Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 octobre 2011

Messages : 1577

Langue: Esperanto

AlfRoland (Voir le profil) 29 octobre 2011 19:40:35

szalZITA:Memkompreneble, ke Dio ekzistas. Se oni havas vivan rilaton kun Iu, do ne povas ne ekzisti. Iu skribis en ĉi fadeno, ke neniu povas certe diri, ke Dio ekzistas. Malvero. Mi certas per tuta mia certeco, ke Dio ekzistas. Kaj mi tion ne lernis ie...sed mi scias tion de spertoj kaj de vera persona rilato kun Dio.Mia IQ estis sufiĉe alta, kiam oni mezuris ĝin, do se iu supozis min ne normala, do ne pravis.
Hmm, tre konvinkiga argumento!

mihxil (Voir le profil) 29 octobre 2011 19:42:02

szalZITA:Se oni havas vivan rilaton kun Iu, do ne povas ne ekzisti.
Kial ne? Ĉu vi neniam aŭdis pri imagaj amikoj?

szalZITA (Voir le profil) 29 octobre 2011 19:54:08

Ankaŭ skizofrena mi ne estas.

mihxil (Voir le profil) 29 octobre 2011 20:00:23

szalZITA:Ankaŭ skizofrena mi ne estas.
La fakto ke vi havas rilaton kun neekzistulo ja ekzistas. Tio estas sufiĉe kutima, kaj eĉ sana, afero por infanoj (precipe ĉe inteligentaj). Kvankam eble ja iom malpli ĉe plenkreskuloj.

Skizofrenio estas sufiĉe severa psika malsano. Mi ne diagnozus vin tia. Nur vi ŝajnas havi imagan amikon. Tio ne estas tre malbona. Multaj homoj havas.

szalZITA (Voir le profil) 29 octobre 2011 20:19:07

Oni povas ofendi religiemulojn, se tio trankviligas animojn de nekredantoj. Fakte, ofte tion ateistoj faras. Estas iuspeca defendo kontraŭ timo ene de ilies konscienco.

mihxil (Voir le profil) 29 octobre 2011 20:28:00

szalZITA:Oni povas ofendi religiemulojn, se tio trankviligas animojn de nekredantoj. Fakte, ofte tion ateistoj faras. Estas iuspeca defendo kontraŭ timo ene de ilies konscienco.
Ne temas pri cela ofendo. Temas pri provo plejeble akurate priskribi la veron. Se tio ofendas, tiam mi pardonpetas, sed ne estas evitebla. Ne temas pri timoj. Kion oni timu?

Ban_Ako (Voir le profil) 29 octobre 2011 22:27:39

Mi ne povas kredi je unun Dion kiu mortigas, punas kaj koleriĝas! Nia celo sur la Tero estas disdoni pacon, amon kaj feliĉon. Dio faris/faras male. Laŭ la Biblio, li taskis multe da krimojn! Se mi havus religion, ĝi estus tio, kio ordonus: "Dio ne ekzistas, amu la homaron, praktiku la bonon, disdoni pacon".

cellus (Voir le profil) 30 octobre 2011 08:36:19

Quertz opinias ke diskuto pri la ekzisto aŭ ne de dio signifas ke homoj devas publike deklari sian kredon. Ne nepre! Komparu diskuton pri politiko. Laŭ la leĝoj en multaj landoj oni ne rajtas demandi pri tio kiun partion iu persono elektis en la balotoj. Kaj tiu malpermeso estas ĝusta, se oni ne volas, oni ne devas publike anonnci sian politikan opinion. Aliflanke tio ne malhelpas ke homoj volonte diskutas pri politiko.

Tiel mi pensas ke povas esti tre legitime, leĝe, ke oni diskutas pri la ekzisto aŭ ne de dio.

Mi ankaŭ ne rakontas al ĉiu kredanto ke mi ne kredas pri la ekzisto de dio. Sed la diskuto pri dio aŭ ne dio estas interesa.

Mi ofte aŭdas kristanojn (mi ja vivas en la kristana kultura medio) kiuj diras ke ili estas konvinkitaj pri la ekzistado de dio. Kial ili povas esti tiel certaj?

Mi volus uzi la analogion pri la atomo. Neniu vidis atomon, sed ni scias pri ilia ekzistado pro la spuroj kiujn ili donas.

Same pri la neekzisto de dio: ne ekzistas kredeblaj signoj ke dio ekzistu:

Ekzemplo: Jen okazas katastrofo kaj multaj senkulpaj homoj mortas en ĝi. samtempe ni bone scias ke estas pluraj homoj kiuj vere estas malbonaj. Tiuj homoj vivas plue. Ili povas esti certaj, ke Dio ne punos ilin. Se la fihomoj kredus, scius, ke Dio ekzistas, ili ne farus tion kion ili faras.

Oni povas egaligi la kredon pri dio al la kredo ke povas esti superrigarda fotografilo ie. Tio ne melhelpas krimulon! La krimulo ne kredas pri la supervida kamero!

La agoj de homoj montras ke ili ne kredas je dio.

Alia argumento kiun oni prezentas apoge al al ekzistado de dio estas ke dio estas tiom pli saĝa ol ni, ke li (?) havas planojn kiujn ni stultaj homoj ne komprenas. Se nun vere estas tiel, do ĉiuj niaj agoj kontraŭ dio estas nur hipokriteco.

Kial Dio helpu mian piedpilkan ekipon (teamon) en la matĉo kontraŭ la alia teamo? ĉu ne povas esti ke LI apogas la alian teamon. Kiu estas mi ke mi rajtas peti la kreinton de la universo helpi mian piedpilkan teamon venki?

Homoj ofte petas Dion pri aferoj pri kiuj ili eĉ ne petus alte pozician homon!

Tio estas bonaj pruvoj ke ne ekzistas dio.

Pli komplike ne estas.

Kaj jes, mi konas plurajn homojn kiuj kredas je Dio kaj estas pli inteligentaj ol mi. Ili misuzas sian inteligentecon, laŭ mi, kaj estas konsole ke inteligenco ne nepre egalas al saĝeco!

Kjell R.

qwertz (Voir le profil) 30 octobre 2011 12:43:08

szalZITA:Oni povas ofendi religiemulojn, se tio trankviligas animojn de nekredantoj. Fakte, ofte tion ateistoj faras. Estas iuspeca defendo kontraŭ timo ene de ilies konscienco.
Eble ateistojn ne povas akzepti, ke religiojn ne evaluas kiel i.e. scio de medicinon k.t.p. Ili plejĝenas pri supozigas fikseco de ideo/konzepto de religio. Sed mi ne komprenas, kial ĝeni pri fikseco de bazajn religiajn ideojn. Ekzemple budaismo kaj bahaismo lasas multa de persona aŭtonomio.

mihxil (Voir le profil) 30 octobre 2011 13:27:57

qwertz:Eble ateistojn ne povas akzepti, ke religiojn ne evaluas kiel i.e. scio de medicinon k.t.p.
Mi ne scias ĉu tio veras. Mi eĉ ne certas ke religio ne 'evoluas'. Ekz. la laŭliteran sestagan kreon preskaŭ neniu plu kredas. Tio ja estus tro naiva. Religio pli kaj pli svagiĝas, kaj pli kaj pli devas retiri sin en terenon tute ne plu malpruveblan. Ĝi probable eĉ devas evolui, ĉar nur la variantoj sufiĉe nemalpruveblaj povas postresti.

En certaj nuntempaj enkarniĝoj de religio ĝi ŝajne precipe retiriĝis al la kampo de 'persona sperto'.

En aliaj manifestiĝoj de religio la koncepto de Dio fariĝas pli kaj pli svaga. Jam longe ne plu temas pri la tirano kiu ordonis la genocidon de la Amalekidoj, sed pri iu svaga 'energio', iu nekomprenebla 'forto' kiu estus la kaŭzo de la universo, kiu gvidus evoluon. Aŭ simile. Ĉio ajn tia ĉiuokaze kompreneble estas nur fantazio.

Kaj tio estas la ĝena parto. Ekzistas homoj kiuj ŝajne estas pli malpli mense sanaj, kaj tamen akceptas fantazion kiel veron, eĉ se tio foje postulas malakcepton de aferoj kiuj ja estas klare veraj kaj utilaj (kiel ekz. la scio de medicino) Tio estas ĝeneta, sed precipe ankaŭ interesa de el psikologia vidpunkto: Kiel tio eblas? Kial tio okazas? Kiel la homa menso emas tiom fuŝi?

Retour au début