Contenido

Programlingvoj kontraŭ homaj lingvoj

de Hyperboreus, 26 de octubre de 2011

Aportes: 21

Idioma: Esperanto

Hyperboreus (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2011 21:20:05

Forigite

mihxil (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2011 21:38:49

Hyperboreus:Principe, la vortordo estas sekve X-V-S-O, estante X iu ajn aĵo.
Fakte en la nederlanda estas same, do tiu vortordo ne estus problema al mi. Ni ja multe malpli deklinacias, tiel ke almenaŭ en 'norma' nederlanda ambaŭ la virino kaj la hundo havas samajn formon kaj artikolon ĉu subjekto ĉu objekto, tiel ke almenaŭ en lego 'de vrouw beet de hond' estas esence ambigua (kvankam eble ĉi tiel tute sen kunteksto kaj intonacio mi tamen supozus 'la virino mordis la hundon', malgraŭ ĝia neverŝajno).

Hyperboreus (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2011 22:24:17

Forigite

mihxil (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2011 23:35:48

Hyperboreus: "New Kids Turbo", tiun dokumentan filmon pri la kulturo kaj socio nederlandaj.
Ve..ridulo.gif

Hyberboreus:Sed mi imagis ke la nederlanda kaj la germana ne povas difencas sin multe, ĉar por iu ajn, vi kantas
Wilhelmus van Nassouwe
ben ik, van Duitsen bloed,
Mi ne scias ĉu tio multe diras, ĉar tiu kanto estas kvazaŭ kantata de Vilhelmo de Oranĝo, kiu efektive naskiĝis en nuna Germanio. Sed tio ne multe diras pri la resto de la lando, ĉu ne.

Kvankam ja veras ke niaj lingvoj estas tre parencaj, kaj probable precipe estas malsamaj lingvoj pro historiaj, ne pro lingvaj kialoj.

darkweasel (Mostrar perfil) 27 de octubre de 2011 05:26:59

Hyperboreus:
La vortordo en germana estas ja doloro en pugo. La vortordo baza estas V-S-O, kun la problemo ke (krom ĉe demandoj) iu ajn parto de la frazo devas iri antaŭ la verbo. Principe, la vortordo estas sekve X-V-S-O, estante X iu ajn aĵo.
Hm, tio estas iom stranga klarigo. Ĉu ne la jena funkcias pli bone?

En normalaj frazoj la verbo staras dua, en demandoj ĝi staras unua, kaj en subfrazoj ĝi staras lasta. La resto de la frazpartoj povas esti movata libere, sed kiam kaj la subjekto kaj la objekto ne havas markitan akuzativon, oni metu por klareco la subjekton antaŭ la objekton.

AlexN (Mostrar perfil) 27 de octubre de 2011 10:32:11

Hyperboreus: kiu estas la diferenco inter programlingvoj kaj homaj lingvoj?
La respondo estas facile: homaj lingvoj havas malrestriktajn grammatikojn (Ĥomski tipo 0), sed programlingvoj havas restriktajn grammatikojn (Ĥomski tipoj 2-3).

Ankaŭ en programlingvoj oni kutime ne povas krei vortojn en regulara maniero.

Ankaŭ programlingvoj kapabligas krei nomoj sen restrikto.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 27 de octubre de 2011 14:17:42

Forigite

AlexN (Mostrar perfil) 28 de octubre de 2011 08:27:59

Hyperboreus:ekzistas programlingvoj Ĥomski-0 (rekursive nombreblaj) kiel ekzemple Ameba.
Anekdoto:
Tri sciencistoj unufoje veturis per vagonaro tra la Britio. Tra fenestro ili ekvidis la blanka ŝafo sur la paŝtejo. Ili diras

1-a sciencisto: En Britio estas blankaj ŝafoj.
2-a sciencisto: En Britio estas nur unu blanka ŝafo.
3-a sciencisto: En Britio estas unu blanka ŝafo unuflanke blanka.

Se vi volas fari linion inter programlingvoj kaj homlingvoj, vi neniam sukcesos, ĉar morgau nova lingvo estos farita, precipe por rompi vian linion. Maldetala diferenco estas kiel mi skribis.

Se vi volas detaloj: homlingvoj ne estas difinitaj per gramatikoj. Gramatiko estas artefarita ilo, ĝi kovris ĉirkaŭ 10%-20% de parolada lingvo, kaj ĉirkaŭ 80% de scribita lingvo.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 28 de octubre de 2011 14:30:51

Forigite

Jakovo (Mostrar perfil) 2 de noviembre de 2011 20:12:13

Laŭ mi la plej grava distingo estas ke per homa lingvo sameblaj ulo komunikas, sed komputilo ekz. ne povas rispondi per sia propra programlingvo. (pardonu ke mi ne tralegis la tuton, mi nur respondis la unuan demandon)

plej ofte programlingvoj estas ja ordonoj, sed verŝajne vi ne sekvus ordonojn samajn de via komputilo (parte vi eĉ ne eblas: ekz "ripetu ĉiujn 300ms ion ampleksegan kalkulon").

Volver arriba