بستن
حداکثر 500 پیام.
پستها: 1577
زبان: Esperanto
mihxil (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2012، 3:20:20
Belmiro: Ŝajne tio estas la ĉefa kredo (?) de iuj saĝuloj kiuj taksas kiel stultuloj tiuj kiuj aldonas al la vidkapablo aliajn senskapablojn .Pri kiuj vi parolas?
Belmiro:Ĉu la Tero moviĝas? Ne! Mi konstatas la kontraŭon.Tute neniu ĝis nun ĉi tiel argumentis. Vi citas sciencajn faktojn por kiuj ĉiuj ja ekzistas evidentaĵoj. Tute male do al Dio. Ne ekzistas iu ajn scienca teorio aŭ observo kies klarigo bezonas 'Dio' (laŭ iu ajn difino de tio). Ŝajne vi volas starigi 'pajlan viron', per sugesti ke iuj asertas ke oni nur kredu tion kion oni povas propraokule percepti. Kaj tio ne estas vera, ĉar neniu asertas tion. Mi asertas ke oni nur kredu tion por kio ekzistas evidentaĵoj.
Ĉu apud mi vojaĝas ĉiudirekte muziko? Ne mi aŭdas nenion.
Ĉu ekzistas malhela materio? Ne, tion neniu jam vidis.
Ĉu ekzistas neutrinoj? Ne! Mi neniam vidis tian materion.
Belmiro:Tiel kiel mi, vi, saĝuloj, ne scias sed vi prefere kredas en tion kion diras aliuloj. Same kiel milionoj da homoj dum jarmiloj.Scienco estas pli ol nur io 'kion diras aliuloj'. Ĝi estas kadro kun diskutoj, kun publikaĵoj, kun eksperimentoj kaj kun palpeblaj rezultoj. Jes, mi ne mem povas facile konfirmi la ekziston de neŭtrinoj kaj mi devas do iugrade fidi la aŭtoritaton de scienco. Sed tio estas defendebla, ĉar mi scias ke scienco estas mem-korekta, kaj produktis multon.
Belmiro (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2012، 14:55:38
mihxil:Pri kiuj vi parolas?Mi parolas pri tiuj kiuj taksas kredantojn kiel stultulojn.
......................
Mi ne estas sciencprofesia viro sed amatore mi ŝatas sciencon. Do mi havas emon fidi je ĝi. Sed tio ne volas diri ke mi ne povas rigardi alidirekten. Fakte kelkaj, ke ne mi, ankaŭ uzas sciencon kiel apogon de kredantoj.
Cetere, sciencaj pruvoj ne estas eternaj. Sciencaj pruvoj povas renversiĝi je ajna tempo. Ĉu la lumo estas ondo aŭ partikulo? Ŝajnas que unue estis pruvata ondo; poste partikulo; poste ambaux – kial oni ne povas atendi alian malsaman “pruvon”?
Fama la aserton de Einstein: Dio ne ludas je ĵetkuboj. Postaj eksperimentoj sugestis finfine ke fakte Dio ludas je ĵetkuboj.
Mia intenco ne estas diskuti pri ekzistado de Dio. Tion mi ne sufiĉe kapablas. Sed mi ne ŝatas ke iuj nomus min stultulo se/kiam mi decidas konfesi ke mi estas kredanto.
Amike
mihxil (نمایش مشخصات) 11 آوریل 2012، 15:12:19
Belmiro:Neniuj el tiuj (supozeble do mi) asertis laŭ via priskribo. Vi tute misprezentas. Tio estas malhonesta, kaj mi petas ke vi provu eviti.mihxil:Pri kiuj vi parolas?Mi parolas pri tiuj kiuj taksas kredantojn kiel stultulojn.
Belmiro:Cetere, sciencaj pruvoj ne estas eternaj. Sciencaj pruvoj povas renversiĝi je ajna tempo. Ĉu la lumo estas ondo aŭ partikulo? Ŝajnas que unue estis pruvata ondo; poste partikulo; poste ambaux – kial oni ne povas atendi alian malsaman “pruvon”?Oni simple ne tuj sciis kiel ekzakte funkciis. Vi citas kelkajn hipotezojn, kiuj ambaŭ havis certan kvanton da evidento. Ne temis pri absolutaj 'pruvoj'. Kaj sciencaj 'pruvoj' do ne povas 'renversiĝi' je 'ajna tempo'. Tiel tute ne funkcias.
Belmiro:Fama la aserton de Einstein: Dio ne ludas je ĵetkuboj. Postaj eksperimentoj sugestis finfine ke fakte Dio ludas je ĵetkuboj.Kaj la suspekto de iu individuo eĉ se estas sciencisto, eĉ se estas Einstein mem, ne estas la sama afero kiel scienca teorio mem.
Belmiro:Sed mi ne ŝatas ke iuj nomus min stultulo se/kiam mi decidas konfesi ke mi estas kredanto.Ankaŭ mi ne ŝatas, sed la faktoj estas la faktoj: kredi aferojn sen iu ajn bazo en la evidentaĵaro estas stulte. Mi pardonpetas, sed tiel statas.
Francisko1 (نمایش مشخصات) 5 آوریل 2013، 18:23:04
cellus:La anoj de la abrahamidaj religionoj, judismo, kristismo kaj islamo opinias ke ekzistas unu dio.
Ekzistas homoj kiuj estas edukitaj en tiuj religioj kiuj estas tute certaj ke dio ne ekzistas, ke ŝi, li, ĝi nur estas projekcio de la homa menso, fantazio.
La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.
Despli strange estas ke multaj kredantoj postulas ke ni rilatu al tiu dio, flatu ĝin, preĝante pri helpo, pardono, pura hipokrita adorado. En multaj kazoj ni povas adori dion donante monon al diversaj eklezioj por ke ili konstruu domojn al li, anstataŭ helpi la malriĉuloj al pli decaj loĝejoj. Mi neniam plene komprenis tiun ideon.
Mi vidas kelkfoje ekleziaj/moskeaj funkciuloj en la televido. Ili ne estas precize maldikaj, se mi tiel diru.
Do, ĉu iu dio vere ekzistas.
Bonvolu diskuti!
Kjell R
Paulinho (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2013، 18:47:42
Saluton amiko, bone? Ĉi tiu temo ĉiam ŝajnas interesas vin.
Supozu ke iu devis studi vin. Se oni estus kuracisto diros: li estas svelta junulo, en bona sano. Li havas pezo, premo kaj glukozo kontrolataj.
Se oni estus historiisto dirus: li naskiĝis en tiu tago kaj en ĉi tiu urbo. Li studis en tiu aŭ alia lernejo, ktp.
Se iu komentus sur la morala aspekto dirus: li estas persista viro, amas paroli kaj scii esti dediĉita.
Mia demando estas: kial tiuj informoj karambolus kun la alia? Nur oni enfokusigas malsamajn aspektojn de la sama objekto.
Same estas la scienco kaj religio. La scienculo venas kaj diras al mi: homoj venis al ekzisto, en longa proceso de maturiĝo. Mi lernas ĉi tiun informon kaj mi dankas mian Dion, kiu kreis min ne haste, sed kun pacienco jarmila. Ne estas bele pensi tiel?
En moderneco, iu elpensis la ideon, ke aĵo estas unukolora: nur povas ĉiu afero esti ekzamenata sub sola aspekto? Kiu donis tiun personon tian aŭtoritaton? La realaĵo estas multflanka. Imagu koramiko doni al fianĉino donacon. Kaj lia fianĉino ekzameni tion en la fizikaj aux kemiaj perspekivoj. Aŭ ankoraŭ pli malbone: ekzameni ĝin finanance. En kia mondo estas tiu, kiu ne kredas en dankemo?
baibaibibi (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2013، 20:02:26
Mi petas al ĉiuj la ne kredantoj ke ni ĉesu nutri al ĉi tiuj mokemaj troloj, ni ne permesu al ili kolonizi novajn fadenojn, ĉio estis dirita, ni lasu ilin kun sia dio. Amen.
mihxil (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2013، 4:02:25
Paulinho:Al kiu kredas je la scienco kaj nur sciencoMi ne scias kiu estus tiu. Neniu kredas je la scienco kaj nur scienco. Ĉiu tamen kredu ke almenaŭ ĉio alia estu kohera kun scienco.
Paulinho:Mia demando estas: kial tiuj informoj karambolus kun la alia? Nur oni enfokusigas malsamajn aspektojn de la sama objekto.Vi ne povas samtempe diri ke evoluado kreis vin, kaj ke Dio kreis vin. Ĉar se evoluado jam faris, do kio restis al Dio por fari? Ne temas pri alia 'enfokusigo de malsamaj aspektoj'. Temas pri pura kohereco.
Same estas la scienco kaj religio. La scienculo venas kaj diras al mi: homoj venis al ekzisto, en longa proceso de maturiĝo. Mi lernas ĉi tiun informon kaj mi dankas mian Dion, kiu kreis min ne haste, sed kun pacienco jarmila.
Paulinho:Ne estas bele pensi tiel?Eble, sed tio neniel rekte rilatas al la realo. Realo povus esti bela, aŭ povus esti malbela. Ne gravas ĝia beleco por konstati ĉu io estas reala aŭ ne.
Kaj fakte mi trovas mondbildon kun tio tute ne tiom bela. Unue ĉar tiu hipotezo ne estas simpla kaj eleganta, sed baroka kaj trokomplika, kaj due ĉar dio de la kristanoj (kio vi laŭ propra aserto estas), estas kruela monstro, kiu ekzemple postulas homan oferon por rekompenci nin por pomomanĝo de iu alia antaŭ kelkmil jaroj (aŭ io simile freneza).
Paulinho:En kia mondo estas tiu, kiu ne kredas en dankemo?Mi ne scias. Sed ne rilatas al via dio aŭ katolikismo. Eĉ en mondobildo komplete kohera kun scienco dankemo ekzistas kaj aprezeblas. Kiel necesus por tio akcepti la fantaziaĵojn de religioj?
mihxil (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2013، 4:04:35
baibaibibi:Do, ŝajnas ke la strategio de la kredantoj nun estas repreni ĉiujn la fadenegojn en kiuj oni parolis pri dio, ĉu neniam estas sufiĉaj fadenoj por tio laŭ vi?Mi pensas ke ni povas en fadeno 'Dio ne ekzistas' atendi ke oni parolas pri dio.
Tjeri (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2013، 8:25:05
ni povas en fadeno 'Dio ne ekzistas' atendi ke oni parolas pri dio.Ĉu? Mi opinias la malon, kial paroli pri io, kiu ne ekzistas?
mihxil (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2013، 17:09:03
Tjeri:Tio ŝajnas al mi sufiĉe naiva. Evidente la tuta fadeno estis (antaŭ jaro kaj duono...) kreita precize tiucele ke oni diskutu pri la ja aŭ ne ekzistado de dio.ni povas en fadeno 'Dio ne ekzistas' atendi ke oni parolas pri dio.Ĉu? Mi opinias la malon, kial paroli pri io, kiu ne ekzistas?