Al la enhavo

Sin aŭ vin

de Tekla, 2011-novembro-01

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Tekla (Montri la profilon) 2011-novembro-01 17:12:14

"Sinjorino, metu sin en sian vivon".
Ĉu la frazo estas ĝusta? Ĉu "Sinjorino, metu vin en vian vivon" estas ĝusta?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-01 17:17:58

Forigite

Ondo (Montri la profilon) 2011-novembro-01 19:50:02

Tekla:"Sinjorino, metu sin en sian vivon".
Ĉu la frazo estas ĝusta? Ĉu "Sinjorino, metu vin en vian vivon" estas ĝusta?
La unua frazo estas gramatike ĝusta, se vi unue forprenas la komon (tamen, mi atendus, ke tiam estu artikolo: "La sinjorino metu". Se vi ne povas forprenas la komon, ĝi estas malĝusta, kaj vi devas elekti la duan frazon.

La dua frazo estas gramatike ĝusta.

Neniun el la du frazoj mi vere komprenas ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-01 19:54:26

Ondo:tamen, mi atendus, ke tiam estu artikolo: "La sinjorino metu".
Mi ne, povas ja temi pri ĝenerala aserto, kaj tiam eblas same bone uzi aŭ ne uzi artikolon.

horsto (Montri la profilon) 2011-novembro-02 00:17:36

Ondo:
La unua frazo estas gramatike ĝusta, se vi unue forprenas la komon
La komo tute ne gravas. Vi konfuzigas la demandanton. La frazo estas ene de citosignoj, tial estas klare ke temas pri alparolo. Do, Tekla, Hyperboreus pravas.
Sed ankaŭ Ondo pravas, la frazo ne havas sencon. Ĉu vi konfuzis "vivo" kaj "vico"?
"Sinjorino, metu vin en vian vicon"

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-02 09:39:28

horsto:La frazo estas ene de citosignoj, tial estas klare ke temas pri alparolo.
demando.gif

Fakte ambaŭ pravas. Se temas pri alparolo (sinjorino, metu vin en vian vivon - kion ajn signifu tio), necesas uzi vin, ĉar efektive temas pri subkompreno de: sinjorino, vi metu vin en vian vivon.

Tamen eblas ankaŭ uzi U-formon en alia persono ol la dua. Eblas do diri (la) sinjorino metu sin en sian vivon. Tiam tamen ne temas pri alparolo, kaj mi supozas, ke tio ne estas la celata signifo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-02 19:15:44

Forigite

Reen al la supro