Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

dari cellus, 23 Oktober 2011

Pesan: 1577

Bahasa: Esperanto

qwertz (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2011 17.07.04

cellus:
Eble vi iom miskomprenis mian intencon kun tiu fadeno.
Mi ne vere havas granda intereso pri diskuto, ĉu dio ekzistas. Tamen, pri dio, mi neniam demandus iujn rekte vizaĝo al vizaĝo "ĉuece"(="jes" aŭ "ne"). Diskuti pri dio estas sama malfacila afero, kia diskuti pri persona identecon. Ĉu oni rajtas demandigi onin personan identecon? Do, ankaŭ, ofte homoj difinas dio tre diferenca. En ordo, estus tre interese diskuti diferenca konzeptojn de dio. Sed laŭ mi "ĉu dio ekzistas?" ne bontaŭgus eki diskuto kun religiaj homoj. Pli bonetaŭgus "Kio signifas dio por vin?". Sed nature, religaj homoj ankaŭ akzeptus, ke oni ne konsentus al kelkajn religajn principojn. Sed ankaŭ ateistojn devus akcepti, ke religio estus fikskonzepton, kio donus multajn homojn la ilo por plezuro de vivo kaj eksplori meme. Religio tute ne estas malbone per difino.

cellus:
Eĉ se mi volus, mi ne povus malpermesi al iu homo kredi je dio, se tiu homo volas.
Mi komprenus vin kiel, ke vi opinus, ke kelkaj homojn ne agas laŭ sian relegiajn principojn.

cellus:
Alia afero, kiu estas iom ekster la temo, estas ke mi opinias firme, ke en la publika vivo religioj ne estu demonstrataj tiel ke oni diras ekzemple "Tiu politikisto estas kristano" aŭ "tiu estas islamano". En tiu kazo la religioj ne havu lokon. Same kiel la demando pri raso ne devas influi kiun politikiston ni elektas, nur kompetenco.
Jes, mi ankaŭ preferas separo de religio kaj ŝtato.

amirmokhtari (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2011 17.31.19

Mi neniam kredis ke Dio ekzistas en la ĉielo kaj kondutas nin. Mi ankaŭ neniam kredas ke iu kreis la mondo. sal.gif

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2011 19.43.31

Mi voĉdonis "ne" sed kiel budhano, kiel mi jam skribis, la respondo es nek jes nek ne. Mi voĉdonis tiel ĉar ni ne kredas je dio je la jud-kristan-islama ideo.

Paulinho (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 15.45.25

Cellus skribis:
Estus interese aŭdi kiel Dio agas en via vivo. Ke la kreinto de la tuta universo speciale agas en via vivo devas vere esti tre interesa fakto.
Por malkovri kiel dio agas en nia vivo sufiĉas atenti: ni estas ĉiuj magnetataj de dio...

rafaelfortalezo (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 18.34.46

Mi ne povas diri ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Neniu povas diri tion kaj neniam povos diri tion. Ĉu Dio ekzistas aŭ ne, neniam iu scios.

AlfRoland (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 18.54.36

rafaelfortalezo:Mi ne povas diri ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Neniu povas diri tion kaj neniam povos diri tion. Ĉu Dio ekzistas aŭ ne, neniam iu scios.
Prave! Kaj sama argumento ankaŭ aplikeblas por ĉiuj aliaj estaĵoj kreitaj en homa fantazio, fantomoj, ogroj ktp.

Paranteze:
Ĝuste nun 38 voĉdonis "Dio ne ekzistas"
..........kaj 36 -"- ........."Dio ekzistas"
.....Entute 73 -"-

Ĉu iu teologo faris la sumadon? rideto.gif

mihxil (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 19.00.21

AlfRoland:
rafaelfortalezo:Mi ne povas diri ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Neniu povas diri tion kaj neniam povos diri tion. Ĉu Dio ekzistas aŭ ne, neniam iu scios.
Prave! Kaj sama argumento ankaŭ aplikeblas por ĉiuj aliaj estaĵoj kreitaj en homa fantazio, fantomoj, ogroj ktp.
Jes. Fakte tute nekredeble ke homoj daŭre venas kun tiu 'argumento'. Kvankam ĝi tute neniel impresas, tamen por multaj ĝi ŝajnas esti la plej grava argumento por esti di-kredanto. Maksimume ĝi igu onin agnosko.

qwertz (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 19.14.48

AlfRoland:
rafaelfortalezo:Mi ne povas diri ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Neniu povas diri tion kaj neniam povos diri tion. Ĉu Dio ekzistas aŭ ne, neniam iu scios.
Prave! Kaj sama argumento ankaŭ aplikeblas por ĉiuj aliaj estaĵoj kreitaj en homa fantazio, fantomoj, ogroj ktp.
Vi sole volas vundi religiaj homoj. Tion sole meritas pafo antaŭ la pruon.

AlfRoland:
Paranteze:
Ĝuste nun 38 voĉdonis "Dio ne ekzistas"
..........kaj 36 -"- ........."Dio ekzistas"
.....Entute 73 -"-
Kiu vere ĝenas pri resulto tion voĉdonadon? Minimume mi ne. Bonvolu noti: Mi ne havas religio.

szalZITA (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 19.15.17

Memkompreneble, ke Dio ekzistas. Se oni havas vivan rilaton kun Iu, do ne povas ne ekzisti. Iu skribis en ĉi fadeno, ke neniu povas certe diri, ke Dio ekzistas. Malvero. Mi certas per tuta mia certeco, ke Dio ekzistas. Kaj mi tion ne lernis ie...sed mi scias tion de spertoj kaj de vera persona rilato kun Dio.Mia IQ estis sufiĉe alta, kiam oni mezuris ĝin, do se iu supozis min ne normala, do ne pravis.

qwertz (Tunjukkan profil) 29 Oktober 2011 19.25.50

Estas interese, ke oni ĉe lernu.net forumo pravigi sin, ke oni estas religia. Estas stranga esperantujo tien/tion.

Kembali ke atas