ไปยังสารบัญ

poezio kaj metriko en via lingvo

จาก lalernanto, 4 พฤศจิกายน 2011

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

lalernanto (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2011, 07:17:20

Saluton
Ĉu via gepatra lingvo ia maniere diferencas forme inter poezio kaj prozo?

Ĉu en via lingvo ekzistas apartajn regulojn por adaptigi vortojn al metriko kaj poezio, ke kutime oni ne uzas en prozo? Kaj ĉu ili estas uzataj en nuntempaj kantoj kaj poezio?

Same kiel en esperanto ekzistas apostrofataj formoj kiel "l'" aŭ "kor'" kiuj estas larĝe uzataj en poezio sed preskaŭ neniam en normala prozo...

ekz:
En poezio Itala havas similajn reguletojn por krei formojn kiel "cuor" anstataŭ "cuore" aŭ la infinitivajn formojn en "ar" "er" "ir"
Anstataŭ "-are" "-ere" "-ire" sed oni tendence nuntempe oni pli kaj pli malofte uzas ilin.
(Sed tio malfaciligas adaptiĝi la lingvon al muziko al poezio, en laŭritmaj tradukoj ktp)

Ĉu en via lingvo okazas io sama?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 7 พฤศจิกายน 2011, 11:36:03

En la germana, oni povas poezie forlasi la "i" en la adjektiva sufikso -ig, kaj oni povas forlasi finajn e-ojn (kio tamen iuregione okazas ankaŭ ekster poezio).

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 8 พฤศจิกายน 2011, 19:35:20

Forigite

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 พฤศจิกายน 2011, 21:05:54

Hyperboreus:En la germana, en poezio ofte okazas jenaj fenomenoj:
Preskaŭ ĉiuj el tiuj fenomenoj tamen okazas ankaŭ en normala parola lingvo, depende de la dialekto.

กลับไปด้านบน