Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 de outubro de 2011

Mensagens: 1577

Idioma: Esperanto

mihxil (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 16:50:19

Paulinho:Ni, kristanoj kredas ke la ateisto kiu amas sian proksimulon, jam amas Dion kvankam ne sciante.
Pardonu, sed tio estas absurda. Oni ne povas ami malbone difinitan neekzistulon. Laŭ mi vi montras ke via vidpunkto pri kio estus 'dio' ne estas tre senchava.

ghibulo (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 17:13:29

Al Miŝil:
Vi ne devis informi min pri via opinio pri Goswami ridulo.gif, tio estas via afero, se vi akceptos aŭ neakceptos mian rekomendon. Pli interesa por mi estis diskuti pri spirajn temojn, kaj ne kiujn ekspertojn mi (ne) devus kredi. Opiniadas, ke pli bone estas ekzameni temon mem, kaj ne lasi tion por aliajn 'ekspertojn'. Tiuj povas esti por mi nur inspiron.
Sed estas por mi interesa, kiel alie vi kritikas scienculojn ol mi. Por mi ne estas problemo, se scienculo 'Working largely outside academia', aŭ se li interesas pri io, kio ne koheras kun lia fako aŭ miaj imagojn. Male, scienculo, kiu ne estas fermita nur en sia fako, povas vidi kaj ekspliki kunteniĝojn, kiujn ceteraj ne vidas.

mihxil (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 18:02:05

ghibulo:kaj ne kiujn ekspertojn mi (ne) devus kredi.
Goswami ne ŝajnas esti eksperto pri io serioza. Vi sugestas ke estus kvazaŭ iu indiferenta elekto. Tiel ne estas.

ghibulo:Pli interesa por mi estis diskuti pri spirajn temo
Pri neniu temo eblas paroli sen baza kono pri la faktoj. Kaj pri tio oni vere bezonas la informojn de la ekspertoj.

Se la fakto estas ke neniam bone montriĝis ke elkorpiĝintuloj vere scias pri aferoj kiujn ili ne povas scii, kaj se la fakto estas ke haluciniĝoj tiaj ekzistas, kaj se aldone la homoj kiuj vere okupiĝas pri tio kutime konkludas ke temas pri haluciniĝoj, do kiuj estas ni por konkludi malsame?

ghibulo:Male, scienculo, kiu ne estas fermita nur en sia fako, povas vidi kaj ekspliki kunteniĝojn, kiujn ceteraj ne vidas.
Tio povus okazi, kaj malofte supozeble okazas. Famaj ekonomiistoj ekzemple ofte origine estis matematikistoj aŭ simile. Sed ili ja fariĝas famaj kaj gravaj ekonomiistoj se ili vere havas ion por kontribui. Tio ne ŝajnas okazi kun Goswami? Kial ne?

efilzeo (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 18:34:05

Vi diras ke dio ne ekzistas, tamen en Aŭstralio aperis nova Jesuo!

Nova Jesuo

Jakovo (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 19:05:11

Fakte la vikipedio baldaŭ forviŝos tiun paĝon: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Articles_fo... La diskuto tie rezultis ke li tro malmulte gravas por havi lin en enciklopedio. Tio ne nepre diras ion pri liaj ideoj ktp, sed tamen estas rimarkinde.

ghibulo, vi difinis animon kiel 'bazo de vi mem'. Mi pensas ke miĥil tial kunsentis, kaj mi ankaŭ povus al tio konsenti. Tamen, al mi la vorto "animo" ankaŭ enhavas tiun spiritan sencon, al kio mi ne povas konsenti.

Precipe, mi kontraŭstaras vian opinion ke estas *unu sola* animo. Komparu al korpo: ne gravas ĉu malfunkcias koro aŭ ĉu malfunkcias cerbo, sen ambaŭ oni ne povas vivi (krom dumtempa maŝina substituo de la koro). Same, se en la cerbo unu el kelkaj partoj malfunkcias, la tuta cerbo ne funkcias.

Kaj en la cerbo estas eĉ samtempe inverse! Se oni tranĉas la cerbon en du partoj (tra la http://eo.wikipedia.org/wiki/Kaloza_korpo) ambaŭ partoj sufiĉe bone funkcias! Ili nur ne povas komuniki. La maldekstra parto plej ofte enhavas la neuronojn kiuj okupiĝas pri la lingvo, kaj tial povas nomi kion ĝi vidas (en la dekstra vida sfero) sed tute ne vidas aĵojn en la maldekstra vida sfero.

Ĉu tiaj "split brain" (angla por dividita cerbo) personoj ankoraŭ havas "animon"? Kiom da "animoj" ili havas? Se nur unu: al kiu duono ĝi apartenas? Se du, de kie venis la dua?

faog (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2013 21:29:52

Dio ekzistas kaj ĉeestas en ĉiu el ni, kaj Li ne postulas ion pli ol ke Vi respektu aliulojn, estu humila kaj bonvola, vivu en paco, kaj uzu rezonadon por perfektigi nin mem kaj sekvi nian kurson. Ĉu la estonteco? .. la estonteco nur al Ni apartenas.
La Dio kiu mi parolas estas la Forto aŭ Supera Konscio kiu kreis tiun tutan mirindaĵon kiu ni nomas vivon. En mia humila opinio, la universo kiel ni komprenas, estas la rezulto de unu progresinta civilizacio, ĉiam apogita de la Kreintula Forto kiu donis al ni la spiron de tiu komenca energio etikedo vivo. Tiu Kreintula Forto estas en ĉies menso. Ĉi tio estas mia persona opinio, sed kiel mi diras la rezonado devu esti ĉiam nia gvidanto, ni devas ĉiam analizi la informoj ricevita kaj ŝanĝi niajn konceptojn kiam necese.

ghibulo (Mostrar o perfil) 7 de junho de 2013 13:19:14

Jakovo:Kiom da "animoj" ili havas? Se nur unu: al kiu duono ĝi apartenas? Se du, de kie venis la dua?
Dankon por via interesa frago, sed mi timetas, se mi povas bone respondi. Fontoj de miaj opinioj en tiu ĉi temo estas nur:
  • memobservado, meditado ... se io esencas pri vivmaniero, tiuj fontoj devus esti sufiĉitaj, ĉar tio estas atingebla al ĉiuj (kontraŭe...ĉiu ne povas legi Biblion, ekzemple)
  • libroj + paroladoj de personoj, kiuj aspektas kvazaŭ sinceraj serĉuloj ... tio inspiras min
Mi devus (kaj tre volus) paroli kun personoj, kiu havas la problemon. Ne volas diri, ke tio neeblas, sed mi ne povas imagi esprimon de tiu ĉi problemon... du animoj en unu kapo.

Sed mia humila opinio estas, ke tien estas nur unu animo, kiu disponas pri dividita cerbo. Kiel okulo sendas antaŭ animo imagojn, kiel orelo sendas antaŭ animo sonojn, tiel cerbo sendas antaŭ animo ideojn aŭ sentojn. Cerbo ankaŭ povas servi kvazaŭ notkajero (memoro), kaj kelkaj ĝiaj agoj animo feliĉe ne povas influi (ekzemple spirado). Mi opinias, ke dividita cerbo nur ne funkcias tiel bone, kiel normala cerbo, kaj la unu animo nur havas problemojn dum uzi lin. (de via artikulo... "ACC is usually non-fatal. Treatment usually involves management of symptoms, such as hydrocephaly and seizures, if they occur." )

ghibulo (Mostrar o perfil) 7 de junho de 2013 14:00:44

Al Jakovo:
Provu tiu ĉi eksperimenton: Sidu komforte kaj 1 minuto nur observu vian spiradon.Ne pensu pri la estonteco aŭ estinteco, nur observu vian spiradon kaj estu alestanta. Baldaŭ poste haltu observi spiradon, kaj atendu unuan ideon en via kapo. Vi povas atendi longe, sed kiam ĝi alvenas (ekzemple "mia gambo formikas" aŭ "nenion fariĝas"...) , ne progresu ĝin, nur ekkonsciu kaj observu ĝin, ĝis ĝi foriros. Poste eksperimento pripensu, kiu estis la Observanto.

Mia opinio estas, ke tiu observanto estas vi mem, via animo, via konscio kaj ankaŭ konscio de Dio mem, kiu estas en vi. Sen la animo ni povus esti nur aŭtomato. Tiun konscion ni ofte foriras kaj nia EGO vivas anstataŭ ni. Multe da homoj vivas en estonteco aŭ estinteco, perditaj en ideojn ... kvazaŭ 'zombie'. La observanto (via animo kaj parte konscio de Dio mem) volas esti apud ĉion, kion vi faras.

Mi opinias, ke Mihxil kaj mi havas (pli bone "estas" ) egalan animon. Kiam mia animo travivas liajn aferojn kaj liajn antaŭajn vivojn, vi ne povus distingi miajn opiniojn de liajn.

Eble nun vi pli bone komprenas, kial mi ne povas imagi du animoj (Observantoj) en unu kapo.

AlfRoland (Mostrar o perfil) 7 de junho de 2013 14:42:43

efilzeo:Vi diras ke dio ne ekzistas, tamen en Aŭstralio aperis nova Jesuo!

Nova Jesuo
Ankaŭ en Svedio estas multaj novaj Jesuoj, sed plej ofte ili estas flegataj en psikmalsanulejoj.

darkweasel (Mostrar o perfil) 7 de junho de 2013 15:33:46

Jakovo:Fakte la vikipedio baldaŭ forviŝos tiun paĝon: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Articles_fo... La diskuto tie rezultis ke li tro malmulte gravas por havi lin en enciklopedio. Tio ne nepre diras ion pri liaj ideoj ktp, sed tamen estas rimarkinde.
Tio ne ĝustas. Tiu forig-diskuto okazis en 2012 kaj koncernis antaŭan artikolon kun la sama nomo; la decido de la administranto tie diras, ke ŝajne ekzistas du malsamaj, sed sam- aŭ similnomaj personoj.

Cetere ja povas esti, ke de 2012 li akiris menciindecon - en ĉiu okazo, nuntempe la artikolo ne estas proponita por forigo.

De volta à parte superior