Închis
Max. 500 mesaje.
Dio ne ekzistas
de cellus, 23 octombrie 2011
Contribuții/Mesaje: 1577
Limbă: Esperanto
mihxil (Arată profil) 26 octombrie 2011, 10:23:02
Miland:Sed kial ne. Prenu cerbon kaj kion oni vidas? Enorman amason de neŭronoj, tubojn, ĥemion. Resume, ĝi aspektas kiel aparato. Estas tute klare ke nia konscio okazas tie. Lezoj al la cerbo ekz. havas rektan influon je kognaj kapabloj kaj personeco. Do kial ne la 'scio de vero' povus esti tie? (Negrave kion precize vi celas per tio).miĥil:Ĉu vi ne timas ke vi konfuzas deziron kun fakton?Ne, mi ne timas tion. Laŭ mi, la scio de vero ne estas kemia reago en la cerbo.
Miland:Jen demando por vi: se troviĝus homoj, en kies vivoj Dio Providence agadis, ĉu vi volus sciiĝi pri la afero?Mi iomete interesiĝus, sed mi konfesu ke la ekzemploj pri tio pri kiuj mi ĝis nun aŭdis ne vere impresis min, kaj mi jam estas tre skeptika ke tio iel iam povos konvinki min. Se Dio ekzistus kial li nur 'agadas' ĉe aliaj homoj? Kial li ne simple klare montras sin vera? Kristanismo verŝajne nun diras ke mi iros inferen, ĉar mi ne kredas je Dio. Se tio verus, tiam Dio estas ege malbona, ĉar li postulas ke mi ion farus kio simple ne estas ebla: mi kredu je io kio estas absolute ne evidenta. Li estus do sufiĉe kruela, io kio ne vere koheras kun la asertoj kutime farataj de religiuloj.
Kompreneble la multe pli kontentiga klarigo estas ke li ne ekzistas. Fakte, se ni parolu pri insultoj, la sugesto ke oni kredu je io tio tiom absolute nekredinda estas insulto al onia inteligenteco.
Miland (Arată profil) 26 octombrie 2011, 16:50:43
miĥil:Prenu cerbon kaj .. ĝi aspektas kiel aparato .. Do kial ne la 'scio de vero' povus esti tie?Laŭ mi, la abstrakta ideo de ekz. perfekta cirklo ne estas kemia reago, estu ĝi iom ajn kompleksa, kvankam teni la ideon en nia konscio bezonas cerbon dum la korpa vivo.
Miland:..se troviĝus homoj, en kies vivoj Dio Providence agadis, ĉu vi volus sciiĝi pri la afero?Efektive, mi aludis al libroj. Tiuj legantoj de la fadeno, kiuj volas detalojn povas peti informon, sed eble ne estus utile debati multe pli.miĥil:Mi iomete interesiĝus, sed mi konfesu ke la ekzemploj pri tio pri kiuj mi ĝis nun aŭdis ne vere impresis min..
mihxil (Arată profil) 26 octombrie 2011, 17:32:37
Miland:Mi ŝajne tute ne plu scias pri kio vi parolas. Unue temis dio, tiam pri arto, post tio menciĝis 'veroscio' kaj nun vi parolas pri abstraktaj ideoj.miĥil:Prenu cerbon kaj .. ĝi aspektas kiel aparato .. Do kial ne la 'scio de vero' povus esti tie?Laŭ mi, la abstrakta ideo de ekz. perfekta cirklo ne estas kemia reago, estu ĝi iom ajn kompleksa, kvankam teni la ideon en nia konscio bezonas cerbon dum la korpa vivo.
Abstrakta ideo estas abstrakta ideo. Estas maniero strukturigi niajn pensojn. Ĉu 'perfekta' cirklo 'vere' ekzistas, tio estas afero de gusto. Laŭ mi ne multe senchavas pri tio paroli sen tre preciza preciza defino de 'ekzisto'.
Vi cedas ke la cerbo estas bezonata por ĝin teni dum nia 'kopra' vivo. Do, ĉu kaj kial vi pensas ke pli bezonas? Kial post aŭ antaŭ tiu 'korpa' vivo ne plu bezonus? Kiel tio entute senchavas? Se la perfekta cirklo povus ekstercerbe ekzisti maldum la vivo, do kial ne dume.
Miland (Arată profil) 26 octombrie 2011, 18:42:29
miĥil:Mi ŝajne tute ne plu scias pri kio vi parolas..Miaopinie, ne estus utile debati la aferon plu. Mi do lasas vin al via propra esplorado.
mihxil (Arată profil) 26 octombrie 2011, 19:00:10
Miland:Miaopinie, ne estus utile debati la aferon plu. Mi do lasas vin al via propra esplorado.Tio estas la kutima respondo. Multaj demandoj kiujn oni havas al religiuloj restas senrespondaj, aŭ estas respondataj per temŝanĝo.
Wilhelm (Arată profil) 26 octombrie 2011, 20:50:08
UUano (Arată profil) 26 octombrie 2011, 20:54:08
miĥil:Eble, ju malpli malamikaj kaj stresigantaj estus viaj demandoj, des pli babilemaj oni iĝus.Miland:Miaopinie, ne estus utile debati la aferon plu. Mi do lasas vin al via propra esplorado.Tio estas la kutima respondo. Multaj demandoj kiujn oni havas al religiuloj restas senrespondaj, aŭ estas respondataj per temŝanĝo.
Miaflanke, mi lacis pro daŭre defendi miajn kredojn, dum vi licas esti neperfektigebla.
Kiam oni demandas sondantajn demandojn, mi atendas ke oni vere aŭskultu la respondon (eĉ se oni ĝin ne akceptas kiel vera aŭ ĝusta) - ne ke oni antaŭpostulu kontraŭ-argumentojn sen efektive atenti la elkoran klopodon de la pridemandiĝanto.
Tiaj argumentadoj ne estas tiom amuzaj kiom mi preferus - do, mi forlasas ilin.
Vi min ekskuzu!
unpensador (Arată profil) 27 octombrie 2011, 09:57:43
http://www.laopiniondegranada.es/granada/2011/10/2...
Estas jam sufiĉe de kvereloj http://www.libertaddigital.com/multimedia/galerias...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Arianismo http://eo.wikipedia.org/wiki/Unua_koncilio_de_Nice...
kaj mi ne ŝatas kvereli nun http://www.youtube.com/watch?feature=fvwp&NR=1...
Ĝis....
Eduardo
qwertz (Arată profil) 28 octombrie 2011, 03:51:06
cellus:Ĉu iu dio ekzistas?Eble. Iu homo rajtas decidi meme, ĉu iu dio ekzistas. Oni ankaŭ ne devas pravigi sin pri esti religia aŭ ateisto aŭ k.t.p. Se iu ĝenus de iu religia persono, oni diskutus rekte kun tio persono. Ne bezonas enfakigi aliajn homojn sole pri ĝenan agadon de unu persono.
sudanglo:Ĉu eble ekzistis kaŭzo pri tion?admin: insulto forredaktita. bv obei la regulojn de la forumo pri ĝentilecoDomaĝe, ke vi forredaktis la insulton, estimata administranto.
cellus (Arată profil) 28 octombrie 2011, 06:39:15
qwertz:cellus:Ĉu iu dio ekzistas?Eble vi iom miskomprenis mian intencon kun tiu fadeno. Mi trovis ke estis granda intereso diskuti la ekziston de dio en diversaj diskutoj pri aliaj temoj, kaj tial mi pensis ke povas esti bone havi apartan fadenon pri tiu temo.
Eble. Iu homo rajtas decidi meme, ĉu iu dio ekzistas. Oni ankaŭ ne devas pravigi sin pri esti religia aŭ ateisto aŭ k.t.p. Se iu ĝenus de iu religia persono, oni diskutus rekte kun tio persono. Ne bezonas enfakigi aliajn homojn sole pri ĝenan agadon de unu persono.
Eĉ se mi volus mi ne povus malpermesi al iu homo kredi je dio, se tiu homo volas.
La diskuto pri ekzisto de dio estas sufiĉe interesa laŭ mi.
Alia afero, kiu estas iom ekster la temo, estas ke mi opinias firme, ke en la publika vivo religioj ne estu demonstrataj tiel ke oni diras ekzemple "Tiu politikisto estas kristano" aŭ "tiu estas islamano". En tiu kazo la religioj ne havu lokon. Same kiel la demando pri raso ne devas influi kiun politikiston ni elektas, nur kompetenco.
Amike
Cellus