Denaskuloj
od Altebrilas, 2. novembra 2011
Príspevky: 28
Jazyk: Esperanto
AlfRoland (Zobraziť profil) 2. decembra 2011 20:40:21
robbkvasnak (Zobraziť profil) 2. decembra 2011 22:49:00
Mi aldonis miajn propraj spertojn pri mia uzo de la germana por profundigi la konversacion iomete.
Altebrilas (Zobraziť profil) 2. decembra 2011 23:55:40
Chomsky diras, ke estas strukturoj en la cerbo - la samaj por ĉiuj homoj - kies funkcio estas praktiki lingvon; ke la linvoj malsamas nur pri "parametroj" (ekz la ordo SVO aŭ VSO estas unu el tiuj parametroj); kaj ke kiam la infano estas lerninta tiujn parametrojn, li kapablas paroli sian gepatran lingvon kun taŭga sintakso.
Laŭ la ekzemploj cititaj, ŝajnas (estas nur hipotezoj : mi ne faras prelegon, sed nur komparas miajn ideojn kun tiuj de la aliaj debatantoj) ke akuzativo ne estas spontane uzata kiam la infano estas en medio, kiu kutimas ĉiam aŭdigi la frazojn en la sama ordo (esperantisto kiu kopias la sintakson de sia nacia lingvo aŭ germano edukita en Usono, ekzemple). Tiam li konstatas, ke tiu ordo estas sufiĉa por esti komprenata, kaj nur poste lernas kiel "bone" paroli kun la subtilaĵoj de rekomendinda gramatiko.
robbkvasnak (Zobraziť profil) 3. decembra 2011 1:37:33
Simpla ĉefpropozicio: Ich sehe einen Mann (la -en de einen estas akuzativo): mi vidas viron. Ich habe einen Mann gesehen (laŭvorte: Mi estas viron vidinta). Krompropozivcio: Es ist wahr, dass ich einen Mann gesehen habe (Veras ke mi viron vidinta estas ).
En la germana - pro la akuzativo, oni ankaŭ rajtas diri: Einen Mann sehe ich (Viron vidas mi) aŭ Einen Mann habe ich gesehen (Viron estas mi vidinta).
Notu ke en ĉefpropozicioj la verbo situas ĉiam ĉe la dua loko - en krom propozicioj en la lasta loko. La fleksigita helpverbo en krompropozicioj troviĝas en lasta loko post la preterita formo.
Temas pri iomete komplika regularo sed pli ol 100 milionoj da germanparolantoj scipovas tion!
La angla/usona havas similan komplikaĵon kun krompropozicioj: I don't know what that is (Mi ne scias kio tio estas) ne [kiel parolas la plej multaj nedenaskaj anglaparolantoj: I don't know what is that (Mi ne scias kio estas tio) kio sonas disege en la oreloj kiuj parolas la anglan "denaske".
Studoj jam montris ke ni eklernas la unuan lingvon en la patrina ventro.
Eŭropa studo demonstris ke francaj beboj ne reagis al la sonoj de la germana kaj inverse.
robbkvasnak (Zobraziť profil) 3. decembra 2011 1:39:10
Desmut (Zobraziť profil) 3. decembra 2011 2:14:21
Mi iomete legis la fadenon kaj revenis memoraĵo en mian kapon.
Mi estas juna (laŭ rigardo de miaj gepatroj), mi estas 20 aĝa, mi parolas tri lingvojn nur, hispanan (kiel denaskan lingvon), anglan (kiel devigitan bezonaĵon) kaj Esperanton (kiel propran vivfilozofion).
Mi havas koramikinon kiu parolas ankaŭ tri lingvojn, hispanan, anglan kaj japanan.
Fojfoje mi parolas kun ŝi pri "kialingve ni parolos al niaj gefiloj?"
Ŝi diras ke ni devus paroli al ili anglalingve, ĉar estas "nuna bezonaĵo" kiam mi diris al ŝi ke "Mi parolu al ili Esperante, vi angle kaj inter ni hispane" ŝi diris "Kio? Esperante? Tute ne, ili devas decidi ĉu lerni vian lingvon aŭ ne, tiel kiel ĉiuj la Esperantistoj!"
Ĉi tiu fakto pensigis min "Kial do oni devas paroli angle al la geinfanoj? Eĉ ili, kiel la cetera homaro kiu ne parolas anglan denaske, devas decidi ĉu paroli ĝin aŭ ne, ĉu ne?"
Mi studas lingvistikon kaj scias (kaj konstatas)ke la geinfanoj povas lerni multajn lingvojn samtempe ĵus antaŭ esti 13 aĝaj. Tute ne gravas kiom da lingvoj ili atingas lerni, ties cerbo povas ricevi multege da lingvoj (ankoraŭ oni ne decidas kiom da) nur problemo estas ke ne eblas paroli al ili ĉiulingve...eblas ke la patro parolu al ili angle, la patrino germane, la vartistino france, la avino itale...do, simple ne eblas paroli al infanoj ĉiulingve.
Kial oni decidas kiu lingvo estas pli valora ol alia?
Se de tio dependus, ni povas diri kaj rediri kiom grava estas Esperanto por nia vivo, kaj Esperantistigi niajn geinfanojn denaske.
Post pensi tion ĉi, mi jam ne plu dubis, mi parolos Esperante al miaj geinfanoj.
Mi pensas ke ni ĉiuj devus agi same...
sudanglo (Zobraziť profil) 3. decembra 2011 11:35:04
La ĝenerala konsento estas ke denaskaj Esperantistoj ne parolas Esperanton pli bone ol tiuj, kiuj lernis la lingvon poste en la vivo.
La granda diferenco inter Esperanto kaj la naciaj lingvoj estas ke mastrado de tiuj lastaj estas malfacile akirebla en plenkreskula aĝo.
Kontraste, la fonetiko kaj gramatiko kaj aliaj planitaj trajtoj de Esperanto permesas relative senĝenan lerneblon, je kiu ajn aĝo oni komencas lerni.
Se ne estus tiel, ne havus sencon proponi Esperanton kiel taŭgan interlingvon.
Kajgiestis (Zobraziť profil) 4. decembra 2011 3:37:17