前往目錄

Video-raporto pri la unua Esperanta Kinofestivalo

貼文者: KienLi, 2011年10月25日

訊息: 5

語言: Esperanto

KienLi (顯示個人資料) 2011年10月25日上午11:04:04

De la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo okazis la unua Esperanta Kinofestivalo enkadre de Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE). Por la festivalo estis alsenditaj 21 videaĵoj el 13 landoj en tri kategorioj: 5-, 15- kaj 30-sekundaj filmoj. Pliaj 15 filmoj el 7 landoj estis prezentitaj en nekonkursa programo.

Pri la 1-a Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj" Rogener Pavinski finmuntis nun belan video-raportaĵon, videblan ĉe http://www.youtube.com/watch?v=JRlLqbQt5Us

Ni invitas vin spekti ĝin. Se ĝi plaĉas al vi, bv. diskonigi ĝin. Per tio ni kreos komunumon, kiu kontribuos al la sekva kinofestivalo.

Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto. Elŝutu tekstan dosieron ĉe: http://is.gd/HCZM0z . La rezulton eblas sendi al kinofestivalo CHE gmail . com (CHE=@, spacoj forigendaj)

Amike kaj kunlabore,
Aleksander Osincev
Direktoro de Esperanta Kinofestivalo

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年11月6日下午2:22:27

Almenaŭ la dua okulumo.gif : vidu p 7 de tiu dokumento (pri IKOFO)

http://esperanto-gep.asso.fr/informiloj/informil...

KienLi (顯示個人資料) 2011年11月6日下午4:00:50

Altebrilas:Almenaŭ la dua okulumo.gif : vidu p 7 de tiu dokumento (pri IKOFO)

http://esperanto-gep.asso.fr/informiloj/informil...
Espereble vi komprenas la diferencon inter "konkurso" kaj "kinofestivalo", ĉu ne?

Balbutanto (顯示個人資料) 2011年11月10日上午1:36:49

KienLi:Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto.
Mi sendis al vi la subtekston en la franca.

sal.gif

KienLi (顯示個人資料) 2011年11月10日上午6:58:53

Balbutanto:Mi sendis al vi la subtekston en la franca.
Dankon al vi. Ĉio estas ricevita. Baldaŭ ili aperos en la youtub-a video.

回到上端