanto
Srcoco (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2011 22:16:24
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2011 22:27:30
Algis:Interesiĝu pri teosofio,antropoteosofio kaj aliaj similaj aferoj,kaj vi komprenos, ke tiuj diskutoj estas nur vana perdo de tempoŜajnas al mi ke okupiĝado pri tiaj senraciaj stultaĵoj ja nepre estas eĉ plia perdo de tempo.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2011 22:29:01
Srcoco:la Universo kaj Dio estas la sama afero.Kion tio signifu? Ĉu la universo pensis kaj decidis krei sin mem? Tute ne senchavas.
Srcoco (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2011 23:00:08
miĥil:Tute ne. Mi neniam diris, ke la Universo kreis sin mem. Mi kredas je la bigbano, kaj la Universo estas sufiĉe mirinda por mi. Tion mi volis diri.Srcoco:la Universo kaj Dio estas la sama afero.Kion tio signifu? Ĉu la universo pensis kaj decidis krei sin mem? Tute ne senchavas.
Kajgiestis (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 03:46:31
bildo (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 05:15:16
Srcoco:Mi kredas je panteismo. Laŭ panteismo, la Universo kaj Dio estas la sama afero. Pro tio, mi skribas Universon kun majuskloUniverso estas reala afero, Dio estas la dogmo. Ili ne povas esti la sama afero.
Ĉu vi volas per via sofismo diri, ke "Universo ekzistas" = "Dio ekzistas"?
AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 07:03:55
Kajgiestis:Se li ekzistas en la mensoj da homoj, ĉu li ekzistas iel? Mi pensi tiel.Tiuokaze temas pri halucino!
jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 08:34:29
bildo:Ne estas grava, ke vi ne komprenas ion, tute aŭ ne tute. "Nekomprenebla" signifas, ke neniu povas kompreni.Ĉu do "komprenebla al neniu" ? Kio pri duonkomprenebla-duonnekomprenebla aŭ al-iu-komprenebla-kaj-al-aliaj-nekomprenebla? Mi signifas, ke almenaŭ mi komprenas la kielon kaj kialon de la afero menciita, kvankam eble tute ne komprenas vi. Ĝi donus al vi impreson de absurdo, aŭ vin ŝokus; dum al mi ne. Ĝi do al vi aspektus absurda; dum al mi ne. Krom mi, vi(pluralo) ne fariĝas ĉiu, kaj vi-tute-ne ne fariĝas neniu. Ĉu vi komprenas min aŭ trovas min absurda?
bildo:Kaŭzo de kio ajn ne nepre estas kreado. Kiu kreas la flako post la pluvo? Neniu. La flako fariĝas, ĉar akvo havas econ flui suben. Same fariĝado de maroj kaj montoj, de planedoj kaj steloj havas naturajn kaŭzojn. Same fariĝado de universo havas naturan kaŭzon. Ĝi fariĝis, ĉar materio havas siajn ecojn.Kiu kreas la econ flui suben? Kiu kreas la naturajn kaŭzojn kaj ecojn?
jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 08:39:56
miĥil:Mi ankoraŭ tute ne komprenas kie la incensumado rolas en la tuta rakonto. Mallogikaj konektoj, tio estas absurdo.Epizodo. Per ĝi mi intencis diri pri diokredanteco de l'aliaj kaj mia dubo pri la esenco de Dio kaj la difino de la vorto Dio.
miĥil:Jes, mi konfesas ke mi forgesas la "neeblajn". Ĉio krom la neeblaj estas ebla. Sonas pli neniodire.
Tio unue ne estas vera, kaj due diras nenion. Ne ĉio estas ebla, kaj eĉ se io estus principe ebla, tio dirus nenion pri tio ĉu ankaŭ estus vera.
rinocero estas ja unu el la unukornulojSerioze mi aldonas, ke mi tute ne prenas ian beston kun korno neebla, kompare al dinosaŭroj, al la labe farita strangaĵoj ktp. Al vi, ĉu mankas nur fosilio kiel pruvo? Aŭ multe da mito kiel malpruvo?
jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 08:45:16
miĥil:Jes, kaj la universo estas universo. Pri kio vi diable parolas?La universo estas universo. Mi dubas ke estus ĝi mem Dio. Mi home paroloas pri tio, ke ne ĉiu prenas Dion je la stereotipan imagon, ekz. priskribata en Biblo aŭ io alia. Rekante: Estas mil dioj por mil diokredantoj. Cetere mi estas nur diodubanto.
Nu, vi ŝajne ne ŝatas ian ajn "redifino" en E-o. Ja vortojn difinis iuj homoj. Kaj kiam oni ne trovas vorton bone esprimi sian ideon? Mi uzas do iun vorton provizore, kaj provos klarigi miskomprenojn.
Mi neniam signifis religiajn diojn. Jen la nuna difino:
Dio (Di·o)"plej supera""nehoma""esto" sufiĉas por priskribi kion mi signifas. Mi rigardas ĉiujn, ĉion - materiojn, energiojn, spiritojn kaj ceterajn nekonatajn kune, kiel la plej superan eston. Mi ne pretas diri pri ĉiokreinteco. Mi signifas, ke ĉiuj kreadas kaj malkreadas unu la aliajn; neniu superas la adojn, kaj la kunon de ĉiuj.
plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma)