Zum Inhalt

Kiom da fojoj estas pli facile Esperanto ol la angla?

von Francisko1, 29. Oktober 2011

Beiträge: 42

Sprache: Esperanto

mihxil (Profil anzeigen) 11. November 2011 21:31:32

Francisko1: Kvankam mi eraris skribante "enfermiga" (konfuzi rilate al hispana vorto"), ankaŭ ni povas konsideri ke la angla, pro ĝia malfacileco por esti lernata, enfermigas homojn.
Kial vi persistas uzi nekompreneblajn vortojn?

Francisko1:Ĝi estas kvazaŭ tunelo el kiu la plimulto ne atingas eliri, kaj ili multfoje rezignas.
Mi taksas ke almenaŭ 90 procentoj de la homoj kiuj eklernas esperanton sufiĉe frue rezignas pri ĝi.

Francisko1:ci
Bonvolu uzi la lingvon ne nur ĝuste, sed ankaŭ en normala maniero. 'Ci' ne estas parto de tio.

Francisko1:nur duonkomprenas min, ĉar ci estas raciisto kaj mi konsideras ke la racio devas esti superata, egale kiel pensis filozofoj kiel Kant, Wiggenstein, Shopenhauer, ktp...
Jes, mi jam konstatis ke faktoj tute ne interesas vin, kaj ke vi simple nur opinias laŭ plaĉo.

Pluraj homoj ekz. diris al vi ke tiu ĉi enketo estas sensenca, ĉar la plej elektinda elekto simple mankas, kaj vi nur konkludas ke 'ni daŭrigu ĝin'. La malkongruo estas iom okulfrapa.

robbkvasnak (Profil anzeigen) 11. November 2011 22:41:38

La angla kaj Esperanto
Unue, mi kunsentas kun Francisko1 ĉar oni devigas lin studi la anglan. Mi, feliĉe, ne devis studi la anglan kiel fremda lingvo sed ĝi tamen estas malfacila por mi. Mi vivas en lando kie la usona varieco de la angla estas bezonata por funkcii. Se mi ne havus literumilon, mi farus la impreson esti granda stultulo. Eĉ por denaskaj anglalingvanoj la literumo estas inkubo kaj koŝmaro. Mi estas profesoro ĉe universitato kaj devas tial legi amasojn da verkoj de studantoj usonaj. Tiuj verkoj enhavas tiom da misliterumadoj ke mi foje ne komprenas kion la studantoj celas diri. Mi ankaŭ instruas ontajn instruistojn kiel instrui la usonan al enmigrintoj. Mi konstatis, ke miaj studantoj tute ne povas klarigi la regulojn de sia propra lingvo! Ili eĉ ofte eraras en la sintakso! Kaj ili devis sukcesi en ekzameno de lingvaj scioj por eniri la universitaton.
En mia tuta vivo mi nur konatiĝis kun du nedenaskaj parolantoj de la angla kiuj regis ĝin ĝis preskaŭa perfekto. En eseo kion mi legis de germana kandidatino por nia doktorprogramo (ŝi venis en Usonon 13-jara kaj nun estas ĉirkaŭ 30-jara) mi vidis germanismojn – ne gravaj, sed rekoneblaj kiel sub la influo de la germana lingvo.

Zurück nach oben