Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Dio ne ekzistas

od cellus, 23. listopada 2011.

Poruke: 1577

Jezik: Esperanto

Dakila_Sidhi (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 14:21:21

Ho dankon pro la malkaŝema titolo.

mihxil (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 14:45:35

spreecamper:
mihxil:
pdenisowski:Al Jakovo : Mi volus unue danki vin por viaj pensemaj kaj honestaj demandoj -- mi vere ŝatas tiun specon de diskutado.
Kaj kio estis malhonesta en mia demando? Vi sugestis ke vi 'tute konsentas' kun tio ke vi pretas forviŝi faktojn.
Do, sed vi ankaŭ provas forviŝi bazajn, religiajn faktojn.
Povas esti, sed tio ne estas aferkoncerna. Se ulo simple rifuzas respondi simplan demandon, li estas malĝentila kaj nekunparolebla.

spreecamper:Aŭ vi volas kompreni la homoj sur aliaj 'plankpladoj'?
Mi ne eĉ komprenas pri kio vi parolas. Kio estas 'plankplado'?

espleono (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 15:45:26

Estimataj!
Mi konfesas, ke la tuta mesaĝaro ne estas tralegita fare de mi, tamen permesu alparoli ion.
Kiel mia avino, ŝi ege kredema laŭ la katolika religio, diris iam - "Dio en la animo egzistas kaj ne en la ĉielo." Kontraŭ tio multaj kreduloj el la ĉielo atendas la Dion, respektive lian filon, kiel Savanton. Mi opinias tiel, ke ambaŭ pravas. Nur la nomon Dio, kiu estas atendata el la ĉielo, oni devas anstataŭigi kun alia nomo.
Pri tiu temo vi povas legi studon kun titolo BIBLIO MISTERA, legebla kaj elŝutebla tiu en la sekvanta retejo.
http://2000ad.uz.ua/esperanto
Se el inter vi iu volas diskuti pri la libro detale, bonvolu fari kontakton kun la verkisko mem. Mi estis nur la tradukinto.

Matrose (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 16:11:25

à Spreecamper :

TUTE inkludas min..

lagtendisto (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 17:56:04

mihxil:
spreecamper:Aŭ vi volas kompreni la homoj sur aliaj 'plankpladoj'?
Mi ne eĉ komprenas pri kio vi parolas. Kio estas 'plankplado'?
'Plankplado'(Bodenplatte) estas pladformiĝa fundamento sur oni povas stari en konstruaĵo.

Matrose:à Spreecamper :

TUTE inkludas min..
En ordo.

Paulinho (Prikaz profila) 2. lipnja 2013. 21:05:51

AlfRoland skribis:
Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?
Mi komentas: La dio je kiu mi kredas ne dio dungito riparantulo de problemoj. Kontraŭe: la dio je kiu mi kredas alportas problemon, defion. Nome: malgraŭ ĉiuj problemoj la amo estas la sola taŭganta vojo.....

ghibulo (Prikaz profila) 3. lipnja 2013. 07:33:15

espleono:Kiel mia avino, ŝi ege kredema laŭ la katolika religio, diris iam - "Dio en la animo egzistas kaj ne en la ĉielo." ...
Via avino estas tre saĝa virino.

Rejsi (Prikaz profila) 3. lipnja 2013. 13:17:29

ghibulo:
espleono:Kiel mia avino, ŝi ege kredema laŭ la katolika religio, diris iam - "Dio en la animo egzistas kaj ne en la ĉielo." ...
Via avino estas tre saĝa virino.
Sed, kio estas la signifo de ĉi tiu frazo? Se Dio ne estas en la ĉielo, kaj Dio nur ekzistas kiel sento...Kial li nomiĝas "Dio?"

Mi havas problemon kun aferoj kiel Panteismo. Se Dio estas ĉie, ĉu io ajn efektive estas Dio?

mihxil (Prikaz profila) 3. lipnja 2013. 16:32:58

Rejsi:
ghibulo:
espleono:Kiel mia avino, ŝi ege kredema laŭ la katolika religio, diris iam - "Dio en la animo egzistas kaj ne en la ĉielo." ...
Via avino estas tre saĝa virino.
Sed, kio estas la signifo de ĉi tiu frazo? Se Dio ne estas en la ĉielo, kaj Dio nur ekzistas kiel sento...Kial li nomiĝas "Dio?"

Mi havas problemon kun aferoj kiel Panteismo. Se Dio estas ĉie, ĉu io ajn efektive estas Dio?
Mi samopinias. Konscie diri ke ia fantazio estas Dio, aŭ eĉ nomi ion tute ĝeneralan kiel 'amon' dio, ŝajnas al mi ne tre klare. Precipe la dua estas iom sensenca, ĉar por amo jam ekzistas la tute taŭga vorto 'amo'. Kaj se oni vere opinias ke Dio nur ekzistas en onia kapo, mi pensas ke oni je tiu ĉi enketo respondu 'Dio ne ekzistas'. Ĉar alikaze ni ja ankaŭ povus diri ke unukornuloj ekzistas. Ankaŭ tiuj ekzistas en la mensoj de homoj.

ghibulo (Prikaz profila) 4. lipnja 2013. 17:19:20

Mihxil+Rejsi - mi opinias, ke vi tute nekomprenis tiun frazon. Mi povus provi ekspliki tion, sed pardonu mian mallertan esperanton ridulo.gif... kaj bonvolu ne rigardu mian eksplikon kiel opinio de kristano. Mi havas respekton al kristanismo, sed espereble ne estas kristano (ekzemple mi kredas en reinkarnacio).

Unue ni devus difini vorto 'animo' por kompreni reciproke. Por nia diskuto 'animo' estas 'bazo de vi mem'. Por kompreni, kio estas 'bazo de vi mem' mi konsilas uzi ĉi tiu ŝlosilo: 'En bazo de vi mem ne estas tio, sen kio vi povas ankoraŭ ekzisti'. Ekzemple:

Ĉu vi povas ekzisti sen via gambo aŭ brako? Jes -> Gambo kaj brako ne estas peco de via animo!
Ĉu vi povas ekzisti sen via fantazio, sento, iu ideo, via memoro ... tio ne estas via animo
...

Kiam vi meditos pri tio, vi povus malkovri, ke bazo de vi mem ('animo' ) estas konscio. Tiu konscio scias/sensas, ke ekzistas, kaj povas rigardi ĉion ĉirkaŭ... gambojn, brakojn, ideojn, sentojn... povas uzadi memoron, pensadon, korpon... Mi kredas, ke tiu konscio transdaŭros estadon de nia korpo (inkluzive cerbon). Mi konceptas, ke por ateisto tio estas neakceptebla... materialisto kredas, ke li estas cerbo, sed idealisto kredas, ke li nur uzadas cerbon! Sed mi nevolas konvinki, nur ekspliki mian konjekton. ridulo.gif

Due mi devus difini mian komprenon de vorto 'Dio'. Por mi tio tre bone montras ekzemple Biblo, libro 'Eliro', ĉapitro 3:

Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.

Dio estas konscio, konscia propran estadon, simile kiel ni estas konscio. Aliloke (Biblio, libro 'Genezo', ĉapitro 1; libro 1Joh, ĉap.3):
"Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin."
"Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas."

Li estas konscio, mi estas konscio... ĉu mi estas DIO? Ne, ni estas nur bildo de Dio, kiel filo estas bildo de sia patro. Kiam ni serĉas ni mem (nia animo), tiam ni povas trovi kaj kompreni pli bone Dion. Bone alegorio estas rakonto pri Tarzano - li vivis inter simiojn, kaj kiam li ridardis sin mem, tiam li povas plej bone kompreni, kiaj estas vere liaj gepatroj. Eble ni estas nur provizore apartigaj de Dio, simile kiel Tarzano estis apartigaj de popolaro. Mi konjektas, ke Universo estas por Dio tion, kion por mi estas mian korpon.

Natrag na vrh