المشاركات: 42
لغة: Esperanto
mihxil (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 6:43:30 م
Francisko1:Do, poiome ni atingas la konkludon ke Esperanto estas inkluzive pli facila ol ni kredis en la komenco. Dankon pro via kunlaboro.Ĝi estas tiom facila, ke mi eĉ ne scias kion signifas 'inkluzive pli facila'. Krome ne ŝajnas al mi eble eĉ atingi iun ajn konkludon. Fakte la enketo mem montris ke la konkludo jam estis antaŭe de vi decidita, nome: 'esperanto estas 20-40-oblojn pli facila ol la angla'.
Chainy (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 7:26:00 م
miĥil:+1Francisko1:Do, poiome ni atingas la konkludon ke Esperanto estas inkluzive pli facila ol ni kredis en la komenco. Dankon pro via kunlaboro....Fakte la enketo mem montris ke la konkludo jam estis antaŭe de vi decidita, nome: 'esperanto estas 20-40-oblojn pli facila ol la angla'.

Vere estis malbona enketo. Ofte estas tiel en ĉi tiuj fadenoj, ke la afiŝanto de la enketo tute ne donas iun ajn veran elekton.
Kio se iu trovas Esperanton nur duoble pli facila aŭ eble eĉ pli malfacila ol la angla?!
Estas nur stulta kaj trompa propagando, se oni ne donas veran elekton.
Chainy (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 7:34:15 م
Francisko1:Mi interesiĝas pri via opinio. Dankon.Se vi interesiĝas pri la opinioj de la Lernu-anoj, kial vi ne donis al ili bonan kaj justan enketon?
Ĉi tiu ridinda enketo estas nur via provo altrudi vian propran opinion al aliuloj.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 7:35:32 م
Chainy:Kio se iu trovas Esperanton nur duoble pli facila aŭ eble eĉ pli malfacila ol la angla?!Jes. Kaj mi ne tute certas, sed se oni premas je 'Rezultoj' (ĉar vere voĉdoni kompreneble ne estas eblo) tiam ni vidas ke plimulto eĉ voĉdonis por 'pli ol 40 fojojn', do eble la fadenkreinto eĉ nun pensas ke li povas konkludi ke esperanto eĉ estas pli ol 40 fojojn pli facila. Eble li tion celis kun sia 'inkluzive pli facila'.
Estas nur stulta kaj trompa propagando, se oni ne donas veran elekton.
Sed jes, nenio taŭgas. Mi supozas ke multaj kiel mi tute ne voĉdonis, ĉar la taŭga respondo simple ne interestas. Sed eĉ se ĝi ja interestus, tiam ankoraŭ la rezulto dirus tre malmulte. Ĉar kiel utilas informpeti ĉe zelotoj pri ilia hobio? Supozeble ĉiu rezulto estus biasa. Kaj komprenble ankaŭ estas rimarkoj ke gravas la denaska lingvo ktp. Ĉio ŝajnas al mi ege diletanta, kaj tute senvalora.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2011 11:38:17 م
Tamen ne eblis respondi "nenian" - la plej malgranda kosto estis 472 eŭroj. Ĉu por en la fino povi aserti, ke la publiko opinias 472 eŭrojn akceptebla kosto?
Francisko1 (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 6:42:00 م
mihxil (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 6:48:48 م
Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.Ĉu vi entute legis la fadenon?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 7:02:22 م
miĥil:Ĉu vi entute atendas respondon al tio?Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.Ĉu vi entute legis la fadenon?
Chainy (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 7:05:42 م
miĥil:+1Francisko1:Dankon al ĉiuj personoj kiuj kunlaboras kun ĉi tiu enketo. Multaj personoj kunlaborante atingigos, mi kredas, la opinion ke Esperanto estas inkluzive multe pli facila ol ni imagas. Ĝis.Ĉu vi entute legis la fadenon?

Tio estas vera ripetado!

mihxil (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 7:24:25 م
darkweasel:Mi kredas pri la bono en la homo. Jes jes, naiva mi estas.
Ĉu vi entute atendas respondon al tio?