본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Dio ne ekzistas

글쓴이: cellus, 2011년 10월 23일

글: 1577

언어: Esperanto

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 29일 오후 2:06:00

abejon:
bildo:
Eddycgn: se ne konfliktoj inter dioj?
Konfliktoj inter homoj.
Konflikto inter registaroj.
Ĉu inter aliaj homoj ne povas esti konfliktoj? Ekzemple pro diversaj kredaĵoj.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오전 12:02:57

Ĉu vi pensas ke la dio, pri kiu vi parolas, estas ja necesa por la homaro? Multaj homoj ja bezonas ĝin, sed...ĉu vi?

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오전 4:59:38

Desit1:Ĉu vi pensas ke la dio, pri kiu vi parolas, estas ja necesa por la homaro? Multaj homoj ja bezonas ĝin, sed...ĉu vi?
Malklaras, al kiu homo (aŭ homoj) estas via demando.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 4:26:39

Desit1:Ĉu vi pensas ke la dio, pri kiu vi parolas, estas ja necesa por la homaro? Multaj homoj ja bezonas ĝin, sed...ĉu vi?
Nepre ne! Mi jam plenkreskis.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 6:06:48

Se Dio ekzistas, li devas esti senfine granda, ĉar la universo kiun li kreis estas ja ege granda.

Estas absurde do, diskuti pri la ekzisto de Dio. Neniam ni, etegaj kaj fragilaj estaĵoj, neniam ni povos malkovri ĉi-monde ĉu li estas tie aŭ ne. Oni supozas, oni spekulas, oni imagas... sed neniu vere scias, nek povas scii, kie estas la vero.

Ni ĉiuj nur havas kredojn: unuj kredas ke li ne ekzistas, aliaj kredas la kontraŭon, kaj aliaj preferas ne pensi pri tio kaj ne havas difinitan opinion. Ĉiu prezentas siajn argumentojn, sed pruvoj, neniu povas pruvi ĉu jes aŭ ne. Tute simple.

Senutila diskuto do, ĉu ne?

Amike.

mihxil (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 6:26:58

antoniomoya:Se Dio ekzistas, li devas esti senfine granda, ĉar la universo kiun li kreis estas ja ege granda.

Estas absurde do, diskuti pri la ekzisto de Dio. Neniam ni, etegaj kaj fragilaj estaĵoj, neniam ni povos malkovri ĉi-monde ĉu li estas tie aŭ ne. Oni supozas, oni spekulas, oni imagas... sed neniu vere scias, nek povas scii, kie estas la vero.
Se li ekzistus, tiam povus esti indikoj por tio. Ili mankas. Sekve, plej verŝajne li ne ekzistas.

Ke ni ne povus malkovri lin se li ekzistus estas je nenio bazita. Kial tio ne eblus?

Kristanoj eĉ supozas ke Dio volas ke ni kredu je li. Do, li volu ke ni konu lin. Sed mankas ĉiuj evidentaĵoj. Sekve almenaŭ estas tute klare ke tiu Dio ne ekzistas. Kredi je la Dio de la religioj estas absurde. Kaj konfuzi la Diojn de la religioj kun ia abstrakta superulo pri kiu ne scius komplete nenion estas konfuze kaj trompe.

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오전 7:43:22

antoniomoya:Estas absurde do, diskuti pri la ekzisto de Dio. Neniam ni, etegaj kaj fragilaj estaĵoj, neniam ni povos malkovri ĉi-monde ĉu li estas tie aŭ ne. Oni supozas, oni spekulas, oni imagas... sed neniu vere scias, nek povas scii, kie estas la vero... Senutila diskuto do, ĉu ne?
Certe, ĉiuj homoj rajtas kredi tion, kio plaĉas al ili. Tamen, al mi ne plaĉas tio, ke Diokredantoj trudas sian kredon al ĉiuj homoj. Ĝis vi altrudas vian Dion, diskuto ne estas senutila. Vi propagandas vian opinion, ni propagandas la nian.

Paulinho (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오후 1:50:07

Eddycgn skribis:
Oni povus toleri la kredon en dioj, se ne estus la teruraj militoj dum la historio inter la diferentaj religioj...
Al mi, kiel kristano tio estas la plej grava fonto de ĉagreno. Ni nin proponas ian tipon de vivo kaj ni faras juste kontraŭen.... Kiel do oni povos kredi je dio = amo, pardonema kaj kompatema?

Malgraŭ tio oni bezonas kredi je la amo en ĉiuj ĝiaj formoj......

mihxil (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오후 4:06:05

Paulinho:Kiel do oni povos kredi je dio = amo, pardonema kaj kompatema?

Malgraŭ tio oni bezonas kredi je la amo en ĉiuj ĝiaj formoj......
Diri ke 'dio estas amo' estas absurdaĵo. Tiuj estas du tre malsamaj aferoj. Bonvolu kontroli vortaron. Amo estas iu emocio, dio estas ia superforta persono. Miksi tiujn vortojn kaj diri ilin samaj kontribuas nenion, krom konfuzon.

Oni maksimume povus diri ke Dio amemas. Io cetere apenaŭ evidenta el tiu sankta libro de la kristananoj. Jen ekzemple malgranda filmo kiu provas nombri la murdojn kiujn tiu cetere imagita kruelulo kulpas:
Kiom da murdis Dio?.

Kion vi eĉ celas? Vi estas kristano kaj via Dio 'estas amo'? Via Dio eĉ ne estas amanta. Li estas ĵaluza amasmurdisto.

Eugenija (프로필 보기) 2012년 4월 8일 오후 1:00:29

Kia vi estas naiva. Ja murdis ne Dio, sed homoj. Kaj ili certe ne estis kredantoj. Ja kredanto neniam aŭdacus murdi, ĉar li scias postsekvon. Kaj dum mezepoko, inkvizicia tempo, krucmilitoj ktp. preĝejo servis ne al Dio, sed al diablo. Kaj vi ne miksu Dion kaj religiojn, ĉar ofte tio estas malsamaj aferoj. Religiojn homoj ofte uzas por ekspluati aliajn, pro tio ili perdas sian destinon.

다시 위로