Programlingvoj kontraŭ homaj lingvoj
af Hyperboreus, 26. okt. 2011
Meddelelser: 21
Sprog: Esperanto
Hyperboreus (Vise profilen) 26. okt. 2011 21.20.05
mihxil (Vise profilen) 26. okt. 2011 21.38.49
Hyperboreus:Principe, la vortordo estas sekve X-V-S-O, estante X iu ajn aĵo.Fakte en la nederlanda estas same, do tiu vortordo ne estus problema al mi. Ni ja multe malpli deklinacias, tiel ke almenaŭ en 'norma' nederlanda ambaŭ la virino kaj la hundo havas samajn formon kaj artikolon ĉu subjekto ĉu objekto, tiel ke almenaŭ en lego 'de vrouw beet de hond' estas esence ambigua (kvankam eble ĉi tiel tute sen kunteksto kaj intonacio mi tamen supozus 'la virino mordis la hundon', malgraŭ ĝia neverŝajno).
Hyperboreus (Vise profilen) 26. okt. 2011 22.24.17
mihxil (Vise profilen) 26. okt. 2011 23.35.48
Hyperboreus: "New Kids Turbo", tiun dokumentan filmon pri la kulturo kaj socio nederlandaj.Ve..
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Hyberboreus:Sed mi imagis ke la nederlanda kaj la germana ne povas difencas sin multe, ĉar por iu ajn, vi kantasMi ne scias ĉu tio multe diras, ĉar tiu kanto estas kvazaŭ kantata de Vilhelmo de Oranĝo, kiu efektive naskiĝis en nuna Germanio. Sed tio ne multe diras pri la resto de la lando, ĉu ne.Wilhelmus van Nassouwe
ben ik, van Duitsen bloed,
Kvankam ja veras ke niaj lingvoj estas tre parencaj, kaj probable precipe estas malsamaj lingvoj pro historiaj, ne pro lingvaj kialoj.
darkweasel (Vise profilen) 27. okt. 2011 05.26.59
Hyperboreus:Hm, tio estas iom stranga klarigo. Ĉu ne la jena funkcias pli bone?
La vortordo en germana estas ja doloro en pugo. La vortordo baza estas V-S-O, kun la problemo ke (krom ĉe demandoj) iu ajn parto de la frazo devas iri antaŭ la verbo. Principe, la vortordo estas sekve X-V-S-O, estante X iu ajn aĵo.
En normalaj frazoj la verbo staras dua, en demandoj ĝi staras unua, kaj en subfrazoj ĝi staras lasta. La resto de la frazpartoj povas esti movata libere, sed kiam kaj la subjekto kaj la objekto ne havas markitan akuzativon, oni metu por klareco la subjekton antaŭ la objekton.
AlexN (Vise profilen) 27. okt. 2011 10.32.11
Hyperboreus: kiu estas la diferenco inter programlingvoj kaj homaj lingvoj?La respondo estas facile: homaj lingvoj havas malrestriktajn grammatikojn (Ĥomski tipo 0), sed programlingvoj havas restriktajn grammatikojn (Ĥomski tipoj 2-3).
Ankaŭ en programlingvoj oni kutime ne povas krei vortojn en regulara maniero.
Ankaŭ programlingvoj kapabligas krei nomoj sen restrikto.
Hyperboreus (Vise profilen) 27. okt. 2011 14.17.42
AlexN (Vise profilen) 28. okt. 2011 08.27.59
Hyperboreus:ekzistas programlingvoj Ĥomski-0 (rekursive nombreblaj) kiel ekzemple Ameba.Anekdoto:
Tri sciencistoj unufoje veturis per vagonaro tra la Britio. Tra fenestro ili ekvidis la blanka ŝafo sur la paŝtejo. Ili diras
1-a sciencisto: En Britio estas blankaj ŝafoj.
2-a sciencisto: En Britio estas nur unu blanka ŝafo.
3-a sciencisto: En Britio estas unu blanka ŝafo unuflanke blanka.
Se vi volas fari linion inter programlingvoj kaj homlingvoj, vi neniam sukcesos, ĉar morgau nova lingvo estos farita, precipe por rompi vian linion. Maldetala diferenco estas kiel mi skribis.
Se vi volas detaloj: homlingvoj ne estas difinitaj per gramatikoj. Gramatiko estas artefarita ilo, ĝi kovris ĉirkaŭ 10%-20% de parolada lingvo, kaj ĉirkaŭ 80% de scribita lingvo.
Hyperboreus (Vise profilen) 28. okt. 2011 14.30.51
Jakovo (Vise profilen) 2. nov. 2011 20.12.13
plej ofte programlingvoj estas ja ordonoj, sed verŝajne vi ne sekvus ordonojn samajn de via komputilo (parte vi eĉ ne eblas: ekz "ripetu ĉiujn 300ms ion ampleksegan kalkulon").