Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ya cellus, 23 Oktoba 2011

Ujumbe: 1577

Lugha: Esperanto

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2013 2:52:47 alasiri

mihxil:
baibaibibi:Do, ŝajnas ke la strategio de la kredantoj nun estas repreni ĉiujn la fadenegojn en kiuj oni parolis pri dio, ĉu neniam estas sufiĉaj fadenoj por tio laŭ vi?
Mi pensas ke ni povas en fadeno 'Dio ne ekzistas' atendi ke oni parolas pri dio.
Prave, mi nervoziĝis vidante la ne seriozan ludon de la kristanoj, oni povas paroli pri dio ĉie, mi nur dezirus seriozecon kaj toleremon de la kristanoj. Kaj ke oni ne mortminacu pli, mortminaco de kristano oni devas preni serioze.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2013 5:08:58 alasiri

baibaibibi:Kaj ke oni ne mortminacu pli, mortminaco de kristano oni devas preni serioze.
Mi ne rememoras vidi mortminacon el kristanoj (kiun mi cetere ne prenus serioze). Kelkaj nur pravigis la mortminacon fare de islamanoj. Tio estas paŝo en tiun direkton, kaj ankaŭ sufiĉe ŝoka, sed mi ne pensas ke estas sama afero.

Se mi eraras (kio estas ebla) vi sendube povus al mi montri la fadeneron en kiu kristano mortminacas.

Foka (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2013 4:44:20 alasiri

Estas nur vivo. Ĉio vivas. Ni, homoj pensas, ke vivas nur ioj kioj moviĝas, aŭ kreskas. Sed kial vi pensas tion? Ĉar mi mem moviĝas kaj kreskas. Sed vidu homaron: ni estas malgrandaj mikroorganismo en universo senfina. Ni vidas nur malmultan el la tuta universo. Kial do vi deklaras ke Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, kiam ĉio estas unu grandega viva organismo. Kaj ekster tio grandega viva organismo povas esti pli grandega kaj tiel plu. Ne estas fino. Infinito estas la unua logika fakto. Kvankam ni estas finitaj, "malinfinitaj", ni ne povas tute kompreni la infiniton, tamen infinito estas, ĉar trans ĉi tiun universon kio estas? Nenio? Ni ne povas kompreni eĉ la "nenion". Ni ne povas kompreni la infiniton. Tamen ni volas deklari Dion. Laŭ mia opinio Dio estas, sed ne tiamaniere, ke ni homoj kaj niaj religioj pensas, imagas, sed estas en nedeklarinde. Nur vivo estas. Eĉ una peco da ŝtono estas vivoformo. Kaj ĉio komunikas. Eĉ la planedoj komunikas.
Tiun Dion ni konas el religioj, ni kreis mem. Ni donis al ĝi homajn karakterojn. Ni kreis "Dion" laŭ nia portreto, kaj dume Dio estis, estas ĉie. Ĉio estas parto de Ĝi. Eĉ la seĝo en vi sidas nun, la ekrano vi vidas kaj la klavaro, kaj vi. Dio = Vivo en Ĉio.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2013 6:35:07 alasiri

Foka:Ĉio vivas.
Sensencaĵo. Estas multaj aferoj kiuj tute ne vivas. Sekve, ĉiuj viaj konkludoj estas sensencaj ankaŭ.

rundvlp (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2013 4:40:05 alasiri

"Dio ne ekzistas, ĉar Dio ekzistas"
Jen meditinda Zena koano, ĉu ne?

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2013 12:03:58 asubuhi

Oni tiel necesas verigi la ekziston de dio kiel oni necesas verigi dum la tago la brilon de la suno.....

Ĉiam oni povas fermi la okulojn.....

Kaj ni ĉiuj faras tion ofte aŭ malofte.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2013 5:20:06 asubuhi

Paulinho:Oni tiel necesas verigi la ekziston de dio kiel oni necesas verigi dum la tago la brilon de la suno.....

Ĉiam oni povas fermi la okulojn.....

Kaj ni ĉiuj faras tion ofte aŭ malofte.
Vi ŝajne aliĝis al la kampo de hebda999 (mi informu ke tio viakaze ne estas promociiĝo) kaj ekkomparas nekredantojn al blinduloj. Tute sen bazo, tute sen klarigo, tute ignorante ĉion ajn kio estis dirita, kaj eĉ jam respondita je tiu komparo. Pompa asertado nure. Kvazaŭ pastro je predikejo. Se ankaŭ mi raju fari komparon kun handikapuloj, tiam surdeco unue enkapiĝas al mi...

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2013 9:25:30 asubuhi

mihxil:Vi ŝajne aliĝis al la kampo de hebda999 ...
Ĉesu uzadaĉi mian nomon, fiulo.

codesito (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2013 12:42:05 alasiri

hebda999:
mihxil:Vi ŝajne aliĝis al la kampo de hebda999 ...
Ĉesu uzadaĉi mian nomon, fiulo.
Laŭ mia scio, oni ne devas uzadaĉi la nomon de dio, kaj vi ne estas dio.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2013 2:38:22 alasiri

codesito:
hebda999:
mihxil:Vi ŝajne aliĝis al la kampo de hebda999 ...
Ĉesu uzadaĉi mian nomon, fiulo.
Laŭ mia scio, oni ne devas uzadaĉi la nomon de dio, kaj vi ne estas dio.
Temas ne pri "oni", sed pri unu konkreta fiulo, nome Miĥil. Do ne konkludu sensencaĵon.

Kurudi juu