Al la enhavo

Denaskuloj

de Altebrilas, 2011-novembro-02

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-02 09:57:46

Legante la anglan fadenon, mi hazarde vidis tiun ligilon kaj legis interesan artikolon pri intervjuo de duageneracia denaskulo Rolf Fantom.
http://www.transparent.com/esperanto/2nd-generat...

La artikolo estas en la angla. Eble ekzistas esperanta traduko ? (mi ne trovis ĝin post 15-minuta serĉado)

La artikolo estas interesa, ĉar temas pri faktoj, ne asertoj, kaj ĝi esprimas sentojn haveblaj de idoj de esperantistoj..

Jakovo (Montri la profilon) 2011-novembro-02 19:58:11

Dankon pro la ligilo! Vere tre interesa artikolo. Laŭ mi ankaŭ estas averto, ke oni ne eduku infanojn nur unulingve se oni denaske parolas ankaŭ aliajn lingvojn. mi pensas ke de scienca vidpunkto infanoj kapablas lerni multegon kvazaŭautomate dum infaneco do ne estas problemo de troigo. ankaŭ temis pri altrudi ideojn al infanoj; tre delikata afero.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-02 22:38:58

Jakovo: ankaŭ temis pri altrudi ideojn al infanoj; tre delikata afero.
Jes. Kaj estas ĝuste pro tio ke mi deziras debati pri tiu temo. Ŝajnas, ke la infanoj edukitaj en esperantaj lingvo kaj valoroj suferas pri sento de izoleco, rilate al samaĝuloj, ĉefe kiam ili adoleskas.

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-03 00:33:42

Altebrilas:Jes. Kaj estas ĝuste pro tio ke mi deziras debati pri tiu temo. Ŝajnas, ke la infanoj edukitaj en esperantaj lingvo kaj valoroj suferas pri sento de izoleco, rilate al samaĝuloj, ĉefe kiam ili adoleskas.
Tio estas nur la sperto de unu persono kaj ne bezonas paroli esperanton por ke tio akozu. Indas legi la opiniojn post la intervjuo.

Ankaŭ oni devas vidi ke ŝajne nia socio, iel edukas por ne akcepti tiujn, kiuj sekvas nekutimaj vojoj, do, ĉu vere kulpeblas nur al tiuj gepatroj? Laŭ mi ne. La afero, laŭ mi, estas multe pli malsimpla ol unue ŝajnas. Ĉu estas pli bone eduki erare al infano nur por eviti ian izolecon eble ne antaŭvidebla? Komprenu ke mi ne parolas pri esperanto aŭ religio sed pri ia ajn afero. Estas tre facile akuzi al tiuj gepatroj je esti naivaj aŭ alia aĵo; sed ĉu malĉeestas kutimoj en niaj socioj, kiuj eble estas ankaŭ iel naivaj?. Ĉu infano bezonas ami piedpilkan teamon? Mi sentas grandan malgajon, kiam mi vidas televide infanon, kiu pasie parolas pri sportan teamon kaj lia gepatro tute kontente diras ke li mem intruis tion al li. Ĉu tio estas pli bona, nur ĉar ĝi estas akceptata kutimo?

Mi ankaŭ povus doni mian propran ekzemplon. Mi ĉiam sentis min iel izolita ĉar mi ĉeestis kaj estis edukita tute laŭ kutimoj. Nur kiam mi ekkomprenis ke mi bezonas ion alian, mi komencis senti min parto de io.

Sen dube, laŭ mi, estas multe pli bone lasi elekti pri iaj aferoj, sed eĉ se tiuj gepatroj ne lasis elekti al sia filo lerni esperanton, ankaŭ ŝajnas ke ili ne devigis uzi ĝin al li por ĉiam. Li eĉ havas ŝancon por tute forgesi la lingvon. Liaj gepatroj nur agis, kiel aliaj gepatroj agis, agas kaj agos por partoprenigi siajn gefilojn en familia vivo. La afero estas ke ĝi povas ŝajni eraron ĉar ili elektis nekutiman vojon.

Ĝis, Novatago.

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-03 05:55:16

Mia spontana reago estas ke esperanto ne diferencas de alia lingvo kiu ne estas la sama kiel tiu de la ĉirkaŭaĵo. Ofte en plurlingvaj familioj la plej aĝa infano lernos bone la lingvon de la gepatroj, sed ju pli la familio adaptiĝas al la ĉirkaŭa lingvo, des pli la infanoj parolos ĝin anstataŭ la lingvo de la gepatroj. Estas interese ke infanoj kies gepatroj parolas alian svedan dialekton ol la dialekto kie ili loĝas, uzos la varianton de la ĉirkaŭo kaj ne tiun de la gepatroj!

Se ne estas tiel, povas dependi de tio ĉu la gepatroj apartenas al pli granda aparta grupo.

Mi ankaŭ demandis al mi ĉu la situacio estus diferenca, se Rolf estus naskita en alia lando ol Britio (mi komprenis ke li vivas tie(.

Estus interese scii kian sintenon homoj havus se la familio parolus la latinan lingvon!

zan (Montri la profilon) 2011-novembro-03 08:24:16

Estas interesa intervjuo, malgraŭ ke la angla teksto estas malfacila por mi. Mi atendas tradukon al Esperanto.

Infanoj estas tiel elastaj estaĵoj, ke ili povas lerni bezonatajn lingvojn. Esperanta familio similas al minoritata familio en lingvo. Ili ja rajtas paroli sian lingvon hejme. Sed ili ne povas vivi nur per Esperanto. Ili bezonas socia(j)n lingvo(j)n por labori, lerni, aĉeti, informiĝi por vivo. Denaskaj infanoj devas lerni la duan lingvon, socian lingvon. Sufiĉe granda minoritato povas helpi inter si, sed mi dubas, ke Esperanta klubo ĉaim servas al nurEsperantulo.

Diferenco inter minoritata familio kaj Esperanta familio estas tio, ke la unua apartenas al fermita grupo kaj la dua al malfermita; al la unua ne povas aliĝi ĉiu ajn, sed al la dua povas; ankaŭ disiĝo facile povas de la dua, dum de la unua ĝi estas malfacila. Tial oni emas demandi sin, kial Esperantistoj elektis tiel esti. Al ili Esperantistoj ŝajnas lingvaj fanatikuloj, kiuj asertas ke ‘If only people could talk to each other using Esperanto, we would have peace’. Des pli, se Esperantistoj ne komunikus kun najbaroj en loka lingvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-27 20:07:07

zan:Estas interesa intervjuo, malgraŭ ke la angla teksto estas malfacila por mi. Mi atendas tradukon al Esperanto.
Mi antaŭdankas anglalingvanon kiu povas traduki tiun tekston. - se tio ne jam estas farita ie.

Lom (Montri la profilon) 2011-novembro-29 16:12:03

Altebrilas:Legante la anglan fadenon, mi hazarde vidis tiun ligilon kaj legis interesan artikolon pri intervjuo de duageneracia denaskulo Rolf Fantom.
http://www.transparent.com/esperanto/2nd-generat...

La artikolo estas en la angla. Eble ekzistas esperanta traduko ? (mi ne trovis ĝin post 15-minuta serĉado)

La artikolo estas interesa, ĉar temas pri faktoj, ne asertoj, kaj ĝi esprimas sentojn haveblaj de idoj de esperantistoj..
Kial tiu retpaĝo kiu ofte havas interesajn artikolojn pri Esperanto ne ankaŭ donas esperantajn tradukojn? malgajo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-29 23:34:08

Kiel anglalingvano - kia mi supozas ke vi estas - vi povas pli bone ol mi respondi rideto.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-novembro-30 19:35:11

Interese ke la denaskuloj faris erarojn kun la -n finaĵo. Mi naskiĝis en Usono sed mia unua lingvo estas la germana. Kiel infano mi faris erarojn kun la akuzativo en la germana kaj nur lernis uzi ĝin korekte kiam mi vizitis kursojn de la germana. Eble tiuj denaskuloj ne havis formalan edukadon en Esperanto.

Reen al la supro