مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
المشاركات: 1577
لغة: Esperanto
bildo (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2011 5:58:24 ص
Srcoco:Leginte mian novan mesaĝon vi comprenis, ke "mi esprimis min nekorekte kiam mi diris ke dio kaj universo estas la sama afero". Jes, via aserto estas nekorekta, ĝi estas sofismo. Mi skribis pri tio, sed vi ofendiĝis anstataŭ rebonigi vian aserton. Ĉi tio konduto estas tipa por kredantoj. Via esperantonivelo ne kulpas. Kulpas via kredo.
haha ne!Kiam mi respondis, mi ne vidis vian novan mesaĝon.
Srcoco:Mi scias. Simple vi estas Diokredanto.
Mi ne scias kiel respondi. Mi amegas la universon, la vivon, la feliĉon, la naturon, ktp, kaj mi adoras ilin.
Srcoco (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2011 7:12:18 ص
Jes, via aserto estas nekorekta, ĝi estas sofismo. Mi skribis pri tio, sed vi ofendiĝis anstataŭ rebonigi vian aserton.Pardonu min por tio.
Via esperantonivelo ne kulpas. Kulpas via kredo.Fakte, panteismo ne estas nek kredo nek religio. Ĝi estas filozofia idelogio. Ezkemple, Einstein kaj Stephen Hawking kredas je la panteismo, sed ili ne estas religiuloj.
Mi trovis ĉi tiun frazon:
Panteísmo es una manera eufemistica de decir ateo.(Panteismo estas eŭfemisma maniero por diri ateon)
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2011 8:06:40 ص
Srcoco:Fakte, panteismo ne estas nek kredo nek religio. Ĝi estas filozofia idelogio. Ezkemple, Einstein kaj Stephen Hawking kredas je la panteismo, sed ili ne estas religiuloj.Kaj kiel tio ne estas kontraŭdira? Ĝi ne estas kredo, sed jenaj homoj kredas je ĝi?
Uloj kiel Einstein kaj Hawking povas esti nomataj 'panteistoj' tiusence ke ili eble foje uzis la vorton 'Dio' metafore.
En ĉi tiu enketo ambaŭ ili klakus 'Dio ne ekzistas', ĉar estas klare ke en tia ĉi enketo ne estas celate 'Ĉu oni povas uzi la vorton Dio kiel metaforon'.
Srcoco:Bone, do vi estas ateisto. Ekparoli pri tio ke vi 'kredas' je tia metafora 'Dio' en fadeno en kiu aliaj parolis pri 'unua kaŭzo', pri la biblio, atakis evoluadon, parolis pri malscienco kiel inteligenta dezajno, plendis pri abortoj, kaj probable pri kelkaj aliaj similaj malraciaĵoj kiujn mi nun ne rememoras, sugestas ion tre alian ol vi verŝajne celas.Panteísmo es una manera eufemistica de decir ateo.(Panteismo estas eŭfemisma maniero por diri ateon)
Kvankam ĝis nun vi ne vere klare esprimis vin pri la preciza via starpunkto. Ekzistas novepokaj branĉoj de panteismo kiujn mi same kontraŭus kiel dikredismon.
Kaj io tia:
Srcoco:Mi amegas la universon, la vivon, la feliĉon, la naturon, ktp, kaj mi adoras ilin.estas al mi pli malpli tute sensignifa. Vi 'amas' kelkajn aferojn, kaj 'adori' supozeble ĉi-kuntekste simple signifas 'amegi'. Kaj do? Ne vere havas lokon en ĉi tiu fadeno. Nomu tion 'Dio' se vi preferas, sed ne en ĉi tiu fadeno, ĉar ni evidente ne parolis pri metaforoj.
Srcoco (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2011 9:11:56 ص
estas al mi pli malpli tute sensignifa. Vi 'amas' kelkajn aferojn, kaj 'adori' supozeble ĉi-kuntekste simple signifas 'amegi'. Kaj do? Ne vere havas loko en ĉi tiu fadeno. Nomu tion 'Dio' se vi preferas, sed ne en ĉi tiu fadeno, ĉar ni evidente ne parolis pri metaforoj.De nove, pardonu min por esprimi tiumaniere, sed ne estas alia esprimo pro tio. Do, panteistoj uzas religian vortaron (se vi legas la artikolon pri panteismo en wikipedia, vi komprenos kion mi diras). Panteismo negas eksiston de parsona dio, sed ĝi ne havas alia vorto por describi ĝian vizion je la universo.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2011 7:17:38 م
Srcoco:De nove, pardonu min por esprimi tiumaniereNe gravas
Srcoc:sed ne estas alia esprimo pro tio.Kial ne? Simple diru 'Universo' kiam vi celas universon.
Srcoco:Do, panteistoj uzas religian vortaron (se vi legas la artikolon pri panteismo en wikipedia, vi komprenos kion mi diras).Vikipedio (en) fakte diras ke ekzistas modernaj panteistoj kiuj 'komplete evitas la vorton Dio'. Kaj tio efektive ŝajnas ankaŭ al mi plej saĝa.
La problemo kun vorto kia 'Universo' anstataŭ 'Dio' eble estas ke tio aspektigas la tutan panteismon iom malplena. Sed tia ĝi laŭ mi efektive estas. Ĝi estas malplena, ĝi diras aŭ aldonas apenaŭ ion ajn. Respekto pri la universo estas ankaŭ esprimebla per la jenaj vortoj:
'mi respektas la universon'.
urvater (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2011 11:16:17 م
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Ni provu trovi certajn pruvojn ! Atentu !
Mi pensas ke Dio ne ekzistas. Se Dio ekzitus, la kafo estus multe pli bona. Kaj ankaù mi ne parolas teon. En multe da lokojn, estas terura kiom la kafo, la teo estas malbelega. Ĉu vi ne trovas ? Do, Dio ne ekzistas kaj mi ŝatas la kafon !
Bonan vesperon kaj
ĝoja kristnasko alveni.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
luzziddu (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2011 11:22:46 م
urvater:Saluton al ĉiuj,Dio ekzistas. Se Dio ne ekzistus Vi ne estus farinta tiom da eraroj. Ja oni diru: "multe da lokoj" ne "multe da lokojn" kaj oni diru "estas terure" ne "estas terura".
![]()
Ni provu trovi certajn pruvojn ! Atentu !
Mi pensas ke Dio ne ekzistas. Se Dio ekzitus, la kafo estus multe pli bona. Kaj ankaù mi ne parolas teon. En multe da lokojn, estas terura kiom la kafo, la teo estas malbelega. Ĉu vi ne trovas ? Do, Dio ne ekzistas kaj mi ŝatas la kafon !
Bonan vesperon kaj
ĝoja kristnasko alveni.
Bonan nokton
urvater (عرض الملف الشخصي) 8 ديسمبر، 2011 5:22:58 م
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
La malĝustaĵo estas humana ! Ĉar, se mi komprenas bone, ĉu vi volis diri ke Dio estas la responculo humanajn errarojn ?
Nu !
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Descartes donis al ni, pruvon de la ekzistado de Dio :
Dio havas ĉiuj la perfektojn
la Ekzisto estas perfekto
Do Dio ekzistas !
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
SED :
Tiu ĉi estus vere, se la ekzisto estus perfekto. Nur la perfekto ekzistas en la pripenso kaj nenie aliloke, oro la ekzisto en la mundo estas malperfekto. Fakte, ĝi ne conformas tute al la idealo. La rondo strekita ne egalos neniam la ideo de la cirklo.
Do, aù Dio ekzistas kaj li estas malperfekta, sed estas kontraù al Dio mem, aù Dio ne ekzistas.
La alia solvo konsiderus ke nia pripenso ne kapablas kompreni tiun, sed en tiu ĉi kazo, kial demandi pri la ekzisto de Dio ?
Bonan vesperon
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
jeckettre (عرض الملف الشخصي) 11 ديسمبر، 2011 7:05:59 ص
miĥil:Mi pensas ke la redifino de vortoj por ke ili signifu ion tute alian ja estas iom incite. Interkonsento pri vortsignifoj estas ja la unua paŝo en interkompreno. ....pardonu sed ĉi tiujn tagojn ne venis mi nur pro halto de retumo.
nu, forlasu mi aŭ ni ambaŭ la antaŭan diskutadon, se metaforeco al vi aŭ al ĉi tiu fadeno ne konvenus. "supera", kompreneble: kio estas super, metafore; kaj ne aliaj. ni forlasu se vin konfuzus.
oni simple interŝanĝu opiniojn kaj pensu, dubu mem, kaj ne provu aserti ion nean aŭ jesan pro la fakto ke ĉiuj estas tiom nescia.
pri "ekster la universo" tamen mi mencius diron: "la mondo estas sonĝo far Brahmao".
pri unu el la konataj ecoj de dio: "kiu kreis la homaron", mi do rezervas mian opinion. kaj ĉiam mencietus
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
qwertz (عرض الملف الشخصي) 11 ديسمبر، 2011 9:01:19 ص
urvater:Kial ne? Ĉu vi volus malpermesi fascinecon al homoj?
La alia solvo konsiderus ke nia pripenso ne kapablas kompreni tiun, sed en tiu ĉi kazo, kial demandi pri la ekzisto de Dio ?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)