Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ca, kivuye

Ubutumwa 1577

ururimi: Esperanto

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 8 Rusama 2013 16:38:57

hebda999:
mihxil:Vi ŝajne aliĝis al la kampo de hebda999 ...
Ĉesu uzadaĉi mian nomon, fiulo.
Mi simple observis similon inter via diro (antaŭ kelkaj paĝoj) kaj tiu de Paulinho. Se vi ne volas ke oni legu viajn skribaĵojn kaj faras al si konkludojn, tiam vi ne afiŝu ilin.

Benjamino (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 03:47:55

mi kredas je Dio ajn.

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 04:57:16

Benjamino:mi kredas je Dio ajn.
Interese!

Benjamino (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 11:22:03

ĉu? laŭ mi, ĝi ja ne estis la plej stranga mesaĝo en ĉi tiu fadeno ^^

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 11:46:16

Benjamino:mi kredas je Dio ajn.
Mi ne komprenas celon de 'ajn' en ĉi tiu frazo.

Ĉiuokaze vi ŝajne diras kredas je Dio. Estas forumo, ne enketo, vi do eble klarigu kaj aldonu kialon.

TatuLe (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 12:40:43

mihxil:
Benjamino:mi kredas je Dio ajn.
Mi ne komprenas celon de 'ajn' en ĉi tiu frazo.

Ĉiuokaze vi ŝajne diras kredas je Dio. Estas forumo, ne enketo, vi do eble klarigu kaj aldonu kialon.
Mi pensas ke temis nur pri humuraĵo (vortludo); La vorto "Dio" similas al tabelvortoj kiel "ĉio" aŭ "io", kaj do "Dio ajn" similas al "io ajn" aŭ "ĉio ajn"...

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 12:52:38

TatuLe: Mi pensas ke temis nur pri humuraĵo (vortludo);
Ah ja, vi probable pravas. Mi ne vidis. Stulta mi.

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 18:40:34

Cellus kontribuis: La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio.
Tio estas normala. Ĉiu persono skribas pri Dio, de sia historio. Ni povas lerni de ĉiuj, sen esti ligita al iu. Mi multe amas tian mezepokan nomitan "apofatikan" teologion: de dio ni povas nur diri kion li/ŝi ne estas. Laŭ tia teologio, transe ĉion kion ni povas diri pri li/ŝi, li/ŝi estas eĉ pli ama, pli zorgema. Prenu, ekzemple, la teorio de evoluo. Kiom da zorgo por pensi, flegi kaj evoluigi tiun projekton. Tamen, ĉiuj ni jam estis pensataj kaj amataj en la momento de la komenca eksplodo kiu estigis la kosmo. Tiu eksplodo, sciencistoj diras, estis milimetre kalkulita tiel ke ni povis esti ĉi tie.
Kiel mirinde. Kiu se ne dio povis imagi tion?

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 19:29:16

Paulinho: Tamen, ĉiuj ni jam estis pensataj kaj amataj en la momento de la komenca eksplodo kiu estigis la kosmo.
Kiel vi scias, kaj kiel tio eĉ eblas?

Paulinho:Tiu eksplodo, sciencistoj diras, estis milimetre kalkulita tiel ke ni povis esti ĉi tie.
Kiel mirinde. Kiu se ne dio povis imagi tion?
Diri 'kalkulita' kaj 'kiu povis imagi' subsupozas respondon en la demando. Tio ne estas tre ĝusta.

Jes, sciencistoj montras kelkajn aferojn kiuj ŝajne estas rimarkinde koincidaj. Kiel ekzemple la kosmologia konstanto kiu estas tre malgranda. Se ĝi estus eĉ pli malgranda aŭ se ĝi estus iom pli granda, la universo ne povus esti simila al kia ĝi nun estas.

Oni tamen ne konkludas ke tio estas 'kalkulita' aŭ ke 'iu elpensis tion'. Ne, pro tiu kialo kaj pro divesaj aliaj kialoj la kutima nuntempa supozo estas ke nia universo devas esti parto de io multege pli granda, en kio tiuj konstantoj povas varii kaj havi ĉiajn valorojn. Kaj kompreneble ni povas nur vidi hazarde tiun universon en kiu ni efektive povas ekzisti.

Mi do ripetas: Demandi 'kiu' imagis tion estas malhonesta rezonado, ĉar ĝi senkiale antaŭsupozas ke temas pri iu.

stuff (Kwerekana umwidondoro) 18 Rusama 2013 21:23:33

La temo estas simpla: mi kredos je Dion se iu montrus min sufiĉe pruvojn.

Subira ku ntango