Chiuso
Max. 500 messaggi.
Messaggi: 1577
Lingua: Esperanto
hebda999 (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 06:54:33
miĥil:...bla bla bla...Estas tute ĉiutage kredi je aferoj pri kio mankas evidentaĵoj. Via rifuzo prezenti eĉ unu positivan evidentaĵon kontraŭ mia Dio, kaj eĉ simple moki la peton, komplete absurdigas vian malkredon. Ĝi estas tute malracia, tute senbaza, ĝi estas stulta. Vi deziras ofendi, vi vere volas nur esti plejeble malklara. Malkredi je tiaj veroj estas stulte, mi vere ne scius alian vorton.
Chainy (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 07:08:42
miĥil:Kredi je tiaj fantaziaĵoj estas stulte, mi vere ne scius alian vorton.Ripetadi la samajn aferojn ree kaj ree - tio estas stulta, precipe kiam oni tion faras al homoj kiuj ne volas aŭskulti. Kaj ĉiuokaze, kial ili aŭskultu? Vi nomas ilin stultaj!
Miĥil, ĉiuj bone komprenas vian argumenton - ĝi ja estas tre simpla, same kiel ĉiuj argumentoj en tiu ĉi diskuto. Finfine, oni simple lasu al ĉiuj mem konkludi pri la afero. Kaj la konkludo fakte ne vere gravas, ĉar egale ĉu oni kredas je Dio aŭ ne, la agoj de homoj estas la plej grava afero.
antoniomoya (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 08:45:54
Chainy:Kaj la konkludo fakte ne vere gravas, ĉar egale ĉu oni kredas je Dio aŭ ne, la agoj de homoj estas la plej grava afero.Jes, Chainy, vi tutege pravas. Ĉar, al kio servas ke homo diru ke li kredas je Dio, se poste li masakras siajn samlandanojn kaj proksimulojn (kiel Gadafi, kiel El Asad...)?
Tiuj homoj, kaj aliaj similaj, estas tiuj kiuj malklarigas la kredon je Dio.
Amike.
darkweasel (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 09:07:19
miĥil:Nu, "sono" estas tamen io, kion plej multaj homoj ja konas, tamen "lumo" estas io, kion blindulo tute ne konas. Mi do ne tro ŝatas tiun ĉi komparon, kvankam mi evidente ne estas spertulo pri tio.hebda999:Ha, ha, ha, vere tre amuziginde. Kial oni povas priskribi la lumon al blindulo?Jes. Oni povas multon rakonti pri lumo ankaŭ al blindulo. Blindulo povas kompreni kio estas vidi kiel ni povas kompreni kiel 'vidas' delfeno aŭ vesperto per sono. La efektiva sperto mankus, sed tio ne signifas ke li ne povas racie kompreni kiel funkcias.
Paquillo (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 10:18:23
ftumsch:ŝainas ke la vera demando estus,"kio estas 'dio'' Ĉu jes?jes, tiu estas la demando.
pardonu, mi ŝtelis vian ideon kaj kreis novan fadenon. Dio pardonu min.
mihxil (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 17:03:50
hebda999:Vi eĉ ne difinis vian Dion. Do kiel eĉ imageblus 'positiva' kontraŭevidentaĵo. Sed restas la fakto: la evidentodonidevo kuŝas ĉe la ulo kiu faras la aserton. Ĉi-kaze do ĉe vi. Mi simple asertas ke ni ne senkiale supozu la ekziston de aferoj.miĥil:...bla bla bla...Estas tute ĉiutage kredi je aferoj pri kio mankas evidentaĵoj. Via rifuzo prezenti eĉ unu positivan evidentaĵon kontraŭ mia Dio, kaj eĉ simple moki la peton, komplete absurdigas vian malkredon.
mihxil (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 17:11:09
Chainy:Mi nomas iliajn kredojn stultaj, ĉar tiaj ili estas. La personoj mem ne nepre estas stultaj, kvankam ilia kredo pri stultaĵoj ne vere helpas eviti la impreson.miĥil:Kredi je tiaj fantaziaĵoj estas stulte, mi vere ne scius alian vorton.Ripetadi la samajn aferojn ree kaj ree - tio estas stulta, precipe kiam oni tion faras al homoj kiuj ne volas aŭskulti. Kaj ĉiuokaze, kial ili aŭskultu? Vi nomas ilin stultaj!
Chainy:Finfine, oni simple lasu al ĉiuj mem konkludi pri la afero. Kaj la konkludo fakte ne vere gravas, ĉar egale ĉu oni kredas je Dio aŭ ne, la agoj de homoj estas la plej grava afero.Ĉiu estas libere kredi la plej grandajn stultaĵojn. Mi tamen rifuzas respekti tion, kaj prenas la liberon esprimi ke tiaj kredoj estas stultaj. Simple ne estas bona ideo dediĉi sian vivon al stultaj fantaziaĵoj. Klare, la parolantaj malsamopiniantoj ne ŝanĝos opinion, tiuj probable ne estas sanigeblaj, pri tio mi certe ne iluzias. Sed povus esti legantoj, kiuj estas malpli findecidintaj, do ne estas nepre malbone foje regurdi la temon. Cetere se ni nepre postulu ke ĉiuj niaj afiŝaĵoj estu tute originalaj tiam ni sambone povus tute fermi la forumon.
mihxil (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 17:15:18
darkweasel:Sono kaj lumo estas iusence kompareblaj aferoj. Blindulo povus kompreni lumon kiel rapidegajn ondojn de la elektromagneta kampo, kiel sono estas malrapidaj ondoj en la aero. Ĉiuokaze ne multe gravas. Aserti ke blindulo ne povas kompreni kio estas lumo, kaj ke tio estas komparebla al ateisto kiu ne povas kompreni kio estas Dio estas komplete ridinda supozo. Simple klarigu al la ateisto vian dion tiel kiel oni klarigus lumon al blindulo. Tio eblas. Ke tio evidente ne eblas simple montras ke tiu Dio ne estas sufiĉe bone difinita.miĥil:Nu, "sono" estas tamen io, kion plej multaj homoj ja konas, tamen "lumo" estas io, kion blindulo tute ne konas. Mi do ne tro ŝatas tiun ĉi komparon, kvankam mi evidente ne estas spertulo pri tio.hebda999:Ha, ha, ha, vere tre amuziginde. Kial oni povas priskribi la lumon al blindulo?Jes. Oni povas multon rakonti pri lumo ankaŭ al blindulo. Blindulo povas kompreni kio estas vidi kiel ni povas kompreni kiel 'vidas' delfeno aŭ vesperto per sono. La efektiva sperto mankus, sed tio ne signifas ke li ne povas racie kompreni kiel funkcias.
Chainy (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 17:40:45
miĥil:...do ne estas nepre malbone foje regurdi la temon.nur foje?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Belmiro (Mostra il profilo) 10 aprile 2012 21:43:37
Ŝajne tio estas la ĉefa kredo (?) de iuj saĝuloj kiuj taksas kiel stultuloj tiuj kiuj aldonas al la vidkapablo aliajn senskapablojn .
Por la, tiel dirite, nekredantoj (ne ĉiuj kompreneble) la pensmaniero estas: mi vidas, do mi kredas!
Ĉu la Tero moviĝas? Ne! Mi konstatas la kontraŭon.
Ĉu apud mi vojaĝas ĉiudirekte muziko? Ne mi aŭdas nenion.
Ĉu ekzistas malhela materio? Ne, tion neniu jam vidis.
Ĉu ekzistas neutrinoj? Ne! Mi neniam vidis tian materion.
Tiel kiel mi, vi, saĝuloj, ne scias sed vi prefere kredas en tion kion diras aliuloj. Same kiel milionoj da homoj dum jarmiloj.