Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ya cellus, 23 Oktoba 2011

Ujumbe: 1577

Lugha: Esperanto

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 6:02:42 asubuhi

BenjamenoPoeto:Mi preĝas al la kvantumoj kiuj mian cerbon funkciigas. Mi ilin nomas "La Granda Energio."
Se ili estas 'kvantumoj', kial vi ne nomas ilin 'kvantumoj'? Kaj kial vi fakte preĝas al ili? Ĉi ili povas aŭskulti?

BenjamenoPoeto:Se oni kredas je io, tio ekzistas al oni. Se oni ne kredas je io, tio ne ekzistas al oni. Krom tioj, mi ne povas diri ion alian pri la ekzisteco de pli alta potenco ol la homoj.
Io ekzistas aŭ io ne ekzistas, la kredo aŭ nekredo pri tio, malgraŭ Terry Pratchett, ne influas tion. Krom kompreneble se oni celas je la meta-ekzisto en la cerboj de homoj mem.

BenjamenoPoeto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 3:12:09 alasiri

miĥil:
BenjamenoPoeto:Mi preĝas al la kvantumoj kiuj mian cerbon funkciigas. Mi ilin nomas "La Granda Energio."
Se ili estas 'kvantumoj', kial vi ne nomas ilin 'kvantumoj'?
Ĉar "kvantumo" estas malbela vorto.
Kaj kial vi fakte preĝas al ili? Ĉi ili povas aŭskulti?
Mia cerbo estas plena je energio komponata je kvantumoj. Kiam cerba peranto "fajras," okazas kvantumaj reagoj. Do fakte, kiam ajn mi pensas, miaj kvantumoj aŭskultas. Mi ne bezonas preĝi, sed mi ŝatas preĝi. Ĝi helpas min centri miajn pensojn kaj ĝuste konduki La Grandan Energion.
BenjamenoPoeto:Se oni kredas je io, tio ekzistas al oni. Se oni ne kredas je io, tio ne ekzistas al oni. Krom tioj, mi ne povas diri ion alian pri la ekzisteco de pli alta potenco ol la homoj.
Io ekzistas aŭ io ne ekzistas, la kredo aŭ nekredo pri tio, malgraŭ Terry Pratchett, ne influas tion. Krom kompreneble se oni celas je la meta-ekzisto en la cerboj de homoj mem.
Oni faras sian vivon. Paradizo kaj infero nur estas statoj de la menso. Mi havas skizofrenion, kaj kiam mi suferas deluzon, estas kiel la deluzo fakte okazas. Eĉ tiel ke la deluzo ne fakte okazas, ĝi okazas al mi. Tiel Dio ekzistas al oni se oni firme kredas je Dio. Drakoj ekzistas al oni se oni firme kredas je drakoj.

"Ekzistas teorio," skribis Douglas ADAMS, "ke kiam oni finfine lernas la veran naturon de la universo, ĝi tuj anstataŭiĝos per io, kio eĉ pli bizaras kaj ampleksas." Do elektu viajn deluzojn kaj espereble, estu feliĉe, ĉar tio estas la celo de la vivo.

Krome, mi tre ŝatas la Sanktan Biblion, kiel mi ŝatas la Fratojn Grimm. Ĝi certe legindas, eĉ (por bone kompreni okcidentan literaturon) legendas.

Techandra (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2012 9:48:08 asubuhi

BenjamenoPoeto:Se oni kredas je io, tio ekzistas al oni. Se oni ne kredas je io, tio ne ekzistas al oni. Krom tioj, mi ne povas diri ion alian pri la ekzisteco de pli alta potenco ol la homoj.
Nu, se vi vere kredas tion, vi povus salti ekde alta konstruaĵo ne kredante je la gravito. Tio evidentigus al vi, ke la realeco ekzistas malgraŭ la kredaĵoj. Ekzistanta dio ne necesus havi kredantojn por ekzisti, almenaŭ ke ĝi estu sama al feino rido.gif

Jakovo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2012 3:15:36 alasiri

Ekzistaĵo ne dependas de perceptiĝo. "ekzisti por iu" laŭ mi estas perceptiĝo.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2012 6:01:58 alasiri

BenjamenoPoeto:Mia cerbo estas plena je energio komponata je kvantumoj.
Kaj kion laŭ vi signifu 'energio'? Ĉu via cerbo estas pli 'plena je energio' ol ŝtono? 'Energio' estas tre ofte misuzata vorto. Ĝi havas sufiĉe klare difinitan fizikan signifon. Uzi ĝin ekster tiu kampo kaj tio tuj puŝas onin en la angulon de novepokistoj kaj tiaj. (kaj tio ne estas bona novaĵo...)

BenjamenoPoeto:Drakoj ekzistas al oni se oni firme kredas je drakoj.
Vidu kion Techandra skribis. Kaj mi ankaŭ ripetas min mem: Vi malpravas, per kredado oni ne ekzistigas.

BenjamenoPoeto:"Ekzistas teorio," skribis Douglas ADAMS, "ke kiam oni finfine lernas la veran naturon de la universo, ĝi tuj anstataŭiĝos per io, kio eĉ pli bizaras kaj ampleksas." Do elektu viajn deluzojn kaj espereble, estu feliĉe, ĉar tio estas la celo de la vivo.
Rimarku ke Douglas Adams estas satiro.

BenjamenoPoeto:Krome, mi tre ŝatas la Sanktan Biblion, kiel mi ŝatas la Fratojn Grimm. Ĝi certe legindas, eĉ (por bone kompreni okcidentan literaturon) legendas.
Mi pensas ke vi pravas ke ĝi legindas. Mi tamen pensas ke ĝia literatura kvalito estas trotaksata.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 27 Machi 2012 1:54:10 alasiri

Oni povus toleri la kredon en dioj,
se ne estus la teruraj militoj dum la historio inter la diferentaj religioj...

Kio estas la militoj kaj konfliktoj en Afganistano, Irano, Sirio, Norda Irlando, Palestino, Indio, Pakistano, Nigerio,
la krucmilitoj ktp., se ne konfliktoj inter dioj?

Forigu la diojn!!

bildo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Machi 2012 3:00:43 alasiri

Eddycgn: se ne konfliktoj inter dioj?
Konfliktoj inter homoj.

fstphane (Wasifu wa mtumiaji) 27 Machi 2012 4:08:54 alasiri

Estas la religio kaj tiuj,kiuj ĝin kultobservas,interpretas,
tio ne tute estas la sama afero!

abejon (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2012 1:09:11 alasiri

Eddycgn:...

Forigu la diojn!!
Kiom?

abejon (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2012 1:12:29 alasiri

bildo:
Eddycgn: se ne konfliktoj inter dioj?
Konfliktoj inter homoj.
Konflikto inter registaroj.

Kurudi juu