المشاركات: 5
لغة: Esperanto
KienLi (عرض الملف الشخصي) 25 أكتوبر، 2011 11:04:04 ص
Pri la 1-a Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj" Rogener Pavinski finmuntis nun belan video-raportaĵon, videblan ĉe http://www.youtube.com/watch?v=JRlLqbQt5Us
Ni invitas vin spekti ĝin. Se ĝi plaĉas al vi, bv. diskonigi ĝin. Per tio ni kreos komunumon, kiu kontribuos al la sekva kinofestivalo.
Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto. Elŝutu tekstan dosieron ĉe: http://is.gd/HCZM0z . La rezulton eblas sendi al kinofestivalo CHE gmail . com (CHE=@, spacoj forigendaj)
Amike kaj kunlabore,
Aleksander Osincev
Direktoro de Esperanta Kinofestivalo
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2011 2:22:27 م
http://esperanto-gep.asso.fr/informiloj/informil...
KienLi (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2011 4:00:50 م
Altebrilas:Almenaŭ la dua : vidu p 7 de tiu dokumento (pri IKOFO)Espereble vi komprenas la diferencon inter "konkurso" kaj "kinofestivalo", ĉu ne?
http://esperanto-gep.asso.fr/informiloj/informil...
Balbutanto (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 1:36:49 ص
KienLi:Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto.Mi sendis al vi la subtekston en la franca.
KienLi (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 6:58:53 ص
Balbutanto:Mi sendis al vi la subtekston en la franca.Dankon al vi. Ĉio estas ricevita. Baldaŭ ili aperos en la youtub-a video.