Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Dio ne ekzistas
від cellus, 23 жовтня 2011 р.
Повідомлення: 1577
Мова: Esperanto
mihxil (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 18:35:35
arturvaladares:[/quote]Do, akceptu la Randi-an defion kaj fordonu la gajnon. Uzi ĉi tiun argumenton estas absolute ridinde, kaj tre aspektas kiel simpla senkuraĝo. Se vi sukcesus gajni tiun milionon tiam vi havus bonegan argumenton pri via kazo, ĉar mi supozas ke multaj, se ne ĉiuj, skeptikuloj havas fidon ke Randi testus la aferon bone. Kaj vi ne povas argumenti ke estus tro kosta aŭ simile, ĉar se vi efektive estas certa ke eblus montri komunikadon kun mortintoj, tiu miliono certe sufiĉas por rekompenco.mixhil:Se tiom facile montreblas, tiam mi rekomendus rikolti la milionon da dolaroj de Randi.Mi scias, ke vi ne ŝatas citaĵojn, sed liaj vortoj estas la miaj:
"La mediumeco, eĉ limigita al fizikaj manifestiĝoj, ne estas konsentita, por ke iu parade elmontru ĝin en foiraj teatroj, kaj kiu ajn pretendus mastri la Spiritojn, por ilin prezenti antaŭ la publiko, tiu povas tute juste esti suspektata kiel ĉarlatano aŭ kiel pli aŭ malpli lerta prestidigitatoro. [...] El ĉio antaŭa ni konkludas, ke la plej solida garantio kontraŭ ĉarlatanismo estas la plej absoluta neprofitamo;" - Allan Kardec
Fuĝi al ia diraĵo de Kardec estas malkuraĝe kaj montras ke vi ne fidas ke spiritismo efektive estas objektive montrebla.
arturvaladares (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 20:49:25
mihxil:Fuĝi al ia diraĵo de Kardec estas malkuraĝe kaj montras ke vi ne fidas ke spiritismo efektive estas objektive montrebla.Vi estas libera konjekti pri mia fido aŭ mia kuraĝo...
Tamen, pri la afero de la montrebleco aŭ ne de la Spiritismo, eble estus pliprofite al vi demandi iun eks-skeptikulon pri la kialo de lia kompleta pensmaniera ŝanĝo.
Paco al vi.
Elkore, Artur.
mihxil (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 21:05:02
arturvaladares:Vi estas libera konjekti pri mia fido aŭ mia kuraĝo...Tute ne indas. Freneziĝo povas ĉiam okazi. Tio kio necesas estas publikigo en scienca ĵurnalo, ne onidiroj el individuoj.
Tamen, pri la afero de la montrebleco aŭ ne de la Spiritismo, eble estus pliprofite al vi demandi iun eks-skeptikulon pri la kialo de lia kompleta pensmaniera ŝanĝo.
Dume estas fakto ke eblas gajni milionon da dolaroj, nur per montri ke spiritismo estas vera, kaj ke ĝis nun neniu sukcesis. Iom strange, ĉu ne? Kiel tio klarigeblas?
arturvaladares (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 21:45:20
mihxil:Dume estas fakto ke eblas gajni milionon da dolaroj, nur per montri ke spiritismo estas vera, kaj ke ĝis nun neniu sukcesis. Iom strange, ĉu ne? Kiel tio klarigeblas?Jes, eble al tiuj, kiuj gvidas siajn vivojn per la dolaroj, tio estas stranga kaj neklarigebla.
mihxil (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 22:24:30
arturvaladares:Jes, eble al tiuj, kiuj gvidas siajn vivojn per la dolaroj, tio estas stranga kaj neklarigebla.Do, ĉiuj spiritistoj tute ne interesiĝas pri mono? Nek pri rekono? Ĉar la mono ja fordoneblas.
Vere, mi atendis ke vi ekpridubus la sincerecon de Randi anstataŭe. Tion mi eble ankoraŭ povus pli malpli malfacile kontraŭbatali. Sed ĉi tio estas absurda.
arturvaladares (Переглянути профіль) 10 липня 2013 р. 23:45:29
mihxil:Do, ĉiuj spiritistoj tute ne interesiĝas pri mono? Nek pri rekono? Ĉar la mono ja fordoneblasNe, pri neniu el tiuj du.
Laŭ ni, la pasema enkarniĝinta vivo estas grandega beno de Dio, por ke ni restarigi niajn sennombrajn pasintajn erarojn, provi niajn jam akiritajn virtojn, studi, servi, plibonigi nin mem, kaj senĉese labori por la bono de ĉiuj. La mono estas kiel prunto de Dio, instrumento, kiu devas esti ankaŭ uzata por la bonon de ĉiuj. En la morto, mono kaj rekono restos ĉi tie, sur la Tero, kaj ni portos kun ni nur la moralajn kaj intelektajn akirojn, kiujn ni konkeris dum la enkarniĝinta vivo. "Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj." - Jesuo
Ni estas kristanoj kaj la disvastigado de nia doktrino ja gravas al ni, sed ni neniam trudos nenion al iu ajn persono. Laŭ la Kodiganto de Spiritismo: "Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parolojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco."
Kiel vi estas unu el tiuj, kiuj ne interesiĝas pri la Spiritismo, do, mi ekde tuj lacos vin pace.
Paco al vi.
Elkore, Artur.
mihxil (Переглянути профіль) 11 липня 2013 р. 01:48:56
arturvaladares:kaj la disvastigado de nia doktrino ja gravas al ni, sed ni neniam trudos nenion al iu ajn persono.Pardonu, sed mi kredas nenion ajn de tio. Se vi simple rifuzas esti bone testata, per kio tiu disvastigado fariĝus ekstreme pli facila, tiam ne estas kredeble ke ĝi gravas al vi.
Aŭ eble ĝi ja gravas, sed vi ne vere kredas ke tiu testiĝo povas sukcesi. Kio signifus ke vi estas hipokritaj, aŭ minimume paranojaj.
arturvaladares:Kiel vi estas unu el tiuj, kiuj ne interesiĝas pri la Spiritismo, do, mi ekde tuj lacos vin pace.Estas malhoneste sugesti ke mi ne interesiĝas. Mi ja elspezis multajn vortojn, kio ne vere montrus neinteresiĝon, ĉu? Ne, la fakton ke mi pensas ke ne eblas paroli kun mortintoj kaŭzas skeptiko sole. Kaj la pretekstoj pri ne interesiĝi pri mono aŭ rekono, kaj tial ne sendi iun al Randi por ricevi la milionon, tute ne kaŭzas ke mi malpli skeptikas. Male, mi nun nur estas pli certa ke ĉiu spiritismo estas ne nur granda fraŭdo aŭ memtrompo, aŭ alia 'psika fenomeno' sed aldone ĝi ankaŭ estas plena de pretekstoj kaj svagaj kaj multvortaj citaĵoj precipe el 19-jarcentaj obskuruloj, kiuj helpas resti sufiĉe nebula por ke homoj ne povas tiom facile rekoni ĝin tia kia ĝi efektive estas. Dankon por la konversacio, mi lernis multon, kaj nun konklude estas eĉ pli konvinkita pri la absoluta senvaloreco kaj malsincereco de spiritismo.
(kaj pardonu ne fini miajn mesaĝojn tiom afable kiel vi, mi simple opinias ke tio ne estas konvena al la forumo-formo. Ne temas pri leteroj, sed pri afiŝoj).
ugolo (Переглянути профіль) 26 липня 2013 р. 13:29:04
mi nek havas provon pro nek kontraŭ la ekzisto de DIO -
paradokson de s-o Bonhoeffer "ekzistanta Dio ne ekzistas"
ekprimas la ideon por mi.
Tamen lau la baroj kaj malperfekto en mia vivo mi kunsentas
ke mi ege bezonas pan-kreatur-an Dian animon por ke ne malesperi. Kiuj kontrauantaj tiu ci ideo por mi estu gekunludantoj pligrandigantaj nian konfidon en niaj rilatoj. Nur kune ne kontraue homaro, ja naturo ni povos travivi. Ni rajtas kaj devas elekti - chion novan tagon, ja chion momenton.
Kore
uwe
Paulinho (Переглянути профіль) 27 липня 2013 р. 18:15:27
mihxil (Переглянути профіль) 28 липня 2013 р. 11:04:31
Paulinho:Cent da paĝoj pri ne ekzistanto? Proponu ni paĝojn pri la ekzisto de HALZINKEL. Vidu kiom da paĝaroj la fadeno kreskos....Kaj kio estus 'Halzinkel'? Ĉu ekzemplo de iu alia neekzista ento? Vi tiuokaze sambone povus proponi feinojn aŭ drakojn. La malsamo kun tiuj estas ke pri Dio 46% el la lernuanoj ja malprave kredas ke li ekzistas. Ne estas tiel ĉe feinoj, drakoj aŭ 'halzinkel', do logike ilia ekzisto ne vere estas temo, ĉu?