Yugawe
Max. 500 messages.
![](/upload/photos/100_100/ed/ed2b20e7d817114cd082918ec5413bb4_1717082744.jpg)
Dio ne ekzistas
ca, kivuye
Ubutumwa 1577
ururimi: Esperanto
jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 08:59:38
Algis:tio estas vana diskuto. Diskutas du flankoj,dum vero,aŭ pli proksime al vero estas en tria flanko. Interesiĝu pri teosofio,antropoteosofio kaj aliaj similaj aferoj,kaj vi komprenos, ke tiuj diskutoj estas nur vana perdo de tempoHo, jes; troa parolo jam deviigas min de la triaflankeco. Sed iu ne permesis stari je Ora-Mezo... Tamen ne ĉiuj.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 09:14:29
Srcoco:Mi kredas je la bigbano, kaj la Universo estas sufiĉe mirinda por mi. Tion mi volis diri.Do, 'Dio' estas nun sinonimo por 'mirinda'? Komprenu ke tia klaĉado ne estas komprenebla.
jeckettre:Ĉio krom la neeblaj estas ebla. Sonas pli neniodire.Bone ke vi jam mem konstatis.
jeckettre:Serioze mi aldonas, ke mi tute ne prenas ian beston kun korno neebla, kompare al dinosaŭroj, al la labe farita strangaĵoj ktp. Al vi, ĉu mankas nur fosilio kiel pruvo? Aŭ multe da mito kiel malpruvo?Estas evidente ke unukornuloj estas mitaj aferoj, probable ekekzistintaj en la mitoj pro diversaj miskomprenoj.
Sed mi vere ne volas ŝanĝi la temon al ĉu unukornuloj vere ekzistus aŭ ne. La esenco de la ekzemplo estis ke ĝi estu io kio klare ne ekzistas. Se vi estas tiom freneza ke tio eĉ ne veras por unukornuloj, ni prefere simple prenu alian ekzemplon. Kvankam mi dubas ĉu tio ĉe vi eblas.
jeckettre:Vi tamen en via repriskribo de la vorto konvene forlasis tiun 'ulon'. Dio estas ulo. Iu 'persono' do. Difinoj en kiuj dio eĉ ne plu estus ulo, estas tro malakordaj kun la normala signifo, kaj vere ne plu estas akcepteblaj.Dio (Di·o)"plej supera""nehoma""esto" sufiĉas por priskribi kion mi signifas. Mi rigardas ĉiujn, ĉion - materiojn, energiojn, spiritojn kaj ceterajn nekonatajn kune, kiel la plej superan eston. Mi ne pretas diri pri ĉiokreinteco. Mi signifas, ke ĉiuj kreadas kaj malkreadas unu la aliajn; neniu superas la adojn, kaj la kunon de ĉiuj.
plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma)
Kio montris al vi ke 'ĉio kune' iel similas al Dio? Je kio tio estas bazita?
bildo (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 11:13:14
jeckettre:Se iu komprenas ion, tiu povas klarigi tion al alia homoj. Se tiu ne povas, do tiu simple mensogas.
Ĉu do "komprenebla al neniu" ? Kio pri duonkomprenebla-duonnekomprenebla aŭ al-iu-komprenebla-kaj-al-aliaj-nekomprenebla? Mi signifas, ke almenaŭ mi komprenas la kielon kaj kialon de la afero menciita, kvankam eble tute ne komprenas vi. Ĝi donus al vi impreson de absurdo, aŭ vin ŝokus; dum al mi ne. Ĝi do al vi aspektus absurda; dum al mi ne. Krom mi, vi(pluralo) ne fariĝas ĉiu, kaj vi-tute-ne ne fariĝas neniu. Ĉu vi komprenas min aŭ trovas min absurda?
jeckettre:Neniu. Neeble krei ecojn de materio sen materio. Ecojn de materio sen materio ne ekzistas.
Kiu kreas la econ flui suben? Kiu kreas la naturajn kaŭzojn kaj ecojn?
Srcoco (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 23:13:34
miĥil:Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.Srcoco:Mi kredas je la bigbano, kaj la Universo estas sufiĉe mirinda por mi. Tion mi volis diri.Do, 'Dio' estas nun sinonimo por 'mirinda'? Komprenu ke tia klaĉado ne estas komprenebla.
Mi nur volis montri mian opinion, kaj montri, ke mi ne inventis panteismon, ĝi estas penso kaj mi kredas ĝin. Vi ne volas ŝanĝi vian opinion, kaj vi ne povas ŝanĝi la mian.
Ĝis!![]()
Srcoco (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2011 23:23:53
Ne. Kiam oni diras "dion", mi pensas pri universo. Iumaniere, panteismo similas al paganismo, ĉar ambaŭ respektegas la naturon.bildo:Srcoco:Mi kredas je panteismo. Laŭ panteismo, la Universo kaj Dio estas la sama afero. Pro tio, mi skribas Universon kun majuskloUniverso estas reala afero, Dio estas la dogmo. Ili ne povas esti la sama afero.
Ĉu vi volas per via sofismo diri, ke "Universo ekzistas" = "Dio ekzistas"?
Kaj ĝi ne estas sofismo, panteismo estas vidpunkto. Bonvolu, respektu la ideojn de aliaj.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2011 02:38:49
Srcoco:Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.Ŝajne vi kopiis tion ĉi rekte el vikipedio, eĉ inkluzive la gramatikajn nekompreneblaĵon. Mi prenis la liberon simple legi la anglan version, kiu pli klaras.
Mi restas ĉe mia konstato ke la difino de 'Dio' en 'panteismo' estas konfuza. Se Dio ne plu estas io persona, kaj 'universo' fakte estas sinonimo, tiam ja tiu via panteismo simple egalas ateismon. Dio estus nur ankoraŭ metaforo. Multaj 'panteistoj' ankaŭ elektas tute ne uzi la vorton 'Dio' por eviti la konfuzon.
Sed ekzistas kelkaj variaĵoj de 'panteismo'. Ankaŭ ekzistas 'novepokaj' fuŝaĵoj kiuj vidas ĉie spiritaĵojn kaj similajn absurdaĵojn. Tio kompreneble estas tute senbaza kaj malakceptinda.
Je kia branĉo vi troviĝus? Ĉu vi voĉdonis 'Dio ekzistas' aŭ 'Dio ne ekzistas'?
jeckettre (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2011 03:06:54
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
La diskutado aperus enuiga, se oni ne povas/provas bone kompreni unu la alian. Principe, lingvo internacia ne estas ĉiopova.
miĥil:Estas evidente ke unukornuloj estas mitaj aferoj, probable ekekzistintaj en la mitoj pro diversaj miskomprenoj....Mi estas necerta pri via intenco demandadi por tiom ekzemploj al iu kiu eke jam manifestis ke li asertas nenion neelkonitan kaj dubas tiojn onidiritajn dum manko de pruvo(same de malpruvo), kaj pri tioj li konas ne pli ol vi.
miĥil:Kvankam mi dubas ĉu tio ĉe vi eblas.Dubu ĉion.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
miĥil:Vi tamen en via repriskribo de la vorto konvene forlasis tiun 'ulon'. Dio estas ulo. Iu 'persono' do. Difinoj en kiuj dio eĉ ne plu estus ulo, estas tro malakordaj kun la normala signifo, kaj vere ne plu estas akcepteblaj."... aŭ estaĵo".
Krom se ĉio kio estas ne estus ia estaĵo.
miĥil:Kio montris al vi ke 'ĉio kune' iel similas al Dio? Je kio tio estas bazita?senmiskomprenige, dio(same tiojn mi diris antaŭe). majuskulo miskomprenigis.
sufiĉas tio ke ĉiuj estas sub la universala regulo(malkontentiga nomo; tamen bv. komprenu ke ne ĉio homlingve esprimebliĝas), kiu ĉie ĉeestas, tiaforme, aliaforme, eĉ senforme. Kaj se vi volas: papilia efekto, libera volo... ĉio pripensinda.
bildo:Se iu komprenas ion, tiu povas klarigi tion al alia homoj. Se tiu ne povas, do tiu simple mensogas.Eĉ la plej lerta ne ĉiam tion povas. kelkfoje tiu mortpuniĝus
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Malsama penso kaj ago de ĉio kune farus tute malsaman mondon, eĉ universon. Kaj se al vi(pluralo) komprenebla: kreus.
Amike.
Srcoco (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2011 03:19:16
Se Dio ne plu estas io persona, kaj 'universo' fakte estas sinonimo, tiam ja tiu via panteismo simple egalas ateismon.Ekzakte, ateismo.
Kaj pardonu min pro kopii la tekston, mi estas komencanto
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2011 03:37:14
jeckettre:Ĉiufoje mi sentas pulvonKaj kion signifas 'senti pulvon'? Ĉu koleron?
jeckettre:La diskutado aperus enuiga, se oni ne povas/provas bone kompreni unu la alian.Estus bona komenco uzi vortojn laŭ normala signifo.
Jeckettre:Mi estas necerta pri via intenco demandadi por tiom ekzemploj al iu kiu eke jam manifestis ke li asertas nenion neelkonitan kaj dubas tiojn onidiritajn dum manko de pruvo(same de malpruvo), kaj pri tioj li konas ne pli ol vi.Pardonu, sed tion ĉi mi ne povis malĉifri.
Jeckettre:"... aŭ estaĵo".Do bone. Provizore mi supozas ke vi celas esti 'panteisto' kiel Srcoco. Bonvolu legi mian reagon al li.
Jeckettre:komprenu ke ne ĉio homlingve esprimebliĝas)Do kiel vi 'eksciis'? Ĉu per malhoma lingvo?
Jeckettre:Malsama penso kaj ago de ĉio kune farus tute malsaman mondon, eĉ universon. Kaj se al vi(pluralo) komprenebla: kreus.Mi supozeble ne komprenas. Pensoj evidente ne faras universojn. Maksimume nur metafore.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 5 Kigarama 2011 03:38:12
Srcoco: Ekzakte, ateismo.Do, bonvolu respondi ĉu vi voĉdonis 'Dio ne ekzistas' aŭ 'Dio ekzistas'?