Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 octombrie 2011

Contribuții/Mesaje: 1577

Limbă: Esperanto

Srcoco (Arată profil) 5 decembrie 2011, 05:35:31

miĥil:
Srcoco: Ekzakte, ateismo.
Do, bonvolu respondi ĉu vi voĉdonis 'Dio ne ekzistas' aŭ 'Dio ekzistas'?
Mi ne scias, kaj laŭ mi, tiu afero ne gravas.
Mi kredas je la universo, la bigbano kaj la scienco.

jeckettre (Arată profil) 5 decembrie 2011, 06:32:35

miĥil:Kaj kion signifas 'senti pulvon'?
malpaceco por komunikadi. ne ĉiu ŝatas ricevi malrespektaĵon nur pro nekompreno je iuj vortoj kaj opinioj. jam ke mi volas nur interŝanĝadon kaj ne interbataladon de opinio. se vi ĉiam celas iun kiel rivalon, mi nur sendos al vi bedaŭrindan ĝison.
La diskutado aperus enuiga, se oni ne povas/provas bone kompreni unu la alian
mi signifas paciencon por kompreni.

cetere, mi ne trovis alian krom "Dio" kun majuskulo por signifi "la plej supera unu".

miĥil:Provizore mi supozas ke vi celas esti 'panteisto' kiel Srcoco.
mi celas esti nenio krom mi, kaj mi ne celas esti panteisto.
miĥil:Ĉu per malhoma lingvo?
mallingvo.
miĥil:Pensoj evidente ne faras universojn. Maksimume nur metafore.
nu, vi tenu vian dubon, prefere ol aserton. tio sufiĉas rideto.gif

Srcoco:Mi ne scias, kaj laŭ mi, tiu afero ne gravas.
similidee, mi voĉdonis neniun.

bildo (Arată profil) 5 decembrie 2011, 07:09:57

Srcoco:
Ne. Kiam oni diras "dion", mi pensas pri universo. Iumaniere, panteismo similas al paganismo, ĉar ambaŭ respektegas la naturon.
Kaj ĝi ne estas sofismo, panteismo estas vidpunkto. Bonvolu, respektu la ideojn de aliaj.
Mi respektas la rajton de ĉiuj homoj skribi pri iliaj ideaj, sed mi ne povas respeki tiajn ideajn, kiaj mi agnoskas absurdaj. Mi pensas, ke eble miaj ideaj ne estas agrabla por vi, sed mi ne petas vin respekti ilin. Estas sufiĉe por mi, ke mi povas skribi pri ili. Bonvolu respekti mian rajton skribi pri miaj ideaj. Dankon.

Do, mi opinas, ke la aserto "la Universo kaj Dio estas la sama afero" estas mensogo kaj sofismo.

bildo (Arată profil) 5 decembrie 2011, 07:24:18

Srcoco: Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.
Mi pensas, ke tiu, kiu skribis ĉi tio difino de panteismo, estas tipa Diokredanto. Li diras: "Dio, Li", li ne diras: "Dio, ĝi". Do, li agnoskas, ke Dio estas persono. Tio ĉi difino estas provo savi la dogmon. Dio estas nekomprenebla? Universo estas komprenebla! Dio estas Universo, do, Dio estas komprenebla. Unoverso ekzistas? Jes! Do, Dio ekzistas.

Mi eĉ povas aldoni samajn "pruvojn" pri ekzistado de Dio.

1. Suno kaj Dio estas la sama afero. Suno ekzistas? Evidente. Do, Dio ekzistas.

2. Luno kaj Dio estas la sama afero. Luno ekzistas? Evidente. Do, Dio ekzistas.

3. Mia ĉapelo kaj Dio estas la sama afero. Mia ĉapelo ekzistas? Jes. Do, Dio ekzistas.

Sed ĉiuj tiuj "pruvoj" kostas neniom...

Srcoco (Arată profil) 5 decembrie 2011, 07:29:06

Do, mi opinas, ke la aserto "la Universo kaj Dio estas la sama afero" estas mensogo kaj sofismo.
Kaj tio estas ne respekti miajn ideojn. Do, mi ne respektos la viajn.
Mi ne scias se vi kredas je dio aŭ ne, fakte, tio ne gravas al mi, sed mi ne parolos kun vi de nove, ĝi estas perdi la tempon. Adiaŭ rideto.gif

Srcoco (Arată profil) 5 decembrie 2011, 07:39:17

bildo:
Srcoco: Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.
Mi pensas, ke tiu, kiu skribis ĉi tio difino de panteismo, estas tipa Diokredanto. Li diras: "Dio, Li", li ne diras: "Dio, ĝi". Do, li agnoskas, ke Dio estas persono. Tio ĉi difino estas provo savi la dogmon. Dio estas nekomprenebla? Universo estas komprenebla! Dio estas Universo, do, Dio estas komprenebla. Unoverso ekzistas? Jes! Do, Dio ekzistas.

Mi eĉ povas aldoni samaj "pruvoj" pri ekzistado de Dio.

1. Suno kaj Dio estas la sama afero. Suno ekzistas? Evidente. Do, Dio ekzistas.

2. Luno kaj Dio estas la sama afero. Luno ekzistas? Evidente. Do, Dio ekzistas.

3. Mia ĉapelo kaj Dio estas la sama afero. Mia ĉapelo ekzistas? Jes. Do, Dio ekzistas.

Sed ĉiuj tiuj "pruvoj" kostas neniom...
Jes, sed la diferenco estas, ke ne ĉiuj kredas je la panteismo, do, ne ĉiuj kredas je dio tiumaniere. Oni kredas ke dio estas ulo, oni kredas ke dio estas (ekzemple) la luno, oni kredas ke dio estas la universo, kaj oni kredas ke dio estas nenio.
Ĝi tute ne estas pruvo. Eble, mi esprimis min nekorekte kiam mi diris ke dio kaj universo estas la sama afero, sed mia esperantnivelo estas tro malalta por diskuti pri filosofio.
Eble, mi povis diri ke, ĉioj, kio mi vidas, mi nomigas dion, sed ne estas diferenco pri kio vi vidas. Tio estas la sama afero, sed mi nomigas al ĝi Dion.
Dio estas Universo, do, Dio estas komprenebla. Unoverso ekzistas? Jes! Do, Dio ekzistas.
Kaj... kiel mi povas pruvi ke dio estas universo? Mi ne povas rideto.gif
Nur vidpunkto, tute ne pruvoj.

bildo (Arată profil) 5 decembrie 2011, 11:03:33

Srcoco:
Kaj tio estas ne respekti miajn ideojn. Do, mi ne respektos la viajn.
Mi ne scias se vi kredas je dio aŭ ne, fakte, tio ne gravas al mi, sed mi ne parolos kun vi de nove, ĝi estas perdi la tempon. Adiaŭ rideto.gif
Estu sana! Vi ignoros min? Sed mi ne promesas ignori vin. okulumo.gif

bildo (Arată profil) 5 decembrie 2011, 11:12:32

Srcoco:
Jes, sed la diferenco estas, ke ne ĉiuj kredas je la panteismo, do, ne ĉiuj kredas je dio tiumaniere.
Ho! Kion mi vidas post via "Adiaŭ"! Ĉu vi ŝanĝas vian intencon ignori min? Bone. rideto.gif

Srcoco:
Oni kredas ke dio estas ulo, oni kredas ke dio estas (ekzemple) la luno, oni kredas ke dio estas la universo, kaj oni kredas ke dio estas nenio.
Ĉu homoj havas kapon por kredi? Mi preferas pensi. Mi pensas, ke Dio estas dogmo por kredantoj kaj mita personaĵo por pensantoj.

Srcoco:
Kaj... kiel mi povas pruvi ke dio estas universo? Mi ne povas rideto.gif
Nur vidpunkto, tute ne pruvoj.
Kial vi pensas, ke universo bezonas ĉi tion strangan nomon "Dio"?

mihxil (Arată profil) 5 decembrie 2011, 17:37:27

jeckettre:
miĥil:Kaj kion signifas 'senti pulvon'?
malpaceco por komunikadi. ne ĉiu ŝatas ricevi malrespektaĵon nur pro nekompreno je iuj vortoj kaj opinioj.
Mi pensas ke la redifino de vortoj por ke ili signifu ion tute alian ja estas iom incite. Interkonsento pri vortsignifoj estas ja la unua paŝo en interkompreno.

'Dio' estas vorto uzata de ekz. la kristanoj. Ĝi signifas 'ulon kiu kreis la universon', kaj kiu mem estas 'ekster' ĝi. Aŭ ion similan. Mi proponus ke nur por tio oni uzu la vorton, certe en ĉi tiu fadeno kie eĉ partoprenis ulojn kiuj kredas ke la biblio estas fonto de scienca informo.

jeckettre:jam ke mi volas nur interŝanĝadon kaj ne interbataladon de opinio.
Mi bedaŭrinde ĝis nun eĉ ne ete komprenis kion vi fakte volis diri.

jeckettre:cetere, mi ne trovis alian krom "Dio" kun majuskulo por signifi "la plej supera unu".
Mi ekzemple tute ne komrpenas kion eĉ signifu 'la plej supera unu'. Kio estas 'plej supera'? Ĉu la plej granda, la plej grava, la plej enhava? Kiel tio malsamas al la universo mem?

jeckettre:mallingvo.
Kaj kio estas tio?

jeckettre:
miĥil:Pensoj evidente ne faras universojn. Maksimume nur metafore.
nu, vi tenu vian dubon, prefere ol aserton. tio sufiĉas
Pliaj enigmoj. Via diro simple neniel kongruas kun mia rimarko. Vi ne neis, nek konsentis ĝin. Vi nur diras ion tute nerilatan. Pura Montipajtoneco.

Srcoco (Arată profil) 5 decembrie 2011, 22:14:40

'Dio' estas vorto uzata de ekz. la kristanoj. Ĝi signifas 'ulon kiu kreis la universon', kaj kiu mem estas 'ekster' ĝi.
Ne ĉiam. Ne estas la sama afero "dio" kaj "deity" (mi ne konas la vorton en esperanto).
Ankaŭ, ne estas la sama afero la kristiana dio kaj la universala koncepto je dio (kiu havas multajn difinojn).
Ho! Kion mi vidas post via "Adiaŭ"! Ĉu vi ŝanĝas vian intencon ignori min? Bone.
haha ne! lango.gif Kiam mi respondis, mi ne vidis vian novan mesaĝon.
Mi ne scias kiel respondi. Mi amegas la universon, la vivon, la feliĉon, la naturon, ktp, kaj mi adoras ilin.

Înapoi mai sus